Forumo

TemojPri ĉio ceteraJapanujo

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-13 20:03:02

KROATIO ESTAS KUN VI-1 Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. 2 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. 3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.

4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, 5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, 6 ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; 7 ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.

8 Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos. 9 Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte; 10 sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta. 11 Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn. 12 Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. 13 Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.

 JPG Alkroĉita dosiero: 11070_1300046582.jpg

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-14 12:10:19

[13:00:49] Faro(Tsukuru): Tsukuru Faro Harada
Karaj amikoj, mi fartas bone kaj senprobleme, ĉar mi loĝas en la suda insulo Kyusyu(Kjuŝu). Sed malfeliĉe ankoraŭ tertremo daŭras en norda parto kaj regiono Kanto. Jen plej seriozaj gubernioj; Aomori, Iwate, Akita, Miyagi, Yamagata, Fukushima, Ibaragi, Tochigi, Chiba, Saitama, Kanagawa, Gunma ktp Precipe ĉe Pacifika Maro. Mi bone povis kontakti kun Yamagata-ano, ĉar la direkto estas al Maro Japan. Sed Magnetudo komence estis 8.8, sed ĝi fariĝis kaj ŝanĝiĝis 9.0. Nuntempe 3300(eble pli) mortis kaj malpaeris....pro cunamo. Se vi havas amikojn en norda parto, precipe Iwate, Miyagi, Aomori, Fukushima, eble vi ankoraŭ ne povos kontakti kun ili. Normala telefono funkcias, sed portebla telefonilo ne bone funkcias. Ankoraŭ tertremo daŭras. Hieraŭ kaj hodiaŭ alia tertremo okazis en Nagano(Tute alia regiono). Scientistoj timas, ĉu la katastrofo pli grandiĝus...? Mi esperas, ke ne!
Mi ege estas kortuŝita de miaj amikoj. Ili diras, ke venu al iliaj landoj kaj ili volas gastigi min ĝis la bonordo de la situacio. Esperanto estas tre forta komunikilo kaj amikumlingvo! Dankon al ĉiuj!
amike via Tsukuru (Faro)
Jen vidu la granda cunamo!
http://www.youtube.com/watch?v=mAQ6RgiWsqM
NOVA SKAJPO MESAĜO DE JAPANUJO

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-14 13:26:44

Tio mesaĝo sendis sekretariino de Kroata esperanta ligo kaj estas skribita de unu japana ano de UEA-mi petas pardonon mi forgesis nomon:La dua Raporto pri la tertremo en Japanio

La 12an de marto
Ellitiĝinte mi tuj ŝaltis la televidilon. Mi supozas, ke ĉiuj TV-stacioj dumnokte kaj sen reklamoj elsendis la programon pri la tertremo. Mi neniam vidis aliajn programerojn, nek aliajn novaĵojn.
La unua bildo, kiun mi rigardis, estis tiu de la urbo Rikuzen-Takada kun la loĝantaro de 28000. En la bildo nenio restas krom kelkaj grandaj betonaj konstruaĵoj. La pejzaĝo estas kvazaŭ la bildoj de Hiroŝima kaj Nagasaki post la eksplodo de la atombombo en 1945. La urbo estis gardata per kelkmetrojn alta digo, sed la ondego facile superis ĝin kaj detruis la tuta urbon.
Sekvis aliaj bildoj, en kiuj simile montriĝis detruitaj urbetoj kaj vilaĝoj. Ĉar laŭ la bordo de tiu regiono frontanta al la Pacifika Oceano estas malgrandaj golfoj, kutime tre sekuraj kontraŭ tajfunoj, sed cunamo facile viktimigi tiujn vilaĝojn kaj havenojn, ĉar ĝia ondego koncentriĝas pli kaj pli, farante pli kaj pli grandan ondon al la profundo.
Aperas bildoj de izolitaj konstruaĵoj ĉirkaŭataj de restanta marakvo, sur kies tegmento estas la literoj de SOS, bildoj de elreliĝintaj kaj falintaj vagonoj kaj maltrankvilaj mienoj de rifuĝintoj.
Post la tagmanĝo mi ekstereniris. Hodiaŭ estas sabato, do kutime mi vidas multajn biciklistojn sur la biciklista vojo, sed hodiaŭ neniam. Ŝajnas al mi, ke la tuta kvartalo funebras.
Mi telefonis al esperantistoj en la urboj Sendai kaj Hukuŝima, kaj mi sukcesis kontakti unu en Hukuŝima. Ŝi diris: “Kiam okazis la tertremo, mi ĵus finis la butikmadon kaj estis ekster la vendejo, kaj mi sentis, kvazaŭ mi malsaniĝus, ĉar mia korpo tiom ŝanceliĝis. Via telefono estas la unua post la tertremo.”
Posttagmeze venis terura novaĵo: oni eligis aeron enhavantan nukleaĵon el la centralo de Hukuŝima. Mankis akvo por malvarmigi la nulkean centron, kaj la premo de la aero en la ujo estis tiel alta, ke ĝi povos detrui la ujon mem. Por eviti tion, oni ellasis la aeron por malaltigi la premon. La aero konsistas el 90-oble pli densa nukleaĵo ol la normala. Mi ofte diris al miaj studentoj, ke ŝajne Japanio prosperas, sed se okazus grava akcidento de nuklea centralo, tia prospero momente malaperus. Tiu timo, kiun mi jam longe havis, povos fine efektiviĝi.
Je la 3a kaj 36 minutoj okazis eksplodo en la unua nuklea centralo de Hukuŝima, kaj la registaro klarigis, ke la kovrila domego de la centralo estis detruita kaj ke en ĝi okazis solviĝo de la nuklea bastono en la mezo de la centralo. Evakua zono pligrandiĝis ĝis la 20 kilometroj radiuse. En la televida bildo tiu centralo estas kvazaŭ skeleto kaj la supra parto de la konstruaĵo estas malaperinta. Nukleaĵo povas rapide disvastiĝi, do la danĝero povos veni ne nur al la loĝantoj ĉirkaŭ la centralo, sed ankaŭ al ĉiuj japanoj, kaj eĉ al koreoj, ĉinoj kaj tajvanoj.
Je la 5a horo la nombro de mortintoj kaj malaperintoj estis 1600.
La registaro petas, ke ĉiuj malŝparu elektron, ĉar multaj elektraj centraloj estis difektitaj kaj manko de elektro estas antaŭvidata. En multaj nordaj gubernioj elektro haltis kaj oni vivas en mallumo. Laŭ la novaĵo je la 21a, 1,1 milionoj de familioj ne ricevis elektron. En multaj lokoj gas-servo kaj akvo-livero haltis. En multaj rifuĝejoj viktimoj vivas sen sufiĉe da manĝaĵoj, akvo, varmo, kovriloj. Oni ne povas atingi tiujn pro la damaĝoj kaj blokaĵoj de vojoj.

Jam baldaŭ estos meznokto. Mi finis vespermanĝon, banadon kaj estas preta enlitiĝi, sed mi ne povos endormiĝi trankvile, ĉar mi havas peksenton pro mia normala vivo. Mi finos la dua-tagan raporton.

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-15 13:53:16

La tria raporto
La 14an de marto

Mi ellitiĝis je la 7a horo. Televido raportis, ke okazas kaoso en ĉiuj stacidomoj, ĉar la elektro kompanio Tokio estis anoncinta malmultigon de elektro-liverado lastan vesperon kaj laŭ tiu anonco trajnkompanioj malmultigis aŭ ĉesis la servojn. Homoj ne estis sufiĉe informitaj pri tio kaj ĉe la stacidomo unuan fojon sciis la situacion. Ankaŭ en mia gubernio (100 kilomerojn fore de Tokio) oni ĉesis ĉiujn trajnservojn. Eble pro tiu influo lakto ne estis liverita al mia hejmo.
Je 7:16, je 10:02, je 12:10, je 3:12 kaj je 3:52 okazis tertremoj, iuj okazis laŭ la maro, iuj okazis en la montaro. Ŝajnas al mi, ke la tuta japana insularo eltenas doloregon post la granda operacio, nome la grandega tertremo.

Kio okazis al la nuklea centralo? Troviĝas 4 malnovaj nukleaj fornoj. La kovrila domo de la unua forno jam malaperis pro la hidrogena eksplodo. Nun la tria forno estis en la sama stato. Oni enverŝas marakvon por malvarmigi la fornon, sed ial ne sukcesas plenigi la ujon per akvo.
Laŭ la klarigo de sciencistoj, la nivelo de la kvanto de disĵetita radioaktiveco estas malalta jene:
1000 mikro-Sievert: la kvanto da radioaktiveco, en kiu homoj povas vivi unu jaron senprobleme.
1557 mikro-Sievert: la kvanto, kiun la unua forno de Hukuŝima disĵetis ĉi-foje.
2400 mikro-Sievert: la kvanto, kiun homoj estas nature eksponataj dum unu jaro.
4000 mikro-Sievert: la kvanto, kiun homoj ricevas dum la radiografiado.
100000 mikro-Sievert: homoj suferas pro akuta radioaktiva malsano kiel vomado.
200000 mikro-Sievert: homoj povas morti.

Je 11:01 eksplodo okazis en la kovrila domo de la tria forno kaj la forno nudiĝis. La registaro ordonis, ke homoj en la radiuso de 20 kilometroj de la centralo sin fermu en la domo. Por gardi sin kontraŭ radioaktiveco oni devas kovri la buŝon per masko, demeti vestaĵojn antaŭ ol eniri domon kaj eviti manĝi malpurigitajn manĝaĵojn. Tio estas tre simpla kaj primitiva same kiel eviti polenalergion aŭ gripon!
Mi rememoras la vortojn de jam forpasinta d-ro Takagi Ĵinzaburoo, sciencisto pri nukleo kaj aktivisto kontraŭ nukleaj centraloj, kiujn li diris al mi, kiam mi ekiros al la UK en Varsovio en 1987. Li rekomendis, ke mi ne iru al Pollando, ĉar tie estas plena de radioaktiveco el Ĉernobil. Li aldonis, ke se mi iros, mi aĉetu ĉokoladon por li, ĉar en ĉokolado multe akumuliĝas radioaktiveco kaj per ĝi li povos analizi la situacion. Malgraŭ lia rekomendo mi partoprenis en la UK, do mi kaj aliaj 6000 partoprenantoj jam sufiĉe enspiris bongustan radioaktivecon tiutempe. Sed mi vivas ĝis nun, do ni ne timu radioaktivecon, des malpli la malmulte da kvanto elĵetita el tiu forno! Krome la registaro garantias al ni la sekurecon, klarigante, ke oni ne trovis ion nenormalan en la aero elĵetita el tiuj fornoj. Kredu ĝin, la popolanoj!

Vespere ni kuris al la najbara vendejo por aĉeti kandelon, ĉar la elektra kompanio Tokio anoncis, ke ĝi povos haltigi liveradon de elektro en mia urbo de la 17a ĝis la 19a. En la vendejo jam preskaŭ elĉerpiĝis kandeloj kaj poŝlampoj, kaj mi povis aĉeti nur iom da vaksaj kandeloj. Tamen tio tute ne gravas, ĉar mi kaj mia edzino plurfoje vojaĝis al Nepalo, kie regule kaj ofte okazas paneo de elektro kaj ni jam spertis multajn senlumajn noktojn. Tamen feliĉe mia urbo estis ial ekskludata kaj ni havis luman vesperon.

Laŭ Televido jen estas la nuna sitaucio pri la urboj kaj vilaĝoj damaĝitaj de la tertremo, pri la socio kaj pri ekonomio:
1. Mortintoj: 1834
2. Malaperintoj: 15000
3. Rifuĝintoj: 450000
Inter tiuj rifuĝintoj estas multaj malfortuloj. Ili vivas sen sufiĉe da manĝaĵoj kaj akvo en malumo kaj en malespero. Ili estas bonŝance savitaj, sed atendas ilin manko de ĉiutagaĵoj, poste certe gripo kaj pli poste senlaboreco.
Pro la damaĝoj kaj manko de elektro ne funkcias aŭtomobil-kompanioj Toyota, Isuzu kaj aliaj, elektro-kompanioj Hitaĉi, NEC kaj Fuĵicu, kaj kelkaj magazenegoj de Micukoŝi, Takaŝimaja kaj aliaj. Japanaj akcioj estas vendataj kaj nur en mateno la prezo malaltiĝis je pli ol 500 enoj.

En Japanio troviĝas ĉirkaŭ 60 nukleaj fornoj. La konstruadojn iniciatis tiama Liberala Demokratia Partio, la kapitalista mondo kaj elektro-kompanioj, ĉiam mensoge insistante la sekurecon kaj frapante la vangojn de kontraŭantoj per faskoj da bankbiletoj. Japanio estas vulkana lando kaj situas sur la granda nesto de tertremoj, do estas tute klare, ke konstrui nukleajn centralojn en tiu insularo estas danĝerege, sed mono regas la mondon. Por profiti, ili faras ĉion, kaj la rezulto venis hodiaŭ.
Mi longe opinias, ke Japanio ekspluatu sunenergion anstataŭ atom-energio. Japanio havas sufiĉe altan teknologion por tio, kaj se ni sukcesos tion, ni povos gvidi la tutan mondon en tiu kampo. Tamen la industria mondo ne havis tiun perspektivon kaj direktis sin al mono, kiu vidiĝis ĝuste antaŭ iliaj okuloj. Mi deziras, ke Japanio nuligu ĉiujn nukleajn centralojn kaj direktu sin al pli sana energio. Dume ni havos malfacilon, sed tiu direkto vere garantios feliĉon al ĉiuj popolanoj kaj al la mondo.

Fine mi dankas al la mondo, kiu sendas savotrupojn kaj proponas la helpon al Japanio. Ĝis nun helpas nin trupoj el Koreio, Singapuro, Meksiko, Ĉinio, Germanio, Usono, Svislando, Novzelando, Aŭstralio, Tajvano, Britio, baldaŭ Francio kaj Rusio.
Mi esperas, ke morgaŭ mi povos raporti pli optimisme.
HORI JASUO

 JPG Alkroĉita dosiero: 11070_1300197647.jpg

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-16 13:11:51

mesaĝo de Faro pere de Skajpo:
Kontaktitaj estas jenaj gesamideanoj
en la gubernioj de orienta Tohoku ;

Gotou hitosi
Hirayama tomohiro
Hisinuma naoko
Imaizumi hisanori
Itagaki akiko (?)
Itou hiroko
Iwabuti(?) aiko
Kamata takesi
Kikuti setuko
Matumoto takasi
Matumoto aiko
Nakayama sinzi
Ookosi keizi
Ookubo sin'iti
Ookubo yukiko
Oota sigeko
Saitou tume
Saitou yukimiti
Sanpei keiko
Sasaki rituko
Satou atuko
Satou reiko
Simoyama tosikatu
Siroiwa emiko (?)
Siroiwa mio (?)
Sugino eizi
Sugimoto ryo (?)
Takahasi tyuzi
Takahasi akihiro (?)
Takada (?) ???
Tezuka atuko
Tezuka takasi
Tezuka sanae
Yazaki youko

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-16 13:13:14

auskultu pri novaĵoj ĉe
http://viki-amo-paco-senco2.ipernity.com

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-17 18:40:31

http://youtu.be/PckteF5p_2k
rigardu tion

 DOC Alkroĉita dosiero: 11070_1300387231.doc

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-17 19:41:31

La 16an de marto
Hodiaŭ matene finfine mi ricevis retmesaĝon de s-ro Teduka, kiu loĝas en
la urbo Tagaĵoo atakita de la cunamo. Li skribis jene: “Mi fartas bone. Mia
domo ne estas difektita per la tertremo, sed diversaj servoj ankoraŭ ne
funkcias. Mankas benzino, do mi decidis ne uzi aŭtomobilon. Ĝis hieraŭ mi
vidis flamegojn kaj fumojn el la benzinrezervejo. Sur la stratoj ne foraj de
mia hejmo estas tie kaj ĉi tie disĵetitaj multaj aŭtomobiloj kaj grandaj
ŝarĝaŭtoj transportitaj per la cunamo”.
Hodiaŭ matene en mia gubernio multe ventis. En la Toohoku-regiono multe
neĝis! Kiel malvarme kaj solece ili pasigis la nokton! Mi ne povis ne plori.
Hodiaŭ vespere ni planis havi estraran kunsidon de Kantoo-Esperanto-Ligo
en Tokio, sed ni nuligis ĝin, ĉar la trafika servo ne estas normala. Jam
multaj kunvenoj estas simile nuligitaj: La 12an kaj la 13an en mia gubernio
okazus la tutlanda edukada kunveno, en kiu mi partoprenus, sed oni nuligis
ĝin. Tutlandaj kaj internaciaj konkursoj de teniso, golfo, maratono, skiado
ktp., kiuj okazus en la lasta semajnfino, estis nuligitaj. Baldaŭ komenciĝos
la profesia basbalkonkurso ĝis aŭtuno, sed ĉar unu teamo havas sian bazon en
la urbo Sendai trafita de la tragedio kaj ĝia basbalejo estis difektita, oni
decidis prokrastigi la komenciĝon. En la venonta semajno komenciĝos Tutlanda
basbalĉampioneco inter superaj mezlernejoj, kaj la okazigon aŭ prokrastigon
oni decidos baldaŭ. Partopreni en ĝi kiel reprezentantoj el la gubernioj
estas granda revo kaj honoro de lernantaj basbalistoj, tial se oni nuligus
la okazigon, tio estus granda ŝoko kaj malespero por tiuj.
Marto estas monato por kursofinaj ceremonioj, sed oni ne povas okazigi
tiun ceremonion en multaj urboj. En televido mi foje vidas jam preparitajn
ornamojn por tiu ceremonio en la granda salono de lernejo, kiun oni nun uzas
kiel rifuĝejon. Laŭ ĵurnalo Asahi, en mezlernejo en la urbo Kurihara, oni
okazigis la ceremonion. Tiuj kursofinantoj jam en 2008 spertis grandan
tertremon, kaj ĉi-foje denove tiun tragedion. Sugaŭara Ŝun, unu el la
kursofinintoj, diris kun larmoj: “Mi pensis, ke ni ne havos la ceremonion.
Ĉiuj suferas multe, do des pli kuraĝe mi paŝos antaŭen kun espero”.
Kaj samtempe tiuj nuligoj donas grandan damaĝon al la ekonomio. En februaro
nove ekfunkciis Ŝinkansen (rapida trajno) de Tokio al la urbo Aomori
situanta ĉe la pinto de la Honŝuu-insulo, sed nun pro la tertremo tiu linio
ne funkcias. Oni multe atendis turistojn, precipe en la sezono de sakuro,
sed multaj homoj ne emas vojaĝi en tia malĝoja etoso. Certe sekvos bankrotoj
de hoteloj kaj maldungoj. Damaĝo de la tertremo estos ne kalkuleble granda
por nia ekonomio.
Kiel oni traktas kadavrojn? En Japanio nuntempe preskaŭ ĉiuj mortintoj
estas kremaciitaj, sed en tiu ĉi kriza situacio tio ne eblas, tial la
ministro de bonfarto decidis specialan regulon, por ke oni povu enterigi
tiujn mortintojn sen permeso de la urba aŭ vilaĝa estro, sed nur kun
mortatesto de kuracisto. Kiam oni ne povos identigi kadavron, oni fotos ĝin,
konservos ĝiajn harojn kaj enterigos ĝin. Estas malĝoje, ke multaj homoj
finas sian vivon tiamaniere.
Temas pri la reaktoroj, la situacio estas preskaŭ sama kiel hieraŭ. Oni
planis malvarmigi la reaktorojn, ĵetante akvon el helikopteroj, sed anticipa
mezurado de radioaktiveco sur tiuj trovis ĝin tro forta, ke oni ĉesis
plenumi tiun projekton.
Laŭ la veterprognozo ankaŭ morgaŭ estos tre malvarme kaj neĝos en la
norda parto. (Hori Jasuo) letero sendita de unu Kroata esperantistino

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.