Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpo"li kaj lia frato" aŭ "li kaj sia frato"?

Ĉu oni diru/skribu "li kaj lia frato" aŭ "li kaj sia frato"?

robbkvasnak
afiŝita je 2011-06-11 22:27:22

Mi konsultis PIV sed ne trovis klerigon pri tiu demando. La demando estas "ĉu 'si-' estas uzata kun la subjekto de la frazo aŭ nur kun objekto?

Katalin
afiŝita je 2011-06-11 22:30:53

Bona demando, mi timas ke multaj respondos ne ĝuste...
Mi jam voĉdonis, kaj atendas la aliajn. Mi ne skribas ĉi tien la solvon por ne fuŝi la enketadon.

robbkvasnak
afiŝita je 2011-06-11 23:19:02

Laŭ unu deklaro de la Akademio devus esti "li kaj lia frato" sed logike tio povus signifi "li kaj la frato de amiko aŭ de najbaro". Dilemo.

Katalin
afiŝita je 2011-06-12 18:26:33

Kiel en multaj aliaj okazoj ne eblas eltiri tiajn esprimojn el la kunteksto. Kreu, proponu tekston konsistanta el kelkaj frazoj, kiuj bone montras la diversajn eblajn situaciojn kaj poste ni povas rigardi la gramatikan solvon por ili.

saasmath
afiŝita je 2011-06-12 22:03:52

Mi pensas ke ambaû estas ĝusta, sed mi ne konas vian kuntekston. Estas simila kiel "li lavas lian hararon" aû "li lavas sian hararon".

laszlo
afiŝita je 2011-06-15 19:10:53

Ne indas timi pro tio, ke multaj respondontoj eraros, ĉar laŭ tiu demando kaj laŭ tiuj antaŭfiksitaj respondoj ne eblas erari :-)
Ambaŭ respondoj povas esti lingve korektaj, ĉar la demandinto (enketanto) forgesis precizigi la tekstan ĉirkaŭaĵon (kuntekston):
A)
"Alvenis Petro kaj Alfredo kun sia frato, kiu estas murfarbisto."
"Petro diris, ke li kaj lia frato farbos la ĉambron."
B)
"Alvenis Petro kaj Alfredo kun sia frato, kiu estas murfarbisto."
"Alfredo diris, ke li kaj sia frato farbos la ĉambron."

Tipa instrufrazo: "Li kisegadis kun lia edzino." :-D - sed ne kun sia edzino :-)
Do mi ne voĉdonos... ;-)

Katalin
afiŝita je 2011-06-15 19:21:37

laszlo skribis:
B)
"Alvenis Petro kaj Alfredo kun sia frato, kiu estas murfarbisto."
"Alfredo diris, ke li kaj sia frato farbos la ĉambron."
Mi ne konsentas.
..ke li kaj la frato..... [tute sufiĉas... ankau ĉar SIA ne povas rilati al la subjekto.
Alfredo diris, ke li kaj lia frato (bedaurinde ne eblas scii kies fratio estas) aŭ li kaj la frato de Alfreda, ... au li kaj la propra frato.....

aŭ Alfredo diris, ke li kun sia frato.... (ĉi tie nur Alfredo estas la subjekto... )

Resume, la dua frazo de la B-solvo de Laszlo ne estas ĝusta.

laszlo
afiŝita je 2011-06-15 19:38:02

Tiu frazo ne troviĝas inter citiloj. La rakontinto rakontis, ke Alfredo parolis pri sia frato, sed ne pri "lia frato" (pri aliesa frato).
Atenton: la unua "li" estas simpligo de de "li mem":
"Alfredo diris, ke li(mem) kaj sia frato farbos la ĉambron."

Se mi kreintus la gramatikajn regulojn, mi certe devigintus lingvouzantojn uzi aldone la identecan vorton "mem". :-)

Resume ekzistas tri variantoj kiuj konsilas racion uzi refleksivan pronomon por tiu kazo:
1) "Alfredo diris, ke li(mem) kaj sia frato farbos la ĉambron." - korekta frazo, se temas pri la frato de Alfredo.
2) "Alfredo diris, ke li(mem) kaj lia frato farbos la ĉambron." - korekta frazo, se temas pri la frato de iu alia viro.
3) "Alfredo diris, ke li(mem) kaj ŝia frato farbos la ĉambron." - korekta frazo, se temas pri la frato de iu alia virino.
:-)

Katalin
afiŝita je 2011-06-15 19:41:14

Lau mi tute ne gravas citiloj au ne-citiloj.
Gravas ke SIA frato laboras neniel povas ekzisti... ĉar antaŭ subjekto ne staras SIA.

laszlo
afiŝita je 2011-06-15 19:50:39

Por forigi miskomprenon, ja necesas atribui al refleksiva pronomo pluan rolon.

Neniu menciis: "Sia frato laboras.", sed "Li kaj sia frato laboras."

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.