Forumo

TemojMetodikoForlasi patrinlingvajn uzkutimojn en Esperanto.

laszlo
afiŝita je 2011-07-11 07:00:57

Kiel eskapi de patrinlingvaj uzkutimoj kiam vortumi Esperante?

En Esperanto (simile, kiel ekz. en la angla lingvo) ne ekzistas pluraj diversaj formoj de la sama verbo, por foje anstataǔigi subjekton aǔ/kaj objekton. En multaj etnolingvoj, per diversaj verboformoj eblas ne mencii subjekton aǔ/kaj objekton. Sed la Esperantaj verboj ne disponas pri tiaj formoj, do subjekto, respektive objekto (kiam ilin postulas verbo) ja devas enesti en frazo.
Certaj verboj ne postulas objekton eĉ sen aldonaj formativoj: labori, ripozi, paroli, dormi, ktp. Dume aliaj verboj ankaǔ subjekton ne postulas: pluvi, neĝi, varmi, frosti, ktp.

Por uzi neerare Esperanton, lingvouzantoj devas alproprigi la metodon ne apliki siajn patrinlingvajn uzkutimojn kiam vortumi Esperante.

Ni analizu la suban modelfrazon:
”Oni devas science analizi kaj racie plani.”
Estas evidente, ke en tiu frazo la verboj analizi kaj plani postulas objektojn: kion oni devas analizi, respektive plani?
Ĉu povas manki objekto(j) en tiu frazo? - por tiuj verboj sen formativoj certe ne! - sed kiel objekto(j) tamen povas manki kaze de tiuj verboj?

Ni analizu la suban frazon:
”Oni devas science analizadi kaj racie planadi.”
En tiu lasta frazo la verboj analizadi kaj planadi jam ne postulas objekton, ĉar la formativo ad ŝanĝas la signifon de la verbo: temas pri fari tiun agon, sed ne pri fari ion per tiu ago. La mesaĝon de tiu lasta frazo eblas esprimi ankaǔ alimaniere:
”Oni devas fari science analizon, kaj racie planon.”

Kiel mi jam menciis pli supre, ekzistas verboj, kiuj pro siaj signifoj, ne postulas objektojn eĉ sen aldonaj formativoj:
”Oni devas fervore labori.”
”Oni devas foje ripozi.”
”Oni devas klare paroli.”
Sed ekz. kaze de la verboj fari, analizi, plani la sekvaj similaj frazoj jam estas eraraj:
”Oni devas fervore fari.” - kion fari?
”Oni devas science analizi.” - kion analizi?
”Oni devas racie plani.” - kion plani?

Se oni aldonas la fomativon pri al la verbo labori, estiĝas verbo, kiu postulas objekton, do la suba frazo sen objekto iĝas erara:
//Oni devas prilabori.// - kion prilabori?

- do ĝi korekte aspektas jene:
"Oni devas prilabori metodon."

Do, ĉiam necesas analizi la signifon de la ĵus uzata verbo, kaj funkcie de tio enmeti objekton kiam estas necese, aŭ aldoni al (aŭ forpreni de) verbo formativon, se oni ne deziras uzi objekton.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.