Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoĈu Esperanto bezonas la difinan artikolon?

tukero
afiŝita je 2011-11-28 23:07:31

La lingva realo diktas ke, kiel li antaŭvidis, la uzado decidos. Tial ni, la uzantoj, ne povas liberiĝi de nia respondeco.

laszlo
afiŝita je 2011-11-29 17:52:26

Konkrete, Zamenhof katenis per "netuŝebleco" manojn de Esperantistoj, do ili jam povas evoluigi nenion.

tukero
afiŝita je 2012-04-12 22:37:30

Mi petas pardonon se mi enmetas ĉi tie „eseeton“ pri la artikolo, sed mi multe pripensis ĉi tiun temon kaj promesis proponon de regularo, kiu sekvos sube. Ĝi kompreneble ne nepre estas kompleta, sed baziĝas sur la enkondukaj observoj.

„La uzado de la difina artikolo dependas ofte, kiel tiu de la pronomoj, de la eksterfraza kunteksto.“
- Pro tio ke la uzado de gramatikaĵo estas propra al tiu lingvo, mi uzis en la supra frazo la difinan artikolon antaŭ la prepozicio „de“.
- Pro tio ke en Esperanto ekzistas nur unu difina artikolo, mi uzis ĝin antaŭ la adjektivo „difina“.
- Skribante pri ĉiuj pronomoj de Esperanto, kaj nur de ĝi, mi uzis la difinan artikolon antaŭ la substantivo „pronomoj“.
- Preskaŭ ĉiu frazo estas uzata en propra kunteksto, kaj ĉar mi celas nur tiun kuntekston, mi uzis la difinan artikolo antaŭ la adjektivo „eksterfraza“.

Eĉ la supra kontribuo komencis per la difina artikolo, ĉar ĝi aludas temon jam diskutitan en ĉi tiu fadeno.

Mi nun klopodos ekzameni, kie eblus rezigni pri la difina artikolo sen difekti la intencitan signifon:

- la uzado – en la unua frazo eblus eventuale rezigni pri la difina artikolo, ignorante la fadenan kuntekston.
- la difina – ĉi tie rezigno pri la difina artikolo jam donus la impreson ke temus pri la difina artikolo de iu ajn lingvo kaj ne precize pri Esperanto, kiel mi intencis.
- la pronomoj – Mi ne intencis diskuti (ĉ)iujn ajn pronomojn, sed tiujn de Esperanto.
- la eksterfraza – ne iu ajn kunteksto, sed la eksterfraza – frazo havas unu senperan eksteran kuntekston, kiu mem povas troviĝi interne de alia kunteksto.

Mi volas emfazi ke Esperanto havas unusolan artikolon, la difinan. La sola permesita devio estas la postvokala mallongigo l’, kun ortografie kaj fonetike unuecaj formoj.
xxx
Laŭ miaj esploroj ankaŭ la hungara havas nur unu difinan artikolon „a“ kun antaŭvokala variaĵo „az“. Tiusence ĝi parte kongruas kun Esperanto.
xxx
La slavaj lingvoj kun la escepto de la bulgara kaj la macedona, kiel la latina, tute ne havas artikolon.
La bulgara kaj la macedona, kiel la rumana kaj la skandinaviaj lingvoj havas sufiksan difinan artikolon. La rumana kaj la skandinaviaj lingvoj krome havas nedifinan artikolon.
Pri la macedona mi ne povas liveri detalojn. En la bulgara la nedifina artikolo estas trigenra „един/една/едно“ kaj la postmetata difina artikolo estas vira „ът“, ina „ат“ kaj neŭtra „то“. Kontraŭe al la ceteraj slavaj lingvoj la macedona ka la bulgara rezignas pri deklinacio.
xxx
La rumana havas la plej ampleksan artikolsistemon de la latinidaj lingvoj. (daŭrigota)

tukero
afiŝita je 2012-04-12 22:40:24

La rumana havas la plej ampleksan artikolsistemon de la latinidaj lingvoj. (daŭrigota)
- nedifina artikolo, nominativo kaj akuzativo:
 La nedifina artikolo de la rumana havas similan sistemon kiel la hispana, kun aparta formo por la pluralo:
--- vira: un
--- ina: o
--- plurala: nişte ( < lat. nescio „mi ne scias“)
 Por la nedifina artikolo, genitivo kaj dativo, validas:
--- vira singularo: unui
--- ina singularo: unei
--- pluralo: unor
Tio estas ses-elementa nedifina artikolo.

- difina artikolo (sufiksa)
 vire nominative-akuzative:
--- postkonsonante –ul
--- post u -l
--- postvokale -le
--- plurale: -i
 vire genitive-dative
--- singulare –lui
--- plurale –lor
 ine nominative-akuzative
--- singulare -a (de -ă)
--- plurale -lor
 ine genitive-dative:
--- singulare -ei
--- plurale -lor
Tio estas dek-elementa difina artikolo.
Sume la rumana prezentas 16 elementojn de la artikolo.
(daŭrigota)

laszlo
afiŝita je 2012-04-14 20:26:09

”Mi volas emfazi ke Esperanto havas unusolan artikolon, la difinan.”
- - - - - -

Ne, Zamenhof pli poste rekonis, ke estas nesaĝe uzi nur difinan artikolon. Sed li jam ne volis agnoski tion publike, eble ĉar hontis pro tio, ke li ne pripensis tion antaǔe.
Zamenhof tamen ne havis volforton fari tion, kaj ekuzis en Ekzercaro numervorton ”unu” loke de nedifina artikolo: ”Unu vidvino havis du filinojn.”
Sed posta agnosko pri ia eraro estas pli bonvena, ol kaŝa aplikado de ia nedifinita regulo.
Do, estas klare, ke ankaǔ Esperanto ne povas bone funkcii sen nedifina artikolo.

tukero
afiŝita je 2012-04-18 21:24:02

laszlo
afiŝita je 2012-04-14 20:26:09
”Mi volas emfazi ke Esperanto havas unusolan artikolon, la difinan.”
- - - - - -

Ne, Zamenhof pli poste rekonis, ke estas nesaĝe uzi nur difinan artikolon. Sed li jam ne volis agnoski tion publike, eble ĉar hontis pro tio, ke li ne pripensis tion antaǔe.
Zamenhof tamen ne havis volforton fari tion, kaj ekuzis en Ekzercaro numervorton ”unu” loke de nedifina artikolo: ”Unu vidvino havis du filinojn.”
Sed posta agnosko pri ia eraro estas pli bonvena, ol kaŝa aplikado de ia nedifinita regulo.
Do, estas klare, ke ankaǔ Esperanto ne povas bone funkcii sen nedifina artikolo.

Kiel konate, Zamenhof vivis en slava lingvomedio: Pollando sub rusa administrado. En la rusa kaj la pola ekzistas nek difina nek nedifina artikoloj. Tamen la rusoj (supozeble ankaŭ la poloj) uzas la nombron “unu” en tia senco kia la kuntempa esperanta “iu”. La citita ekzemplo havas tipe fabelan strukturon, kaj rusaj fabeloj ankaŭ ofte tiel komenciĝas. Mi esperas ke niaj slavaj forumanoj tion konfirmos. Laŭ miaj scioj la serbokroata estas la sola slava lingvo kun nedifina artikolo.

laszlo
afiŝita je 2012-04-20 19:46:14

Zamenhof donis nenian klarigon pri la uzo se 'unu' kiel nedifina artikolo. Do oni kiel interpretu ĝin? Poliglota homo racie interpretas tiun numervorton kiel nedifinan artikolon.

fringilla13
afiŝita je 2012-04-23 14:53:50

tukero skribis:

"Unu vidvino havis du filinojn."
Kiel konate, Zamenhof vivis en slava lingvomedio: Pollando sub rusa administrado. En la rusa kaj la pola ekzistas nek difina nek nedifina artikoloj. Tamen la rusoj (supozeble ankaŭ la poloj) uzas la nombron "unu" en tia senco kia la nuntempa esperanta "iu". La citita ekzemplo havas tipe fabelan strukturon, kaj rusaj fabeloj ankaŭ ofte tiel komenciĝas. Mi esperas ke niaj slavaj forumanoj tion konfirmos.
Jes, mi konfirmas, la komenca "unu" en la senco "iu" en la citita frazo estas stilistika ilo tipa por fabelo aŭ rakonto ankaŭ en la pola lingvo. En la pola ĝi estas esprimata jene: "Pewna wdowa miała dwie córki." [legu: 'pevna 'vdova 'mjaŭa dvje 'curki] (Iu vidvino havis du filinojn.) Ĝi povas aperi en la unua frazo (en la sekvaj aperas neniu artikolsimila vorto), same kiel la esprimo "malantaŭ sep montoj, malantaŭ sep riveroj / arbaroj / maroj..."

laszlo
afiŝita je 2012-04-23 18:50:04

Tamen la rusoj (supozeble ankaŭ la poloj) uzas la nombron “unu” en tia senco kia la kuntempa esperanta “iu”.
- - - - - -

Mi ne plendas kontraǔ tio, ke en Esperanto oni uzu ekz. numervorton ”unu” loke de nedifina artikolo. Sed tiukaze manku hipokrateco!
Oni deklaru *sincere*, ke en Esperanto ja ekzistas ankaŭ nedifina artikolo!

tukero
afiŝita je 2012-04-24 21:05:56

Fundamento de Esperanto, 9-a eldono, EFE, 1963, p. 51:

Fundamenta gramatiko de la lingvo Esperanto en kvin lingvoj B 1

France: L’Esperanto n’a qu’un article défini (la), invariable pour tous les genres, nombres et cas. Il n’a pas d’article indéfini. (R1f)
Traduko: Esperanto havas nur difinan artikolon (la), neŝanĝeblan, por ĉiuj genroj, nombroj kaj kazoj. Ne ekzistas nedifina artikolo.

Angle: There is no indefinite, and only one definite, article, la, for all genders, numbers and cases. (R1a)
Traduko: Ekzistas neniu nedifina, kaj nur unu difina, artikolo, la, por ĉiuj genroj, nombroj kaj kazoj.

Germane: Der bestimmte Artikel ist la, für alle Geschlechter und Fälle, für die Einzahl und Mehrzahl. Einen bestimmten Artikel gibt es nicht.
Traduko: La difina artikolo estas la, por ĉiuj genroj kaj kazoj, por la singularo kaj pluralo. Nedifina artikolo ne ekzistas.

Ruse (laŭ nuna ortografio): Члена неопределенного нет; есть только определенный (la), одинаковый для всех родов, падежей и чисель.
Traduko: Artikolo nedifina ne ekzistas; ekzistas nur difina (la), sama por ĉiuj genroj, kazoj kaj nombroj.

Ni konstatas per la supraj dokumentaĵoj ke en la Fundamento eksplicite la ekzisto de nedifina artikolo estas neita – kvinlinge. Tio estas unu el la plej klaraj reguloj de la lingvo.

En siaj lingvaj respondoj, Parto VII, Zamenhof dediĉis 6 kontribuojn al la difina artikolo, sed eĉ ne unu al iu ajn nedifina artikolo. Lia uzado de la artikolo en tiuj respondoj ilustras la intencitan uzadon. Zamenhof ĉiam skribis pri la artikolo (ne pri la difina artikolo) do pri la unusola artikolo de la lingvo. Tiun laŭfundamentan modelon sekvis la aŭtoroj de gramatikoj (ankaŭ ĝuste PAG), do ĝi estas etalona.

Nur se la uzantaro grandskale, majoritate kaj longtempe aplikus lingveron ekzistantan aŭ novan kiel nedifinan kiel nedifinan atikolon, ĝi eventuale povus etaloniĝi.

Fringilla kaj mi ne asertis ke la uzado de la numervorto “unu” en la senco de “iu” egalas al uzado de nedifina artikolo. La vorto “iu” estas nedifina tabelvorto kun jen pronoma, jen adjektiva funkcio. La vorto “unu” estas definitive numervorto.

Pri la aserto ke ekzistas nedifina artikolo en Esperanto vi ŝuldas pruvajn ekzemplojn kaj nomojn de uzantaj aŭtoroj.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 12

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.