Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoĈu Esperanto bezonas la difinan artikolon?

tukero
afiŝita je 2012-09-10 22:01:43

gildamunoz
afiŝita je 2012-09-04 17:29:56
Mi parolas la hispanan lingvon kiel gepatran, pro tio la uzo de difina artikolo plaĉas al mi eĉ kiam la maniero uzi ĝin estas kelkfoje malsama.
Aliflanke, ekzistas lingvoj pere de kiuj oni povas esprimi ion ajn sen la uzo de difina artikolo, pro tio klaras ke Esperanto povus ne uzi la difinan artikolon. Tamen, laŭ mia opinio, mi preferas ke Esperanto konservos ĝin kaj ĉio kio estas en la Fundamento, tio helpas la unuecon de la lingvo kaj helpis dum jam 125 jaroj.
Sed aldone al la Fundamento, ni uzas la difinan artikolon laŭ aliaj rekomendoj kiel indikas en la libro PMEG kiu tre bone klopodas ekspliki ĝin sed ankoraŭ mankas multajn aliajn ekzemplojn por bone kompreni kiel uzi ĝin ĉar mi devas zorgi ke eĉ kiam mi uzas difinan artikolon en mia lingvo tio ne ĉiam estas kiel en Esperanto laŭ PMEG. Ekz. la hispana permesas uzi difinan artikolon antaŭ titolo sed ne Esperanto. Kaj estus bone ke iu ajn rekomendo post la Fundamento estu klare montrata kaj facile trovebla en la paĝo de la Akademio ĉar ekz. tie mi ne trovis ion pri la artikolo la.

Kara Gildamunoz, per via kontribuo vi tre bone konfirmas la opinion de Laszlo pri precizigoj de la "etalonaj" reguloj, samtempe defendante la "netuŝeblecon" de la Fundamento. La artikolo en Esperanto estas ideala ekzemplo por tio. Kore salutas Tukero.

Hazel
afiŝita je 2012-10-16 08:56:42

Dankon Fringilla, ke vi bone klarigis kiel malfacila kaj nenatura ŝajnas la uzado de difina artikolo por poloj. Kiel vi diris, estas malfacile por ni kiuj denaske uzis artikolon kompreni la problemon, eĉ se la artikolo ne estas ĉiam uzata logike en la denaska lingvo. En la angla ni diras la ekvivalenton de “Mi ludas la pianon”, ne por paroli pri unu konata piano, sed por esprimi la kapablon ludi tiun specon de instrumento. Do mi faris priartikolajn erarojn kiam mi estis komencanto.
La angla, mia unua lingvo, enhavas kaj difinan kaj nedifinan artikolojn. Mi facile akceptas la mankon de la nedifina en Esperanto, eble ĉar manko de “la” antaŭ substantivo estas preskaŭ la sama kiel nedifina artikolo, do tiu nedifina estas nepre ne bezonata. (Mi vidas la katon = I see the cat. Mi vidas katon = I see a cat.)
Ĉar vi kaj multaj aliaj ekde nasko feliĉe uzas lingvojn sen artikolo, ni devas agnoski ke artikolo ne necesas por funkcianto lingvo, sed la demando estas, ĉu ĝi povas esti utila? Mi emas pensi, ke jes ĉar pli da informo, eĉ ŝajne balasta informo, povas helpi eviti miskomprenon. Eble mia denaska lingvo kaj mia ŝato havi netuŝeblan fundamenton por Esperanto influas tiun opinion.

barbarakruszews
afiŝita je 2013-01-07 14:11:43

Saluton!
Lastatempe mi provis lerni uzadon de artikolo „la”. Por mi-polino la gramatika regulo estas sufiĉe malfacila kaj ne tute,ĝis fino komprena.Mi konsentas kun fringilla13,kiu skribis,ke ŝi uzas „la” preskaŭ intuicie.Mi pensas,ke al mi ankaŭ.Eĉ mi devus aldoni,ke la lernomaterialo,kiun mi legis pere de interreto pri la artikolo estas por mi valora,ĉar eĉ iomete ordigis mian scion pri la temo.Unu ekzemplon-pli klara ŝajnas esti por mi „la” antaŭ propraj nomoj.En la pola lingvo ni esprimas la regulon plej ofte per frazkonstruo aŭ ni supozas pri kio temas de la tuta konteksto de iu teksto. Vero estas,ke ankaŭ skribante la tekston, mi supozas,ke mi multfoje eraris :-)

Camille
afiŝita je 2013-01-09 00:29:30

Saluton al ĉiuj kaj unue dankegon al Laszlo kiu ĵetis bazojn por tiuj interŝanĝoj, al Fringilla kiu donis ege interesan vidpunkton pri artikol-aferoj kiel instruistino kaj ano de lando sen difina artikolo (kaj, leginte la ses ĝisnunaj paĝoj de tiu debato, mi devas diri ŝi skribis tie kaj aliloke ĉion kion mi pensas...) ; sen forgesi Tukero, kiu permesis al mi fari kulturan vojaĝon tra multaj lingvoj de nia bela mond' ! Vere mi trovas tiun diskuton altnivela, pripensiga kaj feliĉe ĉiam kvieta... :)

Mi ne estas tiel sperta esperantisto kiel vi sed jen mia "kontribuo" kiel ano de franca lando, la franca estas do mia gepatra lingvo kaj bedaŭrinde la nura kiun mi "regas" (sed mi pli kaj pli dubas pri tio). Pri kio mi skribos, mi ne ĵuĝas kaj eble malpravas. Estas nur kion mi pensas kaj sentas nune. Mia cerbo estas pormomente sufiĉe malrigida por havi dubojn kaj aŭskulti kritikajn respondojn ! :)

Do, eĉ estante "artikoluzanto", mi foje dubas pri mia ĝusta uzado de artikoloj, difina aŭ ne, kaj mi frue rimarkis la diferencojn inter pluraj landoj uzantaj artikolon "la" : por repreni iun el ekzemploj de Hazel, dum france mi "ludis de la violono" (mi eĉ havas emon traduki per "da violono", tio estus eraro sed ja mia sento), angle kaj germane mi "ludis la violonon" ; kaj dum france kaj angle oni povas alvoki min simple per "Thomas", laŭ mia scio germane oni povas diri "der Thomas"... Kutimoj ŝanĝas, lingvoj evoluas kaj plu vivas !

Ekzistas ankaŭ iuj vortoj en nia lingvo, de ĉiuj konataj, sed preskaŭ neuzataj, ekz. pronomo "ci", eble speciale elpensita por francoj ; eĉ en la franca mi ofte hezitas pri kiu pronomo uzi por paroli al tiu aŭ tiu ĉi viro, aŭ virino, depende de la sekso, aĝo, konado, eventuale respektomarko, kaj klopodas fari frazojn sen "ci" nek "vi" ; mi feliĉas, en Esperanto mi povas uzi ĉiam "vi" kun ĉiuj, estante ni ĉiuj egalaj !!

Fringilla deklaris ion, kiun ridetigis min : "sen difina artikolo, E-o estus tro pola" ! Persone, mi trovas Esperanton "tro franca", kvazaŭ rektan tradukon de niaj landaj vortoj ! Kaj laŭ miaj interŝanĝoj, la plejmulto de la esperantistaro sentis sian unuan diskuton en Esperanto kiel ion magian, impreson de lingva liberiĝo, povante paroli preskaŭ sen peno pri ĉiaj temoj ! Ĉu bezonatas alia pruvo ke Esperanto funkcias ?

Mi ne neas ke oni bezonas firman soklon por ke nia komuna lingvo sane disfloriĝu ; kaj ŝance, Zamenhof skribis tiajn bazojn ! Kiel diris Turkero, ni ĉiuj nun respondecas pri lingva evoluo. La oficialaj instancoj povas malpermisi aŭ malebligi iujn regulojn, miavidpunkte ni parolantoj havas ĝis nun tiun kapablon, elekti ĝis kiu grado ni deziras sekvi la "premŝajnajn konsilojn", se ili estas troigaj. Ĝusta vojo estas la meza, ĉu ne ? Nek pura malordo, nek nura devigo... Al mi plaĉas havi "Fundamenton" aŭ "PIV-vortaron", sed mi ne volas tro striktan aŭ tro "porunulandan" lingvon... Mi lasas al oficialaj instancoj eblon decidi ĉu oni uzas difinan artikolon antaŭ propraj aŭ geografiaj nomoj, do malofte, kaj ni diskutu inter ni pri ĉiutagaj dirmanieroj !!

Mi daŭre kaj fortege kredas ke Zamenhof, kiel mi legis en "la bona lingvo" de Piron (libro kiu same okazigas grandajn debatojn), kreis mirige ekvilibran lingvon : kaj tre racian, kaj tre flekseblan. Estas por mi granda feliĉo ke, ene de niaj reguloj, ni havu liberon elekti parton de nia propra stilo. Kompreneble niaj devenoj influas nian lingvaĵon, sed ili ankaŭ kunportas riĉecon el ĉiuj landoj !! Mi ŝatas malkovri novan skribmanieron, ekz. tiu eblo ne uzi difinan artikolon (jes mi konsentas kun tio, ĝia uzo ne estas deviga, kaj multfoje "kun aŭ sen" ne ŝanĝas la signifon, sed same mi pensas ke ĝi povas doni precizecon, nuancon - kaj fantasmo pri "nuancomanko" de nia lingvo foje kaj refoje estas unu el argumentoj de "kontraŭesperantistoj"...), aŭ kiam "ke" ne estas deviga kiel en la angla "I think (that) you're right", "mi pensas (ke) vi pravas"... Mi ŝatas tiujn regulojn, kiuj enhavas liberon ! Tio estas por mi vera himno al homa kreiveco kaj mensvigleco !!

Mi speciale ŝategas tiun fakton, ke tiu lingvo permesas al ĉiuj landanoj uzi ĝin "preskaŭ" kiel ili faras kun siaj respektivaj lingvoj : vortordo, prepozicioj, pronomoj, afiksoj, artikoloj... Kaj samtempe, "internacieca" formo de Esperanto naskiĝas, laŭ mi ; post kelkaj monatoj aŭ jaroj, oni uzas vortordojn laŭvole, artikolojn seplaĉe, kaj e-finaĵojn senfine ! Ĉu vere tiuj diferencoj estas misuzoj, kaj malebligas interkompreniĝon ? Aŭ eble interkomprenemon...

Mi parolos ankoraŭ pri Piron por reveni al mia sento pri artikoloj en Esperanto ; en mia rilato kun mia lingvo, mi funkcias ne per racia alpropigo de gramatikaj reguloj (pezaj en la franca), sed tute intuicie ; laŭ Piron, kaj mi konsentas, nia cerbo registras ĉion kion ni diras, uzas en nia ĉiutaga viv', kaj validas kiel korektan lingvaĵon la plej ofte elparolatan ; se iun korektan verbon ni uzas nur malofte, ĝi ŝajnas al ni stranga ; kontraŭe, se oni uzas frekvente malkorektan vorton, nia cerbo finfine akceptos ĝin kiel "validan". Plie, kiam ni elparolas ion, nia cerbo "provas" fini la komencitan vorton, aŭ frazon, antaŭ la fino ; oni emas, nekonscie, "rekte" kompletigi kion alia homo komencas diri al ni, kaj foje oni komprenas mise ĉar la komenco similas al konata frazturno, ktp...

Ĉion tion por enkonduki mian propran teorion : la difinan artikolon "la" oni uzas ne nur (en mia sento kiel franclingva parolanto) kiel "ornamaĵon", ne nur kiel "belsonaĵon", nek kiel "kapturmentilon", sed ankaŭ kiel rimedon por proksimiĝi al nia kunparolanto ; ĝi estas (al miaj oreloj kaj cerbo) neŭtra, eĉ kromsignife "pozitiva" nuanco inter nedifina artikolo (cetere, laŭ mia sento Esperanto ja posedas nedifinan formon, ĝuste en tiu "manko" antaŭ substantivo, kiel la "manko" de la prepozicio "da" en la germana...) kaj demonstrativa pronomo (tiu...) ; per uzado de tiu difina artikolo, oni indikas proksimiĝon al alia persono, ĉar ni ambaŭ posedas saman konon pri komuna aĵo, de ni du antaŭe pritraktita...

Kiam mi diras : "prenu pomon", ĝi estas nedifina formo kaj mi supozas nenian plian rilaton inter la du personoj, almenaŭ pri kio ili parolas ; kun "prenu tiun pomon", mi aŭdas preskaŭ ordonon, premon al la alia persono, kaj la vorto "tiu", en parolata lingvo, havas ofte negativan kromsignifon... dum, kun frazo kiel "prenu la pomon", mi "sentas" rilaton inter la du homoj, proksimecon, atenton, "ĝentilecon"...

Jen pri la franca lingvo ; mi ja imagas ke, en aliaj lingvoj, oni "sentas" alimaniere ; iu virino diris al mi, "lingvo" estas la plej maltaŭga maniero komuniki" ; oni komunikas ĉefe per gestoj, sintenoj : "korpolingvo" ! Kulturaj diferencoj estas por mi interesega trajto en Esperanto, fonto de lingva kaj kultura riĉeco ! Ĉu ni preferu diri al iu : "vi ne parolas bonan E-on" ? Aŭ ĉu ni pensu : "mi multe lernas de vi" ?? Do ni daŭrigu paroli pri ĉio ĉi inter ni !!

Dankon se vi sukcesis sekvi min ĝis tie. Prenu eventuale ion kontraŭ kapdoloro ; mi tuj iros enliten !

Ĝis,

Thomas

Post-skriba citaĵo : "ĉu vi konstruis kastelon en ĉielo ? Nun aldonu sube la fundamenton"... Zamenhof, laŭ mi, faris ambaŭ...

tukero
afiŝita je 2013-01-09 23:00:35

Dankon, Thomas, pro tiu kontribuo. La artikolo estas unu el la plej interlingvaj kaj per tio, interkulturaj fenomenoj de Esperanto. Ĝi estas temo elĉerpe diskutenda, ĉar ĝi havas ege gravan propedeŭtikan valoron por senartikolaj lingvanoj. La rolo de Esperanto por la edukado al poliglotismo, postulata ekzemple de Eŭropa Unio, estas netaksebla.

Kore salutas
Tukero

fringilla13
afiŝita je 2013-01-19 21:50:59

Karaj Diskutintoj!
Mi tute ne atendis, ke miaj lingvaj pripensoj kaŭzos tiom longan, interesan interŝanĝon de opinioj - tio ege ĝojigas min.

Karaj Hazel kaj Gilda, dankon, kaj sciu, kredu, ke ankaŭ mi ŝatas havi netuŝeblan fundamenton por Esperanto, mia artikolo neniel postulis iun ajn ŝangon en la Fundamento, ĝi intencis pensigi vin.

Kara Tukero, mi admiras vian aktivecon. Mi volas aldoni, ke mia artikolo devus havi propedeŭtikan valoron ankaŭ por artikoluzantaj lingvanoj. Mia celo estis montri al "artikoluzantoj", ke ilia pensmaniero ne estas lingva universalaĵo, sed nur unu el la eblaj. Mi daŭre opinias, ke Zamenhof ne eraris, formulante la regulojn tiel, kiel li ilin formulis, ebligante decidon pri la intenseco de la uzado de la artikolo al la uzanto mem.

Kara Thomas, specialan dankon al vi pro via lasta kontribuo. Mi ĝojas, ke mi vin ridetigis, dirante, ke Esperanto estas "tre pola". Jes, ĝuste tio estas genia, ke por multaj homoj diverslingvaj Esperanto estas "tre ilia". Antaŭ kelkaj jaroj miaj 12-jaraj lernantinoj prezentis en Esperanto la fabelon "Ruĝa Ĉapeto". La aranĝo estis sufiĉe altranga, "Balta Festivalo de Scienco", do okazis, surprize por mi kaj ili, ke la knabinoj estis intervjuitaj por nia urba radio, sen iu ajn antaŭa prepariĝo. Ili respondis libere, kiel infanoj. Unu el la demandoj estis: "Ĉu Esperanto estas malfacila?" La knabino sen pripensi ekridetis kaj diris: "Ne, tute ne, ĝi estas simila al la pola." Mi ne instruis al ili gramatikon, mi ne rakontis al ili pri mondaj problemoj, dum mia E-rondo ni lernis kantojn, lernis parkere la tekston de la teatraĵo, kiun ili bone komprenis, kaj ni simple ludis - kun vortoj, frazoj. Tia estis ŝia impreso kaj la aliaj knabinoj jesis. Mi, instruistino, laŭ specialiĝo gramatikisto, aŭskultis surprizita kaj pensis: "Jes, efektive ŝi pravas." Poste mi ĉiam kaj ĉiam rimarkis novajn polajn ecojn de Esperanto.

Antaŭ nelonge mi rakontis al mia hungara amikino, ke mi kiel studentino ege admiris ŝian lingvan kreemon en Esperanto. Temis pri kreado de interesaj verboj, mi ja teorie konis la eblojn, sed ne uzis ilin antaŭe, ĉar en mia lingvo tiaj verboj tute ne ekzistas. Ni uzas en la sama senco esprimojn verbo + substantivo. Post jaroj mi kun surprizo malkovris, ke tiaj verboj abundas en la hungara lingvo, ke ŝi parolis simple laŭ la reguloj de sia propra lingvo, ĉar verdire Esperanto estas tre hungara.
Mi certas, ke ĝuste tiu eco "esti tre ies" estas en Esperanto bonega.

Plaĉis al mi, kion vi skribis pri "vi" kaj "ci". Kiom malkomplikaj estas interhomaj rilatoj en Esperantujo, kompare kun la reala, ĉiutaga vivo! Ĝuste dank' al tio, ke la pronomo "ci" ne estas uzata.

Kaj fine ege interesa estis por mi via opinio pri la rolo de la difina artikolo.
Thomas skribis:
"Per uzado de tiu difina artikolo, oni indikas proksimiĝon al alia persono, ĉar ni ambaŭ posedas saman konon pri komuna aĵo, de ni du antaŭe pritraktita..."

"...kun frazo kiel "prenu la pomon", mi "sentas" rilaton inter la du homoj, proksimecon, atenton, "ĝentilecon"..."
Tia kompreno de difina artikolo estas por mi tute nova. Mi devos pripensi, observi, ĉar, se vi pravas, estus ja kiel tute nova mondo por mi. Mi ja diris, ke mi scipovas sen problemo uzi la artikolon, ĝi havas sian lokon en mia menso, subkonscienco, sed ne vere en mia koro. Mi ne aŭdis pri ĝi ĝis mia 15-a vivjaro, ĝi ne apartenas al mia personeco. Vi ĉiuj diras: "Jes, mi komprenas, mi agnoskas, ke eble oni povas sukcese komunikiĝi sen la artikolo, sed tamen..." Sed tamen vi ne komprenas, ĉar ĝi forte apartenas al via personeco. Por mi ĝi estas kiel konato, kun kiu mi ĉiam agrable babilas, kiam ni renkontiĝas surstrate, sed pri kiu mi tute ne pensas, al kiu mi tute ne sopiras, kiam mi lin ne renkontas.

Nun mi havas novan temon por pripensi... Dankon!

fringilla13
afiŝita je 2013-01-21 09:40:23

laszlo skribis:
Laŭ mi, finlerni uzi difinan artikolon tiel, kiel uzis ĝin Zamenhof, tute ne estas longa procezo. Tiel dise-mise (son-plibonige, ornam-cele), ja eblas ĝin finlerni dum unu minuto. (17-10-2011)
Jes, vi tute pravas, tiu tempo sufiĉas por artikoluzanto, eĉ se li/ŝi deziras uzi la artkolon ne nur "ornam-cele" - ĉiuj aliaj reguloj (kiujn multaj "artikoluzantoj" tre ŝatas) estas nur "detalaĵoj". Tiu tempo sufiĉis ankaŭ por mi, kiu eklernis Esperanton kiel studentino de germana filologio. (Mi konis kaj uzis la germanajn artikolojn jam de kelkaj jaroj.) Sed ja ne por totala "senartikolulo"!

Kial surprize multaj hungaroj forgesas pri la verbo "estas", malgraŭ ke ili bone scias, ke ili devas uzi ĝin? Ili hontas pro la eraro, kaj post momento ripetas ĝin. (La vetero tre bela. - ekzemplo de oftega hungara eraro.) Hungaro "ne sopiras" al la verbo "estas" en tiu ĉi frazo, same kiel polo tute "ne sopiras" al la artikolo. Se hungaro ne lernis jam antaŭe, en alia lingvo, uzi la verbon "esti" en la frazoj "Petro estas instruisto. Petro estas afabla homo." (anstataŭ "Petro instruisto. Petro afabla homo."), li devos eklerni tion en Esperanto - ne nur kompreni la regulon, kiu teorie estas tre simpla, sed uzi la regulon en praktiko - rapide kaj aŭtomate. Se polo ne lernis jam antaŭe, en alia lingvo, uzi la artikolon, li devos eklerni tion en Esperanto. Ne la regulo estas malfacila. Malfacila estas konscia ŝanĝo de sia propra naturo. Por tio ne sufiĉas unu minuto.

Dankon al vi, László, por la inspiro. Thomas pravis, ke sen vi mi eĉ ne estus veninta al la ideo skribi la artikolon.

Apartan dankon al Barbara, kiu partoprenis la diskuton kiel ununura (krom mi) "senartikolulo", kaj kuraĝis konfesi, ke la problemo ne estas por ŝi facila.

Mi tre ŝatus ekkoni opinion de iu, kiu elkreskis kiel "artikoluzanto" kaj poste bone lernis senartikolan lingvon - do iu, kiu devis "dekutimiĝi" uzi la artikolon. Ĉu li/ŝi dolorige sentas ĝian mankon? Ĉu daŭre uzas iun alternativan metodon distingi konatan de nekonata parolante en la senartikola lingvo?

Aŭ opinion de iu, kiu elkreskis dulingve, samtempe en la du sistemoj. Kiel li/ŝi sentas la diferencon en sia personeco?

Salutojn al ĉiuj!
Gosia

avellar
afiŝita je 2013-02-20 03:30:46

En portugala lingvo oni uzas definan kaj nedefinan artikolojn sen problemoj. Al ni , brazilanoj, ŝajnas natura la uzado de defina artikolo. Estas malfacile por ni ne uzi la nedefinan artikolon. En portugala lingvo ni uzas "unu" aŭ "unuj" kiel nedefinaj artikoloj, ekzemple:

- La homo (kiu aŭskultas kaj parolas scias kiu estas la homo) aĉetis unu domon.(neniu scias kiu estas la domo).
- Homo (neniu scias kiu estas la homo) aĉetis la domon. (ĉiuj scias kiu estas la domo).

Ofte, komencantoj erare uzas la numeralon unu kiel nedefina artikolo, kaj ne estas facile al ni scii kiam ni povas aŭ ne povas uzi la numeralo unu en la frazoj.

ADelm
afiŝita je 2013-04-07 12:43:15

Mi ŝatus fari kelkajn komentojn pri tiu diskuto.

Mi bone komprenas, ke la titolo de la diskuto estis provoko!
Sed rezulto de tio povas esti, ke oni pensas, kaj komencantoj ofte faras tion, ke la lingvo ne estas kompleta, ke ĝi estas nur provo kaj ke ĉiu povas proponi ŝanĝojn, "plibonigojn!" (fakte, aparte, por fari la lingvon pli kongruan kun sia propra lingvo).
Oni ne faras tion, kiam oni komencas lerni alian lingvon, ekzemple la anglan, germanan aŭ ĉinan; oni ne komencas diri, ke la lingvo ne estas bona kaj ke oni proponas plibonigi ĝin. Oni nur komencas lerni!!
Kial fari alimaniere por Esperanto?

Por mi, Esperanto estas kompleta lingvo, kiu ne bezonas plibonigon, sed kiu evoluas/evoluos kiel iu ajn alia uzata lingvo (mi esperas ne tro rapide por ne perdi la celon de Zamenhof, kiam li kreis facilan ilon de komunikado).

Esperanto estas nek tro franca, nek tro pola, nek...
Ĝi estas, pri vortprovizo, ĉefe latinida kaj indo-eŭropa. Pri gramatiko, ĝi estas multe pli sendependa. (Tial C. Piron vidis ĝin pli izola ol aglutina.)

Kontraŭe al kio skribis Thomas, mi pensas, ke Claude Piron, en la Bona Lingvo, ne proponis mezan vojon.
Mi pensas, ke li skribis, ke la gramatiko estas logika kaj strikta, sed ke la strukturo de la lingvo, aparte pri konstruado de vortprovizo, pelas kreemon, inventemon, farante la lingvon tre riĉa.

Zamenhof, kiam li kreis la lingvon kaj devenante el Pollando - li parolis la polan *sen artikoloj*, tamen enkondukis la difinan artikolon. Mi pensas ke li ne faris tion por plaĉi al iu (???); kial li faris tion? Ĉu por imiti aliajn okcidenteŭropajn lingvojn? Ĉu, ĉar li pensis, ke estis necese?

Kaj ne forgesu, ke ni, ekz. francparolantoj, estas artikolo-uzantoj en niaj lingvoj, sed ke ni devas lerni "ne havi" la nedifinan artikolon en Esperanto. Tial multaj francparolantaj komencantoj uzas "unu" kiam ne devas esti artikolo, ĉar estas nedifina artikolo "un/une".
Do la malfacileco lerni la uzon de artikolo ekzistas ankaŭ por ni, sed alidirekte.
Avellar skribis la samon pri la portugala.
Tamen, jes, en la franca oni kelkfoje/ofte tro uzas la difinan artikolon, ĉu pro belsono de la frazon?!

Mi pensas, ke la klarigoj de Thomas pri nuancoj, kiam li uzas "-", "la" aŭ "tiun" ne vere apartenas al la lingvo.
Mi ĉiam timas, kiam oni tro cerbumas pri nuancoj, ke oni ligas E-on al iu kulturo kaj faras ĝin malpli facile komprenebla al personoj de aliaj kulturoj.
Bona ekzemplo pri tio estas la tre forta nuancoj, kiuj "malpermesas" uzi "ci" (pronomo de dua persono singulare); kial Zamenhof sugestis ne uzi ĝin estas bone klarigite en "Lingvaj respondoj".
Rezulto: iu iam proponis uzi "vij" kaj "vijn" por havi pluralon distingeblan de "vi" kaj "vin"!!!
Oni ankoraŭ povus paroli pri "ĝi", "ŝli" kaj "ri".

imremihaly
afiŝita je 2013-07-06 15:19:44

Laŭ mia opinio la gramatikaj reguloj pri la uzo de la artikoloj, ĉefe pri la difina artikolo estas iomete komplikaj en Esperanto. Mi komprenas, ke estas grave, ke oni povas difini la identecon de la afero, sed Zamenhof skribis: „Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga, sekve la plej bona maniero de agado estas jena: uzu artikolon tiam, kiam vi estas certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu.” En la Hungara ekzistas kaj difina artikolo (a, az) kaj nedifina artikolo (egy), sed en hungara lingvo oni uzas kutime la difinan artikolon pli vaste ol en Esperanto. Bedaŭrinde en Esperanto estas malmulte da hungardevanaj vortoj, sed laŭ la Manlibro pri instruado… „la strukturo de la korelativoj hungare similas al Esperanto” Kaj tio estas fakto. En Esperanto la uzo de la difina artikolo estas iom simila al la hungara lingvo. Tiu trajto estas favora al la hungaraj lernantoj. Mi ĝojas pro tio, ja mi estas hungaro.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 12

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.