Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoĈu Esperanto bezonas la difinan artikolon?

fringilla13
afiŝita je 2013-07-07 23:12:04

fringilla13 skribis:
Mi tre ŝatus ekkoni opinion de iu, kiu elkreskis kiel "artikoluzanto" kaj poste bone lernis senartikolan lingvon - do iu, kiu devis "dekutimiĝi" uzi la artikolon. Ĉu li/ŝi dolorige sentis ĝian mankon? Ĉu daŭre uzis iun alternativan metodon distingi konatan de nekonata parolante en la senartikola lingvo?
Saluton, Imre! Mi ĝojas, ke vi aperis ĉi tie. Vi estas denaska artikoluzanto. Eble vi povus rakonti pri viaj spertoj, ĉu (kaj kiugrade) vi sentis la mankon de la artikoloj, kiam vi lernis la polan lingvon? Ĉu estis por vi malfacile esprimi viajn "artikolplenajn" pensojn en la senartikola lingvo?

tukero
afiŝita je 2013-07-12 22:35:16

fringilla13
afiŝita je 2013-01-21 09:40:23
Mi tre ŝatus ekkoni opinion de iu, kiu elkreskis kiel "artikoluzanto" kaj poste bone lernis senartikolan lingvon - do iu, kiu devis "dekutimiĝi" uzi la artikolon. Ĉu li/ŝi dolorige sentas ĝian mankon? Ĉu daŭre uzas iun alternativan metodon distingi konatan de nekonata parolante en la senartikola lingvo?

Kara Gosia,
fine mi decidis respondi al via demando, kvankam iom ĉirkaŭvoje.
Kiel usonano mi estas denaska „anglalingvano“ (kompreneble laŭ usona normo), sekve ankaŭ „indiĝena“ artikoluzanto. La angla havas difinan kaj nedifinan artikolojn. La difina „the“ havas du prononcojn (antaŭvokalan kaj antaŭkonsonantan [ðǝ/ði]), la nedifina „a/an“ (antaŭvokale kun ‚n’) du variantojn.

La unua fremda lingvo kun kiu mi enkontaktiĝis estis la hispana, sed la konatiĝo kun ĝi estis tiel supraĵa ke mi eĉ ne atingis la problemon de la artikolo. Mia tiama aĝo estus, kiel oni intertempe scias, preskaŭ la ideala por lernando de fremdaj lingvoj, sed en Usono tio eblis nur ekde la naŭa lerneja jaro.

Ekde la „legala“ lernaĝo por fremdaj lingvoj mi havas la ŝancon formale lerni la francan, kiu tuj surprizis min per tri difinaj kaj du nedifinaj artikoloj. La plurala „les“ estas unueca kaj sekve facile parkerigebla. Ke „le“ estas virgenra kaj „la“ ingenra ne estis granda problemo, se la determinata substantivo havis klaran biologian genron. Tamen tre mirigis min ke ankaŭ senvivaj (do senseksaj) objektoj estas viraj aŭ inaj laŭ gramatika genro. Krome necesis lerni la genron parkere, ĉar la substantivoj de la franca ofte ne portas indikilon de genro. Aldoniĝis la mallongigoj de la difina artikolo (le kaj la > l’) kaj la kunfandiĝoj de la difina artikolo kun certaj prepozicioj (à + le > au, de + le > du, à + les > aux, de + les > des).

Paralele mi okupiĝis pri aliaj lingvoj. Mia lernejestro estis norvegido kaj private iom instruis al mi la norvegan, en kiu la difina artikolo estas sufiksa (-en/-et). Denove temis pri du genroj kun nova surprizo. La norvega havas ankaŭ du genrojn, tamen ne viran/inan, sed neŭtran/utran (utra = „komuna vivaĵa“ kiel biologian genron). Ankaŭ en la norvega regas ne la biologia, sed la gramatika genro. Kiel en la franca estas komuna plurala difina artikolo –ne, sufiksata al la plurala finaĵo –er. Aldone, antaŭ adjektivoj metiĝas den/det, anstataŭante la artikolan sufikson.

Najbaro de ni estis finno, kaj tiu priskribis al mi ecojn de sia gepatra lingvo pri kiuj mi ne povis kredi, ĝis mi pli ol 30 jaroj poste eklernis la turkan en universitato. Ke la finna ne havas artikolon mi tiutempe ankoraŭ ne eksciis.

Aŭtodidakte mi okupiĝis pri la latina kaj la japana, ambaŭ senartikolaj lingvoj.

La sekva lingvo formale eklernita de mi estis la germana, kiu por vi, kara Gosia, certe estis pli malfacila ol por mi, kvankam mi povas imagi ke mi estus fiaskinta se mi ne estus tia entuziasma lingvolernemulo. En tiu lingvo la artikolo ne nur ludas grandegan rolon, ĝi ankaŭ havas ampleksan formaron.
La germana difina artikolo indikas, kiel la franca, genron (viran kaj inan, sed krome ankaŭ neŭtran). Genro en la germana estas ĉefe gramatika, sed grandparte ankaŭ biologia.
Biologie: der Mann (la viro), die Frau (la virino), das Tier (la besto)
Gramatike: der Motor (la motoro), die Mannschaft (la teamo), das Mitglied (la membr/in/o), das Mädchen (la knabino)
Ĝi indikas nombron.
Singularo: vidu supre
Pluralo:
die Männer (la viroj), die Frauen (la virinoj), die Bücher (la libroj)
Ĝi indikas kazon. Tiucele la lingvo havas tri pliaj formojn. La funkcioj estas:
- der = vira nominativo singulara, ina genitivo singulara, ina dativo singularo, plurala genitivo (ĉiugenra)
- die = ina nominativo singulara, ĉiugenra nominativo plurala, ĉiugenra akuzativo plurala, ina akuzativo plurala
- das = neŭtra nominativo singulara, neŭtra akuzativo singulara
- dem = vira dativo singulara, neŭtra dativo singulara
- den = vira akuzativo singulara, ĉiugenra dativo plurala
- des = vira genitivo singulara, neŭtra genitivo singulara
Kiel „artikolulo“ plenkreskinta kun malpli ampleksa formaro mi almenaŭ denaske ricevis la principojn de artikoluzado. Tial mi tre bone komprenas kaj admiras la „senartikolulojn“ kiuj tamen sukcesas lerni tian sistemon kiel la germanan.

Dum la lernado de la germana mi trovis librojn en la lerneja biblioteko en kiuj priskribiĝis planlingvoj, interalie Esperanto. En ĉi tiu lingvo min ravis la simpla difina artikolo „la“. La manko de la nedifina artikolo estis interesa novaĵo.

Post la meza maturo mi soldatiĝis kaj ricevis la eblecon partopreni unujaran intensivan kurson de la rusa en la usona Armea Lingvolernejo. Ankaŭ la rusa estas senartikola, kiel kutime ĉe slavaj lingvoj. Pro la ampleksa kaj ofte kontraŭsistema rusa gramatiko mi komence ĝojis pri la manko de artikoloj, ĉar mi ja konis la germanan. Poste mi iom sentis la mankon en certaj situacioj.

Post ĉirkaŭ 20 jaroj mi havis okazon, kiel instruisto, partopreni studadon de la turka lingvo, tiel konatiĝante kun lingvo, kiu havas nedifinan, sed ne difinan artikolon.

La diversajn mankojn jen de difina, jen de nedifina artikolo mi tutsimple akceptis kiel parton de la lingvo, „kia ĝi estas“.

Jen hungaro, imremihaly, laŭdas la Esperanto-artikolon. Tio konvenas al la fakto ke hungaroj ege kontribuis al la Esperanto-literaturo originala kaj traduka, science konstatis ke Esperanto estas la sola lingvo kies lerncelo estas atingebla. Estis hungaro kiu popularigis Esperanton per instrumetodo simila al tiu, kiu karakterizas la KER-instruadon. Krome hungaro prezentis kaj organizis la teorion kaj praktikon de la Esperanto-instruado. Hungarino organizas kaj gvidas profesie kvalifikigon de Esperanto-kursestroj kaj –intruistoj kaj hungarino administras ĉi tiun bonegan hejmpaĝon kun la gravega forumo en kiu ni nun partoprenas. Pri tio
mi ĝojas.

Jen mi detale, sed eble ne sufiĉe precize, respondis al via demando. Laszlo certe kulpigus mian „poliglotecon“ pri tio, kio ne nepre estus malĝusta. La diversecon de la artikoluzado mi per ĝi tamen perceptis.

Fine, mi kredas je la natura poligloteco de la homo, kiu per Esperanto eĉ estas progresigebla.
Tio, laŭ mi, ankaŭ estas dezirinda.

tukero
afiŝita je 2013-07-18 22:33:14

ADelm
afiŝita je 2013-04-07 12:43:15
Mi ŝatus fari kelkajn komentojn pri tiu diskuto.

Mi bone komprenas, ke la titolo de la diskuto estis provoko!
Sed rezulto de tio povas esti, ke oni pensas, kaj komencantoj ofte faras tion, ke la lingvo ne estas kompleta, ke ĝi estas nur provo kaj ke ĉiu povas proponi ŝanĝojn, "plibonigojn!" (fakte, aparte, por fari la lingvon pli kongruan kun sia propra lingvo).
Tiajn strebojn mi taksas pozitive, se ili celas doni al la lingvo ion, kion ĝi ankoraŭ ne havas, tiel plivastigante ĝian horizonton kaj tiun de la Esperantistaro.
Oni ne faras tion, kiam oni komencas lerni alian lingvon, ekzemple la anglan, germanan aŭ ĉinan; oni ne komencas diri, ke la lingvo ne estas bona kaj ke oni proponas plibonigi ĝin. Oni nur komencas lerni!!
Kial fari alimaniere por Esperanto?
Vi pravas: Oni lernas lingvon kun plurgeneracia historio tian, kia ĝi estas kaj ne tian, kia ĝi (subjektive) estu.

Por mi, Esperanto estas kompleta lingvo, kiu ne bezonas plibonigon, sed kiu evoluas/evoluos kiel iu ajn alia uzata lingvo (mi esperas ne tro rapide por ne perdi la celon de Zamenhof, kiam li kreis facilan ilon de komunikado).
Laŭ mi, neniu lingvo estas kompleta (do ankaŭ ne Esperanto) ĉar la vivantaj lingvoj ĉiam strebas al kompletiĝo, tial ke la amplekso de la en ili pritraktataj temoj ankaŭ estas senlima.
Ĉiu lingvo bezonas plibonigon, al kiu multaj ĝiaj adeptoj strebas, sed ofte ne interkonsente.
Kompreneble tio estas la objekto de la evoluo, de kiu neniu lingvo eskapas.


Esperanto estas nek tro franca, nek tro pola, nek...
Ĝi estas, pri vortprovizo, ĉefe latinida kaj indo-eŭropa. Pri gramatiko, ĝi estas multe pli sendependa. (Tial C. Piron vidis ĝin pli izola ol aglutina.)
Wells tion iom alie perceptis, sed miaj fontoj estas pro transloĝiĝo momente ne atingeblaj. Temis pri strukturo fleksia-aglutina. Tamen, principe la tezo pri sendependeco ĝustas.

Kontraŭe al kio skribis Thomas, mi pensas, ke Claude Piron, en la Bona Lingvo, ne proponis mezan vojon.
Mi pensas, ke li skribis, ke la gramatiko estas logika kaj strikta, sed ke la strukturo de la lingvo, aparte pri konstruado de vortprovizo, pelas kreemon, inventemon, farante la lingvon tre riĉa.
Tio estas natura lingva evoluo, kiun ekz. Laszlo forte timas (ne tute malprave, sed tamen tro perfektisme).

Zamenhof, kiam li kreis la lingvon kaj devenante el Pollando - li parolis la polan *sen artikoloj*, tamen enkondukis la difinan artikolon. Mi pensas ke li ne faris tion por plaĉi al iu (???); kial li faris tion? Ĉu por imiti aliajn okcidenteŭropajn lingvojn? Ĉu, ĉar li pensis, ke estis necese?
Zamenhof estis denaske uzanto de lingvoj sen artikolo (pola, rusa), sed spertis krome la latinan (sen artikolo), la hebrean (dif. artikolo), la jidan (ambaŭ artikoloj), la germanan (ambaŭ artikoloj), la francan, anglan, grekan (ambaŭ) ktp. Perceptinte la diversecon de la uzado en tiuj lingvoj, li neŭtrigis la difinan, nuligis la nedifinan artikolojn kaj formulis laŭ tio sian regulon pri la artikolo. Tiu regulo estas precizigenda, kion nur la uzantoj povas fari. Miaj tezoj:
- La precizigo estas farenda laŭ la modelo de la „artikolhavaj“ lingvoj.
- La uzado en la „artikolhavaj“ lingvoj estas tiel malkongrua, ke bezoniĝus scienca komparlingvistika esploro por trovi kiel eble plej multe da kongruoj kaj difini regulojn taŭgajn por translingva apliko.
- Ĝis la plenumo de tiu esploro kaj ĝia evaluiĝo validas la zamenhofa regulo, kiel ajn neperfekta ĝi estas.
- La baza regulo por la difina artikolo estas ke ĝi uziĝas por determini personojn, objektojn kaj aferojn jam menciitajn aŭ ĝenerale konatajn.

- La artikolhavaj lingvoj ne havas komunajn regulojn ekz. pri la difina artikolo antaŭ propraj nomoj ktp. Sur tiaj kampoj kompromisoj estas trovendaj, proponendaj kaj laŭeble realigendaj.
- Kaj ne forgesu, ke ni, ekz. francparolantoj, estas artikolo-uzantoj en niaj lingvoj, sed ke ni devas lerni "ne havi" la nedifinan artikolon en Esperanto. Tial multaj francparolantaj komencantoj uzas "unu" kiam ne devas esti artikolo, ĉar estas nedifina artikolo "un/une".
Do la malfacileco lerni la uzon de artikolo ekzistas ankaŭ por ni, sed alidirekte.
Avellar skribis la samon pri la portugala.
Tamen, jes, en la franca oni kelkfoje/ofte tro uzas la difinan artikolon, ĉu pro belsono de la frazon?!
- Jes, la uzado en la diversaj artikollingvoj estas tre ne-unueca. Tamen, ĝi estas nur fonta, sed ne determina por la Esperanta lingvouzo. Ĉi tiun determinu la uzantoj de Esperanto. Necesas trovi lingvointerne konvenan tiucelan modon.

Mi pensas, ke la klarigoj de Thomas pri nuancoj, kiam li uzas "-", "la" aŭ "tiun" ne vere apartenas al la lingvo.
Mi ĉiam timas, kiam oni tro cerbumas pri nuancoj, ke oni ligas E-on al iu kulturo kaj faras ĝin malpli facile komprenebla al personoj de aliaj kulturoj.
- Nuancoj elkreskas en ĉiu lingvo kaj riĉigas kaj – precipe – precizigas la esprimadon. Grave estas ke ili enlingve ekestu kaj evoluigu la lingvon. Krome, ĉiu kulturano inter la Esperantistaro povas kontribui per nuancoj el sia lingvo al la riĉigo de lingvo. En teknikaj aferoj ili eĉ povas esti decidaj pri la efikeco de iuj instrumentoj. Tamen, instruisto kiu kripligas sin per okupado de siaj lernanto per „nuancoj“, pretertrafas la lerncelojn de la komenca instruo.
Bona ekzemplo pri tio estas la tre forta nuancoj, kiuj "malpermesas" uzi "ci" (pronomo de dua persono singulare); kial Zamenhof sugestis ne uzi ĝin estas bone klarigite en "Lingvaj respondoj".
Rezulto: iu iam proponis uzi "vij" kaj "vijn" por havi pluralon distingeblan de "vi" kaj "vin"!!!
Oni ankoraŭ povus paroli pri "ĝi", "ŝli" kaj "ri".
- Tio estas kampo de alia forumero. Kiam mi retrovos ĝin, mi ĝin indikos ĝin ĉi tie. Eĉ en parencaj lingvoj la amplekso kaj distribuo de la personaj pronomoj estas ne-unuecaj. En tiu senco la dua persono estas aparte tikla.

tukero
afiŝita je 2013-09-08 21:30:37

ADelm
afiŝita je 2013-04-07 12:43:15
Mi ĉiam timas, kiam oni tro cerbumas pri nuancoj, ke oni ligas E-on al iu kulturo kaj faras ĝin malpli facile komprenebla al personoj de aliaj kulturoj.
Bona ekzemplo pri tio estas la tre forta nuancoj, kiuj "malpermesas" uzi "ci" (pronomo de dua persono singulare); kial Zamenhof sugestis ne uzi ĝin estas bone klarigite en "Lingvaj respondoj".
Rezulto: iu iam proponis uzi "vij" kaj "vijn" por havi pluralon distingeblan de "vi" kaj "vin"!!!
Oni ankoraŭ povus paroli pri "ĝi", "ŝli" kaj "ri".
Tio estas kampo de alia forumero. Kiam mi retrovos ĝin, mi ĝin indikos ĝin ĉi tie. Eĉ en parencaj lingvoj la amplekso kaj distribuo de la personaj pronomoj estas ne-unuecaj. En tiu senco la dua persono estas aparte tikla.

tukero
afiŝita je 2013-09-08 22:20:12

Mi devas reveni al la starigita demando: Ĉu Esperanto bezonas la difinan artikolon?

Mi proponas ke ni devas reformuli ĝin. Ne lingvo, sed ĝiaj uzantoj sentas bezonon je iu esprimilo. La demando do devus teksti: "Ĉu la uzantoj de Esperanto bezonas la difinan artikolon?"

Ni jam konstatis ke en unu subfamilio de la hindeŭropa lingvofamilio (la slava) la plimulto ne sentas tiun bezonon, kontraŭe al la hindeŭropaj ceteraj uzantoj, kiuj evidente deziras ĝin.

Sekve necesas kontroli la bezonojn de aliaj lingvanoj, por konstati, kiom da lingvoj el aliaj lingvofamilioj disponas pri la difina (kaj nedifina) artikoloj. Tio spegulus la bezonon kaj ebligus objektivan prijuĝon. Ni bezonus kontribuojn de ne-hindeŭropaj Esperantistoj pri tiu temo.

fringilla13
afiŝita je 2013-10-12 22:30:33

Kara Ĝeraldo!
Vi tute pravas. Mi aldonis komenton ("antaŭparolon" ) al mia unua enskribo, komencanta tiun ĉi fadenon, en kiu mi ankoraŭfoje klarigas mian vidpunkton. Vi proponas reformuli la demandon jene: "Ĉu la uzantoj de Esperanto bezonas la difinan artikolon?", sed mi agis pli decide kaj reformulis ĝin jene: "Ĉu homo bezonas la difinan artikolon por efike interkompreniĝi?"

Mi starigis la tezon, ke artikolojn bezonas nur tiu homo, kiu lernis uzi ilin en sia denaska lingvo. Kiom forte tia homo bezonas la artikolojn, mi povis vidi, sekvante la enskribojn. Kaj mia alia tezo estas, ke Zamenhof, formulante la regulojn pri la uzo / ne uzo de la artikolo en Esperanto, bone sciis, kion li faras.

tukero
afiŝita je 2013-10-13 20:01:34

fringilla13
afiŝita je 2013-10-12 22:30:33
Kara Ĝeraldo!
Vi tute pravas. Mi aldonis komenton ("antaŭparolon" ) al mia unua enskribo, komencanta tiun ĉi fadenon, en kiu mi ankoraŭfoje klarigas mian vidpunkton. Vi proponas reformuli la demandon jene: "Ĉu la uzantoj de Esperanto bezonas la difinan artikolon?", sed mi agis pli decide kaj reformulis ĝin jene: "Ĉu homo bezonas la difinan artikolon por efike interkompreniĝi?"

Mi starigis la tezon, ke artikolojn bezonas nur tiu homo, kiu lernis uzi ilin en sia denaska lingvo. Kiom forte tia homo bezonas la artikolojn, mi povis vidi, sekvante la enskribojn. Kaj mia alia tezo estas, ke Zamenhof, formulante la regulojn pri la uzo / ne uzo de la artikolo en Esperanto, bone sciis, kion li faras.

Efektive,Gosia, via vortumo estas pli trafa.
Tamen, eĉ se ni konkludus ke la difina artikolo estas superflua por interkomprenado, ni devus konstati ke la „verbo“ esti kiel (peza) kopulo estas superflua. Nek la rusa nek la turka uzas ĝin tiamaniere. „Мурат – учитель.“ „Murat, öğretmen.“ (=“Murat estas instruisto“.). Supre ja estas hungara ekzemplo. Same mi observas ke en la forumo hungaroj kaj poloj emas elipsi personajn pronomojn: „Li ne venis ĉar malsaniĝis.“(Notu ke mi skribis „hungaroj kaj poloj“ – do unuopaj - kaj ne „la hungaroj kaj poloj“ – do ĉiuj). Cetere, tio okazas ankaŭ en la hispana.
Plua demando estas „Kiu bezonas precizigojn?“. Lakonaj homoj povas vivi sen adjektivoj. Kiom da vortoj via lingvo havas por onkl(in)o, av(in)o, boparenco? Artikolo estas precizigo kaj la uzanto determinas la bezonon. Sur la pure komunika nivelo la bezono je precizeco estas malgranda. Ĝi kreskas kun spertoj, lertoj kaj kapabloj. Por tiuj, kiuj ne komprenas ke la homo esence estas poliglota (se neniu tion malebligas), tiu potencialo evidente estas ofte timiga.

Patrick75
afiŝita je 2014-05-04 17:35:17

Mia gapatra lingvo estas la itala kaj mi ankaŭ bone regas la francan, do mi scipovas du latinidajn lingvojn. En tiuj du lingvoj ne estas nur unu difina artikolo, sed pluraj. Ekzemple:
ITALA: il, lo, la, i, gli, le, entute 6 + l', tio estas lo/la=l' antaŭ vokaloj
FRANCA: le, la, les, l' entute 4. Kompare kun la itala, la franca havas malpli da difinaj artikoloj
Al tiuj ĉi-supre difinaj artikoloj aldoniĝas en ambaŭ lingvoj ankaŭ la nedifinaj artikoloj kaj la tuta sistemo multobliĝas kaj la aplikoj iĝas ofte malfacilaj (uno/una = un aŭ un’ ekz: un amico (malina vorto), un’amica (ina vorto), do se temas pri ina vorto komenciĝanta per vokalo estas devige ankaŭ aldoni apostrofon en la itala post la nedifina “un”).
ESPERANTO nur havas “la” kaj ne uzas nedifinan artikolon
La apliko de la artikolo en la itala estas tre malfacila ĉefe por tiuj lernantoj, kiuj studas la italan kiel fremdan lingvon. Oni devas ĉiam bone pripensi kaj analizi la vortojn, ĉu ili estas inaj, malinaj, ĉu ili komenciĝas per vokalo aŭ per konsonanto, ĉar la aferoj ŝanĝiĝas. Estas klare, ke por la latinidaj parolantoj la uzo de la difina artikolo en Esperanto estas sufiĉe aŭtomata post la lernado de la bazaj reguloj, kvankam ekzistas diferencoj inter la supremenciitaj lingvoj. Ekzemple en la itala lingvo, oni uzas la artikolon antaŭ la titoloj kiel sinjoro, sinjorino, doktoro, profesoro, male en la franca - samkiel en Esperanto - neniam oni uzas ĝin antaŭ la titoloj, tamen ambaŭ latinidaj lingvoj postulas la aplikon de la definilon antaŭ la landnomoj (malkiel en Esperanto): la France, l’Italia ktp. Certe, iuj lingvaj grupoj uzantaj la sufiksan difinan artikolon ne estas avantaĝaj, sed tiuj malfacilaĵoj ekzistas ankaŭ lernante la anglan, la hispanan aŭ la portugalan ne nur Esperanton. Mi supozas, ke Zamenhof ne povis kontentigi ĉiujn: por la italoj la uzo de la akuzativo estas tiom malfacila, kiom la uzo de la difina artikolo por la slavoj; do, la problemo estas kiom la nova kodo (la nova lingvo) malsimilas al la gepatra lingvo kaj kiom da influo havas tiu ĉi lasta, ĉar ĉiam la gepatra lingvo influas la novan lernatan lingvon. Plie, Esperanto kiel vivanta lingvo riĉiĝis kaj multaj detalaj priskriboj, ekzemple pri la uzo de la difina artikolo, eniris en ĝin. Ĉiuj lingvoj havas bazajn regulojn kaj esceptojn kaj oni ne devas forgesi ke eĉ plej kleraj parolantoj ofte dubas pri iu uzo kaj iu apliko en sia propra lingvo. Esperanto bezonas difinan artikolon, ĉar ĝi estis kreita tiamaniere surbaze de indoeŭropaj lingvoj kaj ĉefe de latinidaj lingvoj; krome neniu lingvo estas perfekta, sed Esperanto estas pli regula kaj iuj malfacilaĵoj montras ĝian riĉecon kaj ĝian vivantecon. Mi opinias, ke ĝi devas konservi tiun uzon laŭ la Fundamento.

tukero
afiŝita je 2014-05-06 21:11:20

Kara Patrick75,
Koran dankon pro tiu nova kontribuo.

En ĉi tiu fadeno ni intertempe kolektis multe da informoj pri la diverslingva uzado de la difina artikolo. Kelkaj el ni klarigis la uzadon de ĝi laŭ siaj propraj esploroj, sed mankas klarigoj kaj komentoj flanke de denaskaj uzantoj de kelkaj el la diskutitaj lingvoj. La asertoj de mi, usonano vivinta dum jardekoj en germanlingva medio, pri la skandinaviaj lingvoj (bone reprezentataj en Esperantujo) ĝis nun estas nek rifutitaj nek konfirmitaj nek entute komentitaj de Esperantistoj el tiu lingva subfamilio. Same pri la slavaj bulgara kaj macedona, la greka, la hebrea kaj la araba. Mankaj komentoj de turkaj Esperantistoj estas eventuale pardoneblaj, ĉar la turka Esperantomovado estas ege malgranda. Aliaj lingvokomunumoj tute ne estas reprezentitaj.

Ni konstatis ke la artikolo estas precizigilo. Preciziĝo estas kunprodukto de lingvo-evoluo, sen kiu lingvo ne estas viva. Mi esperas ke pluaj informoj de la supre menciitaj, ĝis nun silentintaj lingvoreprezentantoj helpos kompletigi la bildon de la (ne)difina artikolo. Verŝajne neniam tiu bildo estos vere kompleta, sed eble sufiĉos por projekti adekvatan normon por la kun- kaj senartikoluloj.

Salutas Tukero

galo50
afiŝita je 2014-12-22 21:46:09

Por mi, la artikolo ne estas problemo, mi uzas ĝin preskaŭ intuicie. Mia denaska lingvo estas la hispana. En la hispana oni havas kvar malsamajn difinitajn artikolojn, ili estas: el, la, los kaj las.
_El: priskribas viran singularon
_La: priskribas inan singularon
_Los: priskribas viran pluralon
_Las: priskribas inan pluralon

Do, la hispana gramatiko estas pli malfacila kompare al la Esperanta gramatiko. Mi pensas ke la difinita artikolo estas grava por pli bone kaj precize sin esprimi, sed ĝi ne estas nepra por bona interkompreniĝo. Mi ne parolas lingvon sen artikoloj kiel la rusan aŭ la polan, do estas malfacile por mi diri, kiel oni pensas kaj komprenas frazojn sen artikoloj.

 Aldoni novan mesaĝon

1 3 4 5 6 7 8 9 10 12

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.