Forumo

TemojMetodikoKiel riĉigi nian vortostokon?

Katalin
afiŝita je 2011-10-18 21:14:39

Membro de nia paĝaro (kun nivelo B2) starigis al mi la demandon kiel li mem povas altigi sian vortprovizon, kiuj estas la bonaj teknikoj por tio.
Antaŭ ol mi mem respondos kaj donos kelkajn ideojn, mi invitas vin dividi kun ni viajn spertojn, rakonti la plej bonajn kaj funkciantajn artifikojn. Antaŭdankon, Katalin

luisladeira
afiŝita je 2011-10-18 21:26:14

Legi, legi, legi.
Aŭskulti, aŭskulti, aŭskulti.
(skribi kaj paroli ankaŭ helpas)
:) Estu feliĉaj!

dragonjoe
afiŝita je 2011-10-18 21:38:24

http://clozeonline.us/cgi-bin/cheesearch10u.cgi?searchwords=
Ĉe la antaŭa retadreso, vi povas vidi kiamaniere mi lernis nian lingvon. Esence, mi tradukis, ĉiutage, unu saĝan mesaĝon.

Katalin
afiŝita je 2011-10-18 22:53:50

Joe, ĉu estas via paĝaro, kien vi mem metis la frazojn kaj la tradukojn?

valer
afiŝita je 2011-10-19 09:51:31

Instrui estas bonega maniero por plibonigi sian vortprovizon :)

Tamen lau mi same gravas esprimkapablo.
Metu vin (sen vortaro) en situacio kie vi devas paroli Esperanton. Mi spertis tion dum mia vojaĝo en Japanujo. Mia esprimkapablo ege kreskis dum tiu vojaĝo. Tamen mi lernis malmulte da novaj radikoj.

FernandoPita
afiŝita je 2011-10-19 10:52:26

Mi konsilas vin:
a)Legi bonajn tekstojn: rakontoj, kronikoj, noveloj, bildstrioj, ktp), kondiĉe ke ili estu mallongaj -por ke ili ne rapide lacigu vin kaj vi povu varii - kaj ne tro oldaj (ne pli ol 40-jaraj).
b) Aŭdu esperantajn interretajn radiojn, ili estas tro variaj kaj oni povas bone praktiki pere de ili.
c) Serĉu amikan rondon kie vi povus bone praktiki la lingvon elparole: ĉu reala ĉu virtuala - ĉikaze ke vi povu uzi skajpon por vere paroli - sed kie ne estu multe da krokodiloj; tiele vi vere estos devigata malfermi la buŝon.
ĉ) skribadon ne multe gravas tiumomente, ĝi kreskos nature, konsekvence de la disvolviĝo de via vortostoko.

laszlo
afiŝita je 2011-10-19 11:30:45

Fakte temas pri pliigi tiun ĝeneralan (bazan) vortostokon, kiun kutime lernolibroj disponigas. Bona metodo estas komenci studadi normalan vortaron (ne PIV-on!), kaj fari liston pri tiuj vortoj, kiuj kaptas intereson, kiuj estas ne tiom oftaj, sed tamen utilaj kaj pli subtilaj.
Poste kompilu simplajn frazojn per tiuj kolektitaj vortoj, kaj provu encerbigi tiujn frazojn.
Cetere vortojn eblas plej efike lerni kadre de frazo (kune kun tuta frazo).
Se tempo ne mankas, kompilu duonpaĝajn tekstojn pri ajnaj aferoj. Kompilante tekstojn, vole-nevole, vi devas ĉiam serĉi inter konvenaj, taǔgaj vortoj. Dume provu analizi detalajn diferencojn inter tiuj vortoj, kiuj ŝajnas esti samsencaj: ekzemple provu trovi diferencon inter aǔdi radioprogramon, kaj aǔskulti radioprogramon.

Katalin
afiŝita je 2011-10-19 11:41:38

laszlo skribis:

Se tempo ne mankas, kompilu duonpaĝajn tekstojn pri ajnaj aferoj. Kompilante tekstojn, vole-nevole, vi devas ĉiam serĉi inter konvenaj, taǔgaj vortoj.
Mi ankoraŭ ne volis interveni, sed tiu konsilo de Laszlo skribigas al mi:

skribu tagĵurnalon (blogon, se vi volas), ĉar tiel vi ĉiutage estas devigata (aŭ almenaŭ motivita) esprimi ĝuste tion, kion vi bezonas, kio okazis al vi, pri kio vi pensas. Kaj se en tiuj partoj vi havas mankon, jes ja necesas preni la vortaron, lerni la vorton.

Do, ni daŭrigu. Dankon al ĉiuj pro la jamaj bonaj ideoj.

dragonjoe
afiŝita je 2011-10-23 05:16:17

Katalin skribis:
Joe, ĉu estas via paĝaro, kien vi mem metis la frazojn kaj la tradukojn?
Jes, ĉiuj estas la miaj. Multaj da ili verŝajne bezonos esti ŝanĝitaj, do, intertempe ili sufiĉas, ĉu ne?

Grazina
afiŝita je 2011-10-24 06:01:56

Mi persone lernis skribante ĉiusemajne 4 paĝan leteron al mia sperta amiko, li faris kopion, korektis per ruĝa inko kaj resendis, ĉar ni ankoraŭ ne havis komputilojn. Li ankaŭ ordonis al mi temojn kion mi priskribu, ekzemple viziton al patrino aŭ festadon de Kristnasko... Nun ekzistas Lernu.net kie korespondante kelkaj miaj lernantinoj mirinde rapide progresis pro kialo kiun Katalin jam indikis: se vi bezonas vi serĉas vorton en la vortaro.:-)

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.