Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojAkcento en Esperanto

Katalin
afiŝita je 2011-11-14 00:22:27

Ni lanĉas apartan fadenon por la AKCENTO kaj mi petas ĉiujn, kiuj ĝis nun alskribis pri tiu temo ĉe la pornoncado, ke ili rekopiu siajn mesaĝojn (ĉiu la propran) ĉi tien por ke ni apartigu la plej gravajn temojn. DANKON. Bonan diskutadon deziras al vi, Katalin

laszlo
afiŝita je 2011-11-14 07:57:37

Laǔ Fundamento (Fundamenta Gramatiko, 10-a alineo) ekzistas nur unu akcento (nek longa, nek mallonga): je antaǔlasta silabo.

laszlo
afiŝita je 2011-11-14 07:58:57

oni escepte transportas la akcenton al ĝi,
- - - - - -

Zamenhof difinis nur unu regulon pri akcento.

”oni faras ion, oni faras alion” - ne estas regulo.

Ankaǔ mi povus diri tion, ke iuj hungaroj (do ”oni”) metas akcenton je unua silabo. :-)

tukero
afiŝita je 2011-11-17 23:14:15

Bonvolu rigardi mian lastan mesaĝon kiel retiritan. Mi respondis al kontribuo ĉi-tiea sed forgesis ke ĝi estu en la nova fadeno "akcento", kien mi ĝin intertempe kopiis. Pardonu, sed dankon pro la kreo de la nova fadeno.

laszlo
afiŝita je 2011-11-18 21:01:25

Alia problemo rilatas al tio, ke en la finna lingvo la frazmelodio estas tre monotona eĉ se temas pri demanda frazo.
- - - - -

En finna lingvo, en demandfrazo *ĉiam* devas enesti demand-vorto. Tial monotoneco estas ekvilibrita per alternativa rimedo.

tukero
afiŝita je 2011-11-18 22:36:51

bojana
afiŝita je 2011-11-10 17:58:11
En diversaj lernolibroj estas skribita ke estad nur unu akcento, je antaŭlasta silabo. Tamen, ie, ĉimomente mi ne rememoras kie, mi legis ke ekzistas du akcentoj en Esperanto: pli longa kaj mallonga. Krome mi prononcas vorton "ONI" kun longa akcento (vere mi ne scias kial, sed tio aspektas al mi logike), kaj mia instruisto admonis min ke mi eraris. Pri kio temas rilate al du akcentoj? Helpu fakuloj, mi petas.

---La longeco de vokalo en Esperanto havas nur alofonan efikon (do estas nuanco de la sama vokalo, kiu estu nek longa, nek mallonga). Alofonoj apenaŭ endanĝerigas la komunikadon.---

tukero
afiŝita je 2011-11-18 22:41:33

tukero
afiŝita je 2011-11-17 23:14:15
Bonvolu rigardi mian lastan mesaĝon kiel retiritan. Mi respondis al kontribuo ĉi-tiea sed forgesis ke ĝi estu en la nova fadeno "akcento", kien mi ĝin intertempe kopiis. Pardonu, sed dankon pro la kreo de la nova fadeno.
LA RETIRO TEMAS PRI TIO, KIO APERIS EN LA MALĜUSTA FADENO, KIE ĜI NUN MALAPERIS, KAJ NE PRI LA SUPRE ENFADENIGITA KOPIO!

tukero
afiŝita je 2011-11-18 22:47:40

Jen ripete la forigita mesaĝo:
muminjo
afiŝita je 2011-11-06 16:05:20
Dua problemo kun la prononcado okazas ĉe la akcento. En la finna lingvo la akcento ĉiam estas en la unua silabo de la vorto. Necesas kutimiĝi, ke en Esperanto la akcento estas ne en la sama silabo kiel en la finna lingvo.
---La plej grava afero estas, ke nur unu silabo estas fiksita kiel portanto de la akcento. En aliaj lingvoj la akcentata silabo estas alie asignata kaj, plej ofte, ne centre, kiel en la finna kaj Esperanto, sed tre diverse, kiel en la angla kaj rusa lingvoj. En iuj lingvoj ne la unuopa vorto, sed la tuta frazo havas nur unu akcenton. Eĉ tio validas nur, se la akcento entute ludas rolon en la lingvo. ---
Alia problemo rilatas al tio, ke en la finna lingvo la frazmelodio estas tre monotona eĉ se temas pri demanda frazo.
---En ĉiuj lingvoj kun centra akcento tia monotoneco minacas, sed ĝi estas eltenebla, se oni vere volas havi internacian lingvon.---
Al finnlingvulo sentiĝas iel nenatura troigo altigi la frazmelodion simile kiel alilingvuloj altigas. Tio okazigas etan problemon en esperantaj demandofrazoj.
---Tia „altigo“ estas ankaŭ tute superflua por finnoj, ĉar ĝi ne estas deviga en Esperanto. Nur la dinama centra akcento estas deviga. La frazmelodio de Esperanto estas neŭtra, kvankam multaj lingvanoj projekcias siajn nacilingvaj kutimojn sur la internacian lingvon. Demandoj estas indikataj per la demandvortoj „ĉu“ kaj la „k-demandvortoj“ de la korelativa tabelo. La intonacio havas tiom da diversaj funkcioj en diversaj lingvoj, ke ĝi ne estas tiel facile unuecigebla, kiel la akcento. ---

tukero
afiŝita je 2011-11-18 23:03:46

laszlo
afiŝita je 2011-11-14 07:57:37
Laǔ Fundamento (Fundamenta Gramatiko, 10-a alineo) ekzistas nur unu akcento (nek longa, nek mallonga): je antaǔlasta silabo.

laszlo
afiŝita je 2011-11-14 07:58:57
”oni escepte transportas la akcenton al ĝi,”
- - - - - -

Zamenhof difinis nur unu regulon pri akcento.

---Pri tio ni samopinias.---

”oni faras ion, oni faras alion” - ne estas regulo.

---Jes, vi pravas. Tio ne estas regulo, sed observo.---

Ankaǔ mi povus diri tion, ke iuj hungaroj (do ”oni”) metas akcenton je unua silabo.
---Absolute!---

---Zamenhof ne provizis regulojn pri f r a z a k c e n t o, sed nur pri v o r t a k c e n t o. Krome, li ne kalkulis pri la fakto ke en lingvoj kun d i n a m a c e n t r a akcento duagradaj akcentoj indikas emfazon. Pri tiu ebleco necesas diskuti ankaŭ kun la ceteraj lingvanoj, sed nenion altrudi.---

laszlo
afiŝita je 2011-11-29 18:08:59

Plimulto de komunikado per Esperanta lingvo okazas skribe, do fraza akcento ne multe gravas. Kiam samlandanoj kunvenas, ili preskau ĉiam krokodilas, do frazakcento nenian rolon ludas.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.