Forumo

TemojPri ĉio ceteraEsperanto en nacilingvaj lernolibroj aŭ ekzamenoj

Katalin
afiŝita je 2011-11-24 00:57:41

Esperantistoj ofte kolere protestas kontraŭ la uzo de la angla lingvo kaj rifuzas ĉion se tie troviĝas angla vorto aŭ - Dio savu nin - eĉ frazo en tiu lingvo.
(Preskaŭ tiom strikte kiel la uj-istoj kontraŭ la landonomoj kun -io aŭ inverse.)
Ni ĵus trovis en ekzamentesto de anglalingva komerca ekzameno je nivelo B2 (de konata hungaria ekzamencentro EUROEXAM) artikolon pri Esperanto, eĉ kun tute esperantilingva titolo: La Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo.
Temas pri resuma historio pri la temo.
Do, en Hungario la populareco de Esperanto montriĝas ne nur en la jare plurmil ekzamenoj pri Esperanto, sed pri NIA mondlingvo senĝene oni aperigas teston dum la ekzameno en la ALIA mondlingvo.
Vidu mem la teston kun la artikolo kaj demandoj ĉi tie:

Ĉu vi legis jam pri Esperanto en nacilingvaj lernolibroj aŭ ekzamenoj? Ni volonte legus pri ili kaj scivolas kion oni skribas pri Esperanto?

 PDF Alkroĉita dosiero: 4_1322096421.pdf

jeannemarie
afiŝita je 2011-11-24 20:57:46

Saluton,
Antaŭ dudeko da jaroj aperis en Francujo lernolibro pri la franca ((hejmlingvo) por lernantoj de teknikaj liceoj, eldonita de NATHAN. En tiu libro troviĝis teksto de lingvisto Louis-Jean Calvet pri esperanto, ne tro favora al la internacia lingvo, por pripensigi la lernantojn; estis diversaj demandoj au ekzercoj ligitaj al la temo. Tiu fakto kondukis al polemiko inter Henri MASSON, franca esp.isto kaj la eldonejo, kiun li akre riproĉis, eĉ minacante pri jura persekuto. La rezulto estas ke neniam plu oni menciis la temon en lernelibroj, laŭ mia scio.
Se vi interesiĝas, mi povus trovi por vi dokumentojn pri tio.

Katalin
afiŝita je 2011-11-24 21:46:13

Tre interese, Jeannemarie, dankon pro la informoj.
Mi vere scivolus pri la teksto kiu kondukis al polemiko. Kiuj estis la punktoj kiuj tiom profunde malveris? Ĉu vi vere pensas ke tiu interveno de H. Masson lasis tiom da negativaj memoraĵoj, ke oni pro tio evitas la temon?
Ĉu - laŭ vi - eblas retrovi la tekston, fotokopii ĝin?

herzbergcentro
afiŝita je 2011-11-25 21:47:22

Responde al via demando: jes, mi jam legis pri Esperanto en lernolibro por lerni la anglan. Temas pri Headways - laŭ mia memoro la 3a volumo -, tre ofte, vaste uzata lernolibro en Hungario kaj certe en multaj aliaj landoj. En ĝi estis tuta paĝo pri Esperanto pozitive prezentita.

Kun multaj salutoj,
Zsófia Kóródy

Masakato
afiŝita je 2011-11-26 15:58:30

Jes, ankaux en la anglalingvaj enirekzamenoj de universitatoj en Japanio foje aperis
priskribo pri Esperanto aux pri Zamenhof. Ne temas pri lingvaproblema demando,
sed kiel ekzemplaj frazoj.
Ankaux en la lernejaj lernolibroj de la japana lingvo (en bazlernejo) kaj la angla lingvo (en mezlernejo) aperis biografio de Zamenhof. Sed lernolibroj ne estas tutlande komunaj.
Lauxregione, lauxjare malsamas. Iuj generacianoj kaj regionanoj ekkonis Zamenhof kun
Esperanto en lernolibroj, sed aliaj tute ne.

amike
Masakato

Henri
afiŝita je 2011-12-01 05:41:47

Responde al la aserto de Jeannemarie, jen kelkaj precizigoj :
Okazis efektive konflikto en kiu mi ne estis sola. Mi estis informita pri la afero fare de Edmond Ludwig. Multaj Esperanto-aktivuloj estis treege malkontentaj. Ankaŭ Claude Piron reagis, kaj multaj aliaj. Cetere Claude Piron aludas pri la sinteno de Calvet en "Le défi des langues" : lasta § de la paĝo 222.
Ni postulis modifon, ĉar estis en tiu longa artikolo misprezentoj kaj de D-ro Zamenhof kaj de Esperanto. Tute ne temas pri artikolo objektiva, kiun oni povus atendi de lingvisto. Cetere, Louis-Jean Calvet ofte misprezentis Esperanton ankaŭ en amasinformiloj. Sufiĉas interreta serĉado per "espéranto Louis-Jean Calvet" por konstati tion.
Mi reagis per unua letero al Nathan la 7an de decembro 1994.
Mi mem verkis broŝureton per kiu mi diskonigis la aferon. Ĝi jene aperis antaŭe sur la katalogo de SAT-Amikaro sed mi ne plu vidas ĝin http://www.esperanto-sat.info/rubrique29.html :
"De l’esprit critique dans l’enseignement à la critique de l’esprit d’un enseignement", Henri Masson........................................ 0,50 €
Nathan ne estas la sola eldonisto de lerneja lernmaterialo en Francio, eĉ se ĝi estas la ĉefa.
Aserti ke pro tio neniam plu aperis io pri Esperanto en Francio ne estas ĝusta. Kiam René Centassi kaj mi klopodis trovi eldoniston por la biografio de Zamenhof ("La homo kiu defiis Babelon";), ni ricevis rifuzon de ĉirkaŭ dek eldonistoj pro tio ke temis pri Esperanto (eĉ se ili ne respondis ke tio estas pro Esperanto). Ni finfine trovis Ramsay en 1995, kaj mi mem poste trovis L'Harmattan en 2001 por la dua eldono kaj por la eldono de la E-traduko. Do, temas pri ĝenerala antaŭjuĝo, kiun ni ne povos kontraŭbatali per silento kaj inerteco, eĉ ne per rezonado kun L-J Calvet kiu, kiam temas pri Esperanto, flankenlasas sian cerbon kaj anstataŭigas ĝin per siaj tripoj. Supozeble treege ĝenas lin ke ne lingvisto, D-ro Zamenhof, sukcesis tie, kie famegaj lingvistoj fiaskis (i.a. Otto Jespersen).

Katalin
afiŝita je 2011-12-01 10:58:13

Dankon, S-ro Masson pro la alskribo.
Serĉante detalojn mi trovis iun vian artikolon en la reto, kiu tuŝas nian temon, eĉ se temis pri alia interveno via.
Ĉiuokaze mi kopias ĉi tien la ligon.
http://www.esperanto-sat.info/article578.html

Mireille
afiŝita je 2014-10-04 07:22:52

En la germanlingva parto de Svislando aperis pasintan jaron lernolibro, kie aperis teksto en la franca kaj la angla. La aŭtoro Peter Klee petis min traduki ĝin al Eo. Tion mi faris. Poste mi devis registri laŭtlegadon de tiu teksto, por ke la uzantoj aŭdu la lingvon. Mi ne memoras pri la ekzakta titolo.

jeannemarie
afiŝita je 2014-10-20 11:52:52

Mi revenas al mia mesaĝo de 2011 (kiam komenciĝis la fadeno). Temas pri lernolibro por la altaj teknikaj klasoj de liceoj (post-abituriento) en Francujo, kie aperis dupaĝa teksto de linguisto Louis-Jean Calvet pri espéranto. La manlibro pri franca lingvo, eldonita de NATHAN en 1994, vekis egan kritikon de kelkaj esperantistoj, kaj ech kaŭzis eldonon de 22-paĝa broŝureto de Henri Masson kontraŭ Nathan! Ĉar Katalin tiam skribis, "Mi vere scivolus pri la teksto kiu kondukis al polemiko. Kiuj estis la punktoj kiuj tiom profunde malveris?", mi povas informi, ke, intertempe retrovinte la broŝureton, mi akiris la koncernan manlibron, tiel ke mi povas sendi la tiom kritikitan tekston (mi skanis ĝin), sed ne la 22-paĝan broŝureton. Tiun mi proponas sendi perpoŝte al Katalin, se ŝi sciigos la adreson.
Jeanne-Marie

 PDF Alkroĉita dosiero: 9503_1413805972.pdf

jeannemarie
afiŝita je 2014-10-20 11:55:22

Jen la sekvo de la teksto, kiu estas en du pdf-dokumentoj.

Jeanne-marie

 PDF Alkroĉita dosiero: 9503_1413806122.pdf

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.