Forumo

TemojMetodika seminario en HajnanoSaluto al la kursanoj

mifonto
afiŝita je 2012-01-19 16:09:57

Bonan nokton, Katalyn, bonvole sendu al mi vian kurson pri la diversaj instrumetodoj...
michel.fontaine13@orange.fr

Luigia
afiŝita je 2012-01-21 16:26:49

Saluton al chiuj geamikoj en Hajnano!
Char mi scias, ke vi libertempas pro la china Novjarfesto, mi bondeziras al vi agrablajn horojn kun suno kaj varma vetero. Chi tie, kontraue, ni estas en plena vintro kun nebulo kaj frosto dum la tuta tago.
Elkore
Luisa kaj Vittorio Madella, Parma, Italujo

Katalin
afiŝita je 2012-01-21 17:33:39

Ni finis la duan semajnon kaj meze de la kursano venos nun 3 tagoj da ripozo kaj kolektado de kuraĝo kaj forto por la dua duono de la kursaro.
Hodiaŭ du BEK-kursanoj diris al mi, ke ili festas ne nur la novan jaron, sed la hodiaŭajn momentojn kiam ili sentis ke ili kapablas paroli en Esperanto kaj decidinte tion ili ekparolis libere.
Por la sekvaj tagoj ni antaŭvidas pliajn ekflugojn ankaŭ inter la veraj komencantoj.
Dankon al ĉiuj kiuj helpis, helpas kaj helpos al Dennis religi al projekton.

Mi deziras al ĉiuj aziaj kursanoj feliĉan novan jaron kaj agrablan ekskursotagon.
Kelkajn fotojn mi jam alŝuti al Ipernity.

Jen ĉe edukado.net: http://www.ipernity.com/home/edukado.net.
Jen ĉe mia privata paĝo: http://www.ipernity.com/home/katalin.kovats
Amike, Katalin

Sube elŝuteblas unu el la grupfotoj

 JPG Alkroĉita dosiero: 4_1327167219.jpg

Mireille
afiŝita je 2012-01-29 19:52:16

Mirejo salutas vin ĉiujn el Poznan Pollando, kie ni (19 personoj el Eùropo, Usono kaj Brazilo) studas kaj ekzameniĝas pri interlingvisitiko.
Mirejo deziras al vi kuraĝon, paciencon, perzistemon, kaj vi havos ĝojon, plezuron, sukceson kaj amikojn en la tuta mondo!!!
Studu bone! Estu diligentaj! Premu viajn instruistojn, por ke ili donu al vi la tuton de sia suko, scio!
Venu al Hanojo por praktiki la lingvon kaj konatiĝi kun multaj homoj, kaj kun Mirejo!

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.