Forumo

TemojMovadoDenaskaj parolantoj de Esperanto

pauxleto
afiŝita je 2012-01-22 15:32:08

Mi unue renkontis Leo Sakaguchi dum la 2008 Universala Kongreso enRoterdamo. Fascinis min, ke Leo estas denaskulo. Ni intervjuis lin prilia fono kaj spertoj kaj tiam ankaŭ filmis lin kiel DĴ-n ĉe dancfesto poste. Leo aperas en La Universala Lingvo ludante la kanton Nova Kantode Tone. Li estas tiom mojosa!

Legu pli ĉi tie kaj spekti aparta filmeto, kiun Sam Green faris pri Leo kaj ankaŭ gastenskribo de li. Ĝuu!

Sam Green kaj la teamo de "La Universala Lingvo"

tukero
afiŝita je 2012-02-23 23:37:44

Ĉu vi ankaŭ konas Betti Maul, filinon de Stefan Maul (iama ĉefredaktoro de Monato), denaskan Esperantlingvaninon, kies tri filinoj ankaŭ estas denaskaj Esperanto-parolantinoj? Ankaŭ ilia patro scipovas la lingvon.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.