Forumo

TemojEsperanto-centrojInterlingvistikaj studoj en Poznan, UAM, Pollando

Mireille
afiŝita je 2012-01-29 20:03:53

En la jaro 2011 komenciĝis la interlingvistikaj studoj en Poznan, Pollando. Tiuj studoj daŭras tri jarojn. Temas pri la kvina grupo. Tiuj studoj komenciĝis en la jaro 1998. La kvina grupo konsistas el 19 personoj el diversaj landoj de Eŭropo, el Usono kaj el Brazilo. Tiuj studoj postulas viziton al la Universitato Adam Mickiewicz en Poznan dufoje jare dum plena semajno. Do unue ni venis al Poznan en septembro 2011, tiam ni havis nian unuan studsesion. La 28an de januaro 2012 estis la komenco de la dua studsesio surloka kaj la unua ekzamensesio okazadas nun. La studtemoj por la ekzamenoj estas fonetiko, literaturo kaj kulturo.
Kiam ni atingas la stacidomon de Poznan, ni povas tute facile atingi la studhejmon Jowita, kie ni loĝas, kaj la universitaton, kie ni studas, piede en deko da minutoj.
Kvin personoj venis el Brazilo. Ili jam preparas la konsiston de la sesa grupo, kies studoj komenciĝos en la jaro 2014. Ili kolektas monon por finance subteni la gestudentojn nunajn kaj estontajn, ili informas kaj varbadas. Faru same en via lando!!!

Retejo de la studprogramo en UAM

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.