Forumo

TemojSumoo-grupo de edukado.netKiuj aliĝas al la lego-kampanjo?

Katalin
afiŝita je 2012-02-22 11:29:57

Mi jam aliĝis, kaj vi?
Mi legos ĉiun tagon 10 paĝojn el al libro Hieraŭnokte mi revis pri paco, verkita de Dang Thuy Tram. Ĝi estas taglibro de la aŭtorino, kaj mi esperas ekscii pli pri Vjetnamio.

Sylvain
afiŝita je 2012-02-22 11:48:07

Ankaŭ mi ĵus aliĝis kaj decidis finfine legi la romanon de Anna Löwenstein: 'La ŝtona urbo'. Min tre interesas la temo kaj multaj laŭdas la stilon. Ĉiutage mi atente legos minimume kvin paĝojn. Ek al la luktado!

geveke
afiŝita je 2012-02-22 21:40:58

Jes, mi jam aliĝis kaj eĉ estas ripetadistino. Ek de somero 2010 mi partoprenas kaj tiamaniere havis la plezuran devon legi tre diversajn verkojn. Ĉiam estas interese, ĉu oni atingas sian propran "finan venkon" aŭ ne.

Burdo
afiŝita je 2012-02-22 21:54:24

Mi jam trifoje partoprenis la sumoo-n kaj mi tre ŝatas tion. Mi instigas aliajn - aliĝu!!!

tatjana
afiŝita je 2012-02-23 15:13:30

Mi decidis partopreni en Esperanto-Sumoo kaj legi "Skandalon en Bohemio" de Arthur Conan Doyle. Tre bona ideo! Mi legis pri tio unuafoje.

tukero
afiŝita je 2012-02-23 23:25:26

Ankaŭ ekster la Interreto okazas literaturaj legadoj. En la Zamenhofa Festo de Bavara Esperanto-Ligo en Nurembergo ĉi-jare okazis honore je la Tago de la Libro legado de esperantlingvaj verkoj, parte originaloj, parte tradukitaj el etnolingvoj, parte eĉ tradukoj el Esperanto en etnolingvon (ĉi-kaze la germanan). Bona ideo kaj grava por la socia etoso de la adeptoj de la internacia lingvo. Mia propra kontribuo estis laŭtlego de mallonga poemo de hispana edzino de hungaro, kune kun mia traduko en la germanan.

nicola86
afiŝita je 2012-02-24 00:44:15

Mi decidis finfine legi la romanon de Trevor Steel "Kvazaŭ ĉio dependus de mi"!

autuno
afiŝita je 2012-02-27 09:01:21

Responde al la alvoko de Katalin kaj Hori Yasuo, kiuj ambaŭ estas miaj amikoj, mi legos po 10 paĝoj ĉiutage la tutan 150-paĝan libron verkitan de Katalin titolitan "Stelsemantoj en la ora nordo".

Mahmud
afiŝita je 2012-03-10 16:17:44

Ankaŭ mi aliĝas al la kampanjo kaj promesas legi 10 paĝojn en ĉiu tago la libron "La libro de la mirindaĵoj" Far Marko Polo, tradukita per Daniel Moirand.

Katalin
afiŝita je 2012-03-10 16:28:33

Kaj restis nur kelkaj horoj ĝis la komenco de la tutmonda legado.
Kuraĝon kaj multe da ĝuo por ni ĉiuj.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.