Forumo

TemojSumoo-grupo de edukado.netKiuj aliĝas al la lego-kampanjo?

imremihaly
afiŝita je 2012-03-13 09:24:29

Anakŭ mi aliĝis al la legokampanjo (Sumoo-grupo) de edukado net. Mi legos unu ĉapitron ĉiutage el Biblio.

Katalin
afiŝita je 2012-03-16 09:56:43

Kiel statas via legado?
Mi mem tute ne havis tempon legi en la unua tago, kaj tion mi tre bedaŭras. Je la dua horo nokte mi legis eĉ duoblan kvanton, sed Hori, juste laŭ la reguloj, tion jam ne akceptis.
Mi tamen legas plu kaj konkuras, malgraŭ tio ke mi jam scias ke ne povos havis la rangon JOKOZUNA. :-(
Vidu sube kiun tabulon, kompreneble ĉiam modifinte, mi sendadas al HORI.
Bonan luktadon. Katalin
http://www.edukado.net/novajhoj?id=217

 PNG Alkroĉita dosiero: 4_1331891803.png

Grazina
afiŝita je 2012-03-21 08:42:08

Mi legas "Retoriko" de I.Lapenna kaj ĝi vere bone endormiigas min :-)Mi tute ne pensas, ke mi nepre devus gajni en tiu luktado, mi ĝojas, ke finfine pro sumoo mi eklegis la libron kiu dum jardekoj kuŝis en la breto inter la "legindaj" :-)

Burdo
afiŝita je 2012-08-30 13:47:49

La 1-an de septembro komencas la nova Esperanta-Sumoo. Ĉu neniu aliĝas al ĝi? Mi jam anoncis mian partoprenon kun la libro "La Princo ce la hunoj" - tre dika (600-paĝa)libro, sed ŝajnas esti tre interesa. Tutcerte mi ne tralegos ĝin dum naŭ tagoj (tiom longe daŭras la septembra sumoo), sed poste legos ĝis la fino.

RubyNunes
afiŝita je 2012-08-30 15:19:27

Mi amus aliĝi al tiu ĉi kampanjo! :)
Kiel mi povas fari tion? Ĉu iu havas pli da informoj? Estus la unua fojo, kiel partoprenantino.
Kompreneble, estus granda plezuro helpi al la disvastigado de la lingvo per la ĉiutaga lego de iu verko.

Kisetojn!

Katalin
afiŝita je 2012-08-30 20:53:50

Jen la aliĝloko kaj ĉiuj informoj pri la SUMOO
http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/

RubyNunes
afiŝita je 2012-08-31 19:11:27

Mi ankoraŭ ne komprenas kiel mi partoprenos!
Ĉu mi rikordos sonon de la legado kaj sendos ĝin ie reten?
Mi bezonas urĝe klarigojn.
Dankon,
Luna.

Katalin
afiŝita je 2012-08-31 19:26:51

Bonvolu aliĝi kaj oni kalrigos al vi la regulojn.
Sed la bazo estas la fido: vi mem legas, por via plezuro kaj anoncos ĉu vi sukcesis plenumi la promesitan kvanton de paĝoj aŭ ne. Neniu kontorlos vin, vi mem estos kiu legos, raportos kaj feliĉos.
Vi raportos ankaŭ pri tagoj, kiam vi ne suckesis legi. Unu tagon ne legi kaj sekvatage legi duoble ne kalkuliĝas kiel laŭregula sumoumado. Ĉiutage vi faru kion vi planis fari. La ludo aŭ lukto estos kontraŭ vi mem.
Pri la cetero vi havos klarigojn de la organizanto. Sukceson.

RubyNunes
afiŝita je 2012-08-31 19:55:01

Dankegon, Katalin! :)
Mi jam estas tre nervoziĝita! Mia Dio!

autuno
afiŝita je 2012-08-31 22:47:50

Mi jam aliĝis al la konkurso. Ekde hodiaŭ mi legos la tutan 48 paĝan libron "La sekreto de la arbaro de Lascaux" po 4 paĝoj ĉiutage: 4 x 9 tagoj = 45 + 3 paĝoj de teksto kaj bildo. La celo estas ne nur pro informo kaj plezuro (mi delonge scias pri tiu mondfama groto malkovrita de francaj knaboj en 1940), sed ankaŭ por konsideri eventualan tradukon de la esperanta versio al la vjetnama, laŭ propono de samideanino el Périgord (apud Bordeaux, Francujo).

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.