Forumo

TemojPanteonoMi proponas Monika Molnar por la panteono

Mireille
afiŝita je 2012-02-28 09:52:14

Monika Molnar estas elstara pedagogo. Ŝi estas tiom modesta, ke oni ne aŭdas ŝin Tamen ŝi estas tre efika, uzas diversajn metodojn, subtenas Katalin efike kaj same min, ĉar ŝi estas vicprezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono. Ŝi havas jam grandajn meritojn, jam ĉar ŝi estas tute juna, eble ŝi estos la plej juna de la panteono.

autuno
afiŝita je 2012-11-05 10:27:44

Mi tute konsentas kun Mireille Grosjean pri tiu propono. La aktivecoj de Monika Molnar al Esperanto-instruado estas konataj kaj alte taksataj. Ŝi alportis gravan kontribuon al la polurado de la interkultura kurso "Kultura Voĵaĝo al Vjetnamio" de edukado.net. Ŝi tute indas esti en la vicoj de junaj kaj vivantaj panteoanoj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.