Forumo

TemojMetodikoKonsiloj traduki tekston al fremda lingvo

laszlo
afiŝita je 2012-03-08 08:29:51

Traduki tekston el iu etnolingvo al alia estas multe pli malfacila tasko, ol tio ŝajnas je unua rigardo.
Komunikante per etnolingvoj, oni plej ofte eĉ ne rimarkas tion, kiom ofte uzas idiomaĵojn/idiotismojn kaj improvize kreitajn esprimojn, kiujn ankaǔ sam-patrinlingvanoj apenaǔ povas unusence kompreni. Krom tio, ĉefe pro pigreco, iuj lingvouzantoj ne investas energion por ordigi siajn frazajn vortojn por sinesprimi kompreneble, klare.
Jui aliaj personoj volas aspekti 'gravuloj', 'elituloj', kaj intence uzas terure komplikan lingvaĵon, grave malfaciligante ĝustan tradukadon. Ankaǔ plumpa maniero respekti ortografion kreas foje gravajn problemojn pri kompreno. Tial, por tradukanto unua problemo estas kompreni korekte farzomesaĝojn.
El tiuj supre menciitaj kialoj rezultas, ke pro malsukceso bonkvalite traduki tekstojn, kulpas plej ofte lingve nedisciplinemaj aǔtoroj.

Lingva nedisciplinemo foje povas atingi tian gradon, ke ankaǔ por sam-patrinlingvanoj estas foje neeble unusence traduki tiajn tekstojn. Ĉi-loke mi denove atentigas vin pri garantita malsukceso perkomputile traduki tian tekston, kiu ne estas kompilita speciale por perkomputila tradukado.
Por moderigi tiujn problemojn pri tradukado, mi konsilas vin apliki certajn agadmetodojn:

Unue: serĉu kaj identigu patrinlingvajn idiomaĵojn/idiotismojn, kaj anstataǔigu ilin per raciaj vortoj, ĉar ne ĉiuj fremdaj lingvoj uzas samajn idiomaĵojn. Tiel vi povas eviti salamandradon (laǔvortan uzadon de patrinlingvaj idiomaĵoj):
Ekzemplo pri iu hungara idiomaĵo: anstataǔ ”Maria survenis al ĝusta solvo.” diru: ”Maria trovis ĝustan solvon.”

Due: provu dismeti tro longajn frazojn al malpli longaj, ĉar saman frazomesaĝon eblas esprimi ankaǔ per pluraj malpli longaj frazoj. Eblas pli facile traduki malpli longajn frazojn:
Ni legu ĉi tiun 'frazeton' kun 'nur' 78 vortoj, de Donald J. Harlow:

”El la registraĵoj de la Kolonia Instanco kaj de la taglibro de la mortinto, ni informiĝas, ke iu juna angla nobelo - ni nomu lin Johano Clayton, Lordo Greystoke - ricevis komision fari aparte delikatan enketon pri la situacio en iu brita Okcidentafrika kolonio, el kies naivaj indiĝenoj alia eŭropa potenco laŭscie varbis soldatojn por sia indiĝena armeo, kiun ĝi utiligis sole por trudi la rikoltadon de kaŭĉuko kaj eburo de la sovaĝaj triboj apud la riveroj Kongo kaj Aruvimi.”

Jen tiu 'frazeto' dispecigite:
//El la registraĵoj de la Kolonia Instanco kaj de la taglibro de la mortinto, ni informiĝas, ke iu juna angla nobelo - ni nomu lin Johano Clayton, Lordo Greystoke - ricevis komision fari aparte delikatan enketon. Tiu enketo temis pri la situacio en iu brita Okcidentafrika kolonio. En tiu kolonio, alia eŭropa potenco laŭscie varbis soldatojn el naivaj indiĝenoj por sia indiĝena armeo. Tiun indiĝenan armeon ĝi utiligis sole por trudi la rikoltadon de kaŭĉuko kaj eburo de la sovaĝaj triboj apud la riveroj Kongo kaj Aruvimi.//
Tiel, tiujn ne tro longajn frazojn jam estas pli facile traduki.

Trie: antaǔ komenci traduki frazon, laǔeble provu ordigi vortojn laǔ sinsekvo: subjekto, verbo, objekto. Tio helpos vin dum tradukado.

Kvare: atentu pri certaj patrinlingvaj vortoj, kuj havas striktajn vortordojn, ĉar en fremda lingvo, por korespondaj vortoj, vortordo ne ĉiam estas sama:
Ekz. frazo: 'Maria ankaǔ dormis' havas du diversajn komprenojn por hungaro kaj rumano:
En hungara lingvo frazomesaĝo diras, ke dormis ne nur aliulo(j), sed eĉ Maria: 'Mária is aludt'.
En hungara lingvo: 'is' = 'ankaǔ'.

Sed en rumana lingvo, per tiu sama vortordo, frazomesaĝo diras, ke Maria ne nur alion faris, sed ŝi eĉ dormis: 'Maria a si dormit'.
En rumana lingvo: 'si' = 'ankaǔ'.
Simile, estas evidente, ke frazo 'Petro ne laboris' ne povas havi saman mesaĝon, kiel frazo 'Ne Petro laboris'.
Atentu do pri vortordo!

Post kiam oni konsideris tiujn supranj konsilojn, indas komenci tradukadon. Garva konsidero en tradukado esats tio, ke oni devas traduki frazomesaĝon, sed ne vortojn. Vi foje renkontos en patrinlingva teksto vortojn, kiujn vi tute ne devas traduki, ĉar en fremdlingva teksto tiuj tradukitaj vortoj tute ne havas rolon:
Ekzemplo pri hungara lingvo:
'Péter nem fordította le a szöveget.' - laǔvorte: 'Petro ne tradukis malsupren la tekston.'
-korekte:
'Petro ne tradukis la tekston.'
Alifoje povas okazi, ke eĉ se vi trovis iun korespondan fremdan vorton por iu tradukenda patrinlingva vorto, tamen vi devas uzi iun alian fremdlingvan vorton, kiu por vi tute ne ŝajnas esti racie konvena. T.e. ĉar laǔ uzkutimoj en tiu fremda lingvo, oni uzas iun alian, malpli 'racian' vorton.

Ĝuste kompreni frazomesaĝon estas do decidiga afero. Vi devas atenti ankaǔ pri nuancoj, stiloj de mesaĝoj, por transigi ankaǔ ilin al tradukotaĵo.
Se vi konas iun korespondan fremdlingvan idiomaĵon por tiu patrinlingva, ja uzu ĝin.
Neniel klopodu respekti patrinlingvan frazan vortordon, ĉar tio ne nepre aplikeblas en respektiva fremda lingvo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.