Forumo

TemojPri edukado.netStrategia plano de UEA

Katalin
afiŝita je 2012-05-18 13:44:20

UEA starigis komisionon pri strategiaj demandoj, kiu nun konkludis siajn laborojn, kaj prezentis raporton. Kvankam la raporto estas longeta, valoras tralegi ĝin kaj diri vian opinion.

Jen la komenca frazo de la dokumento:
"Tiu ĉi dokumento do celas prezenti ĝeneralan kadron por la strategio de UEA, kun la celo stimuli tian kundiskutadon. Por resti konciza kaj facile trarigardebla, ĝi ne multe traktas la praktikajn detalojn, kvankam la Komisiono klare konscias pri la bezono okupiĝi pri ili. Al tio ni planas dediĉi nin en la venontaj monatoj. Intertempe, ni esperas ke niaj proponoj naskos diskutojn kiuj pliriĉigos nian komprenon de la defioj kaj potencialoj kiujn alfrontas UEA."

Ĉar nia retejo kaj agado estas plurfoje menciita en la plano kaj ŝajne UEA kalkulas je aktiva kunagado, mi petas la membrojn ne nur legi, sed ankaŭ priopinii la planon en la spaciala spaco de nia FORUMO.

Mi, Katalin Kovats, aldonas, ke mi ne estis envolvita en la planadon, kaj pri neniu punkto de la plano povas kaj volas doni al vi klarigojn, tamen ni ĉiuj povas pensi kune, starigi demandojn kaj atendi respondojn.

La planon vi vpoas elŝuti ĉi-sube

 PDF Alkroĉita dosiero: 4_1337348660.pdf

Myntsy
afiŝita je 2012-05-19 09:57:29

Kun intereso kaj granda atendado mi legis la longe laboritan Strategian vizion por UEA. Ĝi estas raporto. kiu konstatas kiu jam estas, sed ne proponas iun novan nek montras ekonomian rimedojn por realigi la strategion. Feliĉe en Esperanto-Movado troviĝas idealistoj, kiuj laboregas por disvastigi la uzon de la internacia lingvo kaj por plialtigi la lingvonivelon de esperantoparolantoj. Lernu.net kaj Esperantlingva Vikipedio disvastigas la scion pri la ekzisto de la lingvo. Edukado.net jam ĝis nun kapablis fari dum dek jaroj miraklon. La naŭan de junio okazos europa lingvo ekzameno KER-ekzameno ankaŭ en ekstereuropaj landoj! Ĝi montras la grandan animan subtenon de ekstereuropa Esperanto-komunumo al la Tutmonda Esperanto-Movado montrante seriozan klopodon al harmonia tutmonda kunlaboro. UEA kaj fortaj landaj kaj fakaj esperanto-organizoj devus nun konstati, ke ni havas pretan sistemon por instrui instruistojn, per helpo de la sama kanalo ni havas eblecon plialtigi la lingvonivelon de esperantistoj. Ni bezonas kaj ekonomiajn kaj homajn rimedojn por meti kromajn kursojn,videofilmojn ktp al edukado.net. Ankaŭ ni devas instigi homojn utiligi jam ekzistantan materialon. Same Vikipedio bezonas daŭre rimedojn por altkvalita laboro en esperanto, tiel, ke ĉie en la mondo, esperantisoj povas fidi je scio, kio ekzistas en Vikipedio.
Ni bezonas ankaŭ librojn, sed nuntempe ne tiel multe kiel antaŭ la intereta periodo. La enhava kvalito de liborj devus ésti pli alta ol ĝi nun estas.
Dum ĉiuj estperantorenkontiĝoj devus okazi esperantokursoj kaj por komencantoj kaj por paroligi homojn. Min ŝokis la scio, ke ILEI kaj UEA dum sia kunsido post La Malferma Tago planis ne okazigi kursojn dum venontaj kongresoj!Des pli post la legado de la nova strategia vizio por UEA. Synnöve Mynttinen, Finnlando

Katalin
afiŝita je 2012-05-19 10:10:37

Kara Synnove, koran dankon pro viaj alskribo kaj opinio.
Mi reagas nur unusola frazo via kaj anoncas, ke jes ja la paroligaj kursoj de edukado.net okazos ankaŭ dum la sekva UK en Hanojo. La tuta dumkongresa agado de edukado.net (metiejo por instruantoj, 16 lecionoj da paroligaj kursoj je du niveloj, KER-ekzamenoj, klerigaj prelegoj) estos ĉi-jare finance subtenata de ESF (vojaĝkostoj, materialoj) kaj de UEA (senpaga kongresaliĝo, senpagaj ejoj, eble iom da kontribuo al loĝkostoj) kaj de ni mem (Sylvain Lelarge kaj Katalin), kiuj persone kovras la aliajn elspezojn kaj kompreneble senpage laboros dum tiu semajno por realigi la programerojn.

Mi esperas, ke multe da azianoj partoprenos la programojn: la paroligajn kursojn, la metodikajn seminariojn kaj ankaŭ la KER-ekzamenojn.

Myntsy
afiŝita je 2012-05-20 11:41:44

Dankon Katalin pro la informo,
Mi ja estis leginta la resumon de la prezidanto de ILEI pri la kunsido post la Malferma Tago, tuj mi skribis al li kaj la la Direktoro de UEA, rete al ambaŭ, ĝis nun ili ne ragis, sed nun mi scias, ke ĉio en ordo. Dankon al via familio kaj al ESF.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-03-28 17:06:48

Strategia plano 2013-2017.

 PDF Alkroĉita dosiero: 9024_1396026473.pdf

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-03-28 17:08:40

Konciza versio de la strategia plano 2013-2017.

 PDF Alkroĉita dosiero: 9024_1396026520.pdf

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-03-28 17:28:57

Katalin skribis:
Ĉar nia retejo kaj agado estas plurfoje menciita en la plano [2012] kaj ŝajne UEA kalkulas je aktiva kunagado, mi petas la membrojn ne nur legi, sed ankaŭ priopinii la planon en la spaciala spaco de nia FORUMO.
Ankaŭ en tiu ĉi strategia plano (2013-2017) edukado.net estas menciita :)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.