Forumo

TemojEkzamenojTutmondaj ekzamenoj en 2013?

kristof
afiŝita je 2012-08-04 06:51:14

Saluton al ĉiuj,

post la granda sukceso de la unua tutmonda ekzameno, venas la demando (direktita unue al Katalin sed ankaŭ al ĉiuj): ĉu vi pretas okazigi novan sesion en junio 2013?

Mi respondas senhezite JES!

Monika
afiŝita je 2012-08-12 12:28:01

Ankaŭ mi. Kun amikaj salutoj, Monika el Svislando

verdulino
afiŝita je 2012-08-12 19:24:50

Kial ne okazigi parolan parton de la KER Ekzame
No pere de Skjpo?

miropiro
afiŝita je 2012-08-16 21:51:11

verdulino skribis:
Kial ne okazigi parolan parton de la KER Ekzame
No pere de Skjpo?
Kvankam mi ne faris mem la KER-ekzamenon, mi diros mian opinion. Kompreneble, ne ĉiam estas la loko de la ekzameno tre proksima kaj povas do manki mono por vojaĝi al la "ekzamenejo". Tamen, laŭ mi Skajpo ne indas, ĉar oni ne povus kontroli, se la partoprenanto ne uzas iun formon de la helpo en la komputilo. Kompreneble, estus tio poste pli pri la respekto kaj ŝajne ne multe da homoj misuzus tiun ĉi eblecon, tamen mi pensas, ke Skajpo pro tio ne indas.

Katalin
afiŝita je 2012-08-16 22:10:06

Mi tamen devas diri, ke ni jes ja planas enkonduki skajpan ekzamenadon, sed sub strikta kontrolo. Ne imagu tiel, ke el via hejmo vi povos simple skajpe ekzameniĝi. Ne, estos komisino de lokaj personoj, aŭtoritatuloj, kiuj kontrolos la purecon de la ekzameno. La skajpa kontakto necesos simple por kunigi akreditigitajn komisionanojn kaj la kandidatojn. Sed ĉio estos sub kontrolo. La unuajn tiajn provojn ni antaŭvidas por la fino de la jaro aŭ komenco de 2013. Ĉiuokaze ni serĉas rete, do teknike bone epikitajn lokojn, kie estas mnimume 5 kandidatoj por tiutipa ekzameno. Mi aldonu, ke la laboratoria tekstokomprena parto tamen okazos en salono por la tuta grupo samtempe kaj la sonmatrialo iros ne per skajpo.

pjer
afiŝita je 2012-09-01 22:19:35

Ĉu sufiĉus unu konekto per skype por ekzameni kvin kandidatojn? (unu post la alia?)
Certe mi trovos pli ol 5 kandidatojn el niaj 15 sukcesintoj de Limoĝo por trapasi la parolan parton, tia ebleco interesos nin.
Amike, Pjer.

Mireille
afiŝita je 2012-11-04 11:22:05

Mi subtenas la ideon de ekzamenoj per skajpo. Kiel prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) mi jam faris tion kun Meksiko. Mi skajpumis dum du horoj kun tri kantidatoj. Tio signifas, ke mi povis aŭskulti ilin multe pli longe ol la kutimajn dudek minutojn. Mirinda momento! Neniu risko pri ia trompo. Mi povis vidi la kandidatojn, aŭskulti ilin, vidi sur ilia vizaĝo la efikon de miaj foje surprizaj foje tiklaj demandoj. Kompreneble devas esti kaj sono kaj bildo.
Pro la fakto, ke multaj homoj ne povas vojaĝi al ekzamena loko pro financaj aŭ vizaj problemoj, ni devas atingi tian ekzamenmenieron. Post tiu provo kun Meksiko IEK verkis kaj aprobis regularon pri "Malĉeestaj Sesioj". Alia eblo, kaj tio koncernas min nun en Kotonuo, Benino, la ekzamenantoj iru al la foraj lokoj, kie estas kandidatoj. En Loka Ekzamena Komisiono (por la Movadaj Ekzamenoj de ILEI) devas esti tri personoj. Sabate la 10an de novembro 2012 ĉeestos en Kotonuo por tri sesioj paralelaj Privas TCHIKPE el Benino, ADJE Adjévi el Lomé, Togolando, kaj mi mem el Svislando. Ĉiuj estas membroj de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE).

leandro_abrahao
afiŝita je 2013-06-01 00:52:15

Koran saluton, estimata Katalin!
En mia regiono estas sufiche da interesitoj pri la KER-ekzamenoj. El chi tie, tio estas, el la internlando, ne chiam estas facile eliri al grandaj urboj, kie ordinare okazas ekzamensesioj, kaj des malpli al la kongresoj. La kostoj estas vere altaj. Mi pro tio demandas, kion mi bezonus por chi tie en mia urbo ekrajti okazigi ekzamensesion, kiun ankau mi partoprenus. Koran dankon.

Frate kaj amike,
Leandro =)

Katalin
afiŝita je 2013-06-01 01:01:43

Leandro,
Vi tre-tre malfruas kun via mesaĝo. La aliĝperiodo jam delonge finiĝis.
La ekzamenoj komenciĝos en la sekvaj tagoj.
Eble provu sekvontjare, se entute tiam estos tutmonda ekzameno.
Cetere, vi ne mencias, en kiu lando vi loĝas, en kiu regiono.
Eĉ se mi mem scias, ke en Brazilo, tion estas bone komuniki por la aliaj. Amike, Katalin

leandro_abrahao
afiŝita je 2013-06-02 15:41:53

Dankon pro la respondo!
Pardonu, ke mi ne detale skribis. Mi loghas en sudoriento de Brazilo, en la urbo Uberlândia.
Mi ankau pardonpetas, ke mi ne bone klarigis mian intencon. Mi scias, ke la chijara ekzamensesio tre baldau okazos. Mi intencas kandidati por la sekvonta sesio, iam ajn, kiam ghi okazos.
Koran dankon, kaj korajn salutojn.
Leandro = )

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.