Forumo

TemojKorespondadoLerneja korespondado

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-06-26 00:33:08

Koran saluton! Jen la rezulto de nia komuna, plezura klopodado (bv. rigardi la almetitan foton)! Ĝi jam forflugis al Senegalo kune kun skatoleto enhavanta ludilojn :)

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1403742788.jpg

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-07-15 15:59:04

Por ornami la kovertojn, kiujn ni uzas por nia lerneja korespondado ni presigis belajn Esperantajn glumarketojn. Ili estas cirklaj kun verda stelo en la centro. Ĉirkaŭe legeblas "Internacia Lingvo Esperanto". Se iu dezirus ricevi kelkajn, ni volonte sendus al li :)

Katalin
afiŝita je 2014-07-15 22:39:04

Bona ideo. Eble vi povas alsuti foton pri ili, ĉu?

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-07-16 00:03:26

Katalin skribis:
Bona ideo. Eble vi povas alŝuti foton pri ili, ĉu?
Jen ili! Ĉu belaj? :}

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1405469005.jpg

Katalin
afiŝita je 2014-07-16 00:08:09

Jes, jes. Bv. kunporti al mi al UK kelkajn. Dankon.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-07-16 00:46:29

Katalin skribis:
Jes, jes. Bv. kunporti al mi al UK kelkajn. Dankon.
Bone, mi kunportos! :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-07-16 16:50:00

En nia lernejo ni jam entreprenis du specojn de korespondado, pri kiuj mi jam skribis. Nun ni ŝatus komenci alian, nome inter la gelernantoj mem. Tamen ĝis nun ni ekhavis nur malnetajn ideojn, kiel interkorespondigi ilin. Ni pensis ekzemple pri ia korespondaĵo, kiu enhavus ian enignon, kiun necesus solvadi iom post iom, tiel ke nur post longa aŭ mallonga interŝanĝado de leteroj la gelernantoj fine eltrovus la solvon, respondon al la proponita demando, problemo, enigmo. Tiu interŝanĝado povus esti perpoŝta aŭ ne. Estus interese, se ekestus ambaŭ. Ordinare poŝtaĵoj daŭras unu-du-tri tagojn por esti liveritaj. La venkinto(j), eltrovinto(j) ricevus ian donacon. Eble la demando interesos vin, membrojn de edukado.net. Eble iu povus helpi per ideoj, proponoj. Koran antaŭdankon ;)

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-08-28 00:09:58

Nia amiko el Senegalo, al kiu ni sendis korespondaĵon (leteregon kaj skatolon da ludiloj - pri tio bv. legi ĉi tie) ĵus sciigis nin, ke nia sendaĵo tute bone atingis lin. Ni estas tre tre ĝojaj! Ni petis de li fotojn. En la okazo, se li sendos ilin, ni aperigos kelkajn ĉi tie = )

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-10-08 19:50:21

Jen leterego por Monika kaj ŝiaj gelernantoj en Svislando :) Espereble venontsemajne ĝi estos preta.

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1412797821.jpg

Katalin
afiŝita je 2014-10-08 19:52:52

Wauuu.
Ĉu la etaj paperetoj estas literoj?

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.