Forumo

TemojEkzamenojInteresiĝantoj pri la 2-a Tutmonda Ekzamensesio

Katalin
afiŝita je 2012-11-26 13:36:38

Ĉu vi havas la emon, ideon partoprenigi vian grupon, urbon aŭ klason en la 2a Tutmonda Ekzamensesio?
Vidu la detalojn en la anonco.

Ĉi-sube, sen ajna sindevigo, bonvolu anonci vin kun via nomo, urbonomo kaj lando. Pliaj informoj sekvos poste.

Dankon, Katalin Kovats

kristof
afiŝita je 2012-11-26 14:18:21

Pretas!
Christophe Chazarein
Tuluzo, Francio

pjer
afiŝita je 2012-11-29 21:42:32

Kompreneble ni intencas denove (skribe kaj parole) partopreni en nia regiono.
Pierre Telle Bouvier, Limoĝo, Francujo.

Monika
afiŝita je 2012-12-01 09:38:07

Jes, pretas.
Monika el Svislando

ajaku_2000
afiŝita je 2012-12-01 11:05:18

Mi pretas denove organizi ekzamensesion en Serbio, sed tio dependas de la nombro de kandidatoj.

Mireille
afiŝita je 2012-12-01 16:36:20

Mi estos en junio en Lyon, Liono, Francio. Se tie kelkaj personoj pretas organizi la sesion, mi pretas kunlabori, ĉeesti, helpi, laŭ la bezonoj.

Flochon
afiŝita je 2012-12-08 21:57:27

Saluton,
Mi pretas organizi sesion en Namur / Belgio.
Skriban akj parolan, ĉar ni havas lokon kaj bonan materialon.
samideane,
Denis FLOCHON.
www.komunikado.be

fabiosantos
afiŝita je 2012-12-11 11:04:46

Jes, mi pretas.

Fabio Santos
Goiânia (eo: Gojanja) / Brazilo

sandore
afiŝita je 2012-12-12 17:53:31

Jes, la lasta sesio en urbo Kalio, Kolombio, mi estis gvidanto, kunlaboranto. Nun mi deziras partopreni. Mi ekzameniĝos certe, mi esperas.
Saluton el Kolombio.
Sándor Espinosa

(Eksmembro) SinjoroEng
afiŝita je 2012-12-16 04:16:41

Saluton
Se la aĝo povas malalta, 13 jaroj, eble mi povus malfermi aliajn lokojn en Malajzio.
Nun tempe, mia lernantoj multaj de ili estas 12-13 jaroj, ili povus partopreni je la A2 nivelo.
Dankas vin ĉiuj
S-ro ENG, Malajzio

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.