Forumo

TemojEkzamenojInteresiĝantoj pri la 2-a Tutmonda Ekzamensesio

Katalin
afiŝita je 2013-02-11 21:28:44

Flochon skribis:
Saluton,
Ĉu la gvidanto de la sesio povas esti la sama persono ol la ĉeforganizanto ?
Jes, teorie jes, sed prefere ne. Se la gvidanto estas la organizanto, necesas ankaŭ alia persono, nepre ekstermovada honora invitito, kiu ricevos la taskojn. Tiel ni evitas misuzon aŭ kaluminion pri misuzo de la materialoj.
Mi preferas ke persono, kiu instruas la kandidatojn, ne estu gvidanto.
Gvidanto neniel rajtas ekzameniĝi, organizanto nur tiuokaze, se tiu persono faras ĉion antaŭ la ekzameno, sed DUM estas aliaj minimume du personoj (gvidanto kaj helpanto) kiuj laboras, deĵoras, ktp.

Do prefere
gvidanto kaj organizanto ne estu la samaj
gvidanto estu prefere ekstermovadulo
la organzianto ne ekzaminuĝu.

Amike, Katalin

Golfestro
afiŝita je 2013-02-13 15:29:45

Saluton,
1. En la paĝo http://www.edukado.net/ekzamenoj/ker/tutmonda/dua, la ligilo al la forumo gvidas al malnova forumo !
2. Se mi bone komprenas la skemon de la dua cirkulero, la skriba parto de B2 nivelo komenciĝos unu horon post nivelo C1, kaj skriba parto de B1 ankoraŭ unu horon poste. Ŝajnas al mi iom komplike ke ĉiuj niveloj ne komenciĝas samtempe. Ĉu ne eblas organizi B1-laboratorion je 11:30 (Pariza horo) kaj B2-laboratorion je 12:30 por ke ĉiuj skribaj partoj komenciĝas samtempe je la 9:00 (Pariza horo) ?
3. En Parizo, mi ankoraŭ ne scias ĉu ni organizos parolan parton de ekzamenoj. La afero ŝajnas al mi iom komplika kaj la kandidatoj kiujn mi konas havos eblojn trapasi la parolan parton de KER aliloke (Bordozo, Islando).
4. Prefereble anoncu al la kandidatoj ke ili devas pagi al la organizanto kiam ili aliĝas kaj ne poste, ĉar mi tion petas de ili.
Dankon,
Didier Janot

Katalin
afiŝita je 2013-02-13 15:55:17

Respondo al Didier,
La ligon mi korektos.
Jes, eblas modifi la horaron kondiĉe ke vi havas du ĉambrojn, izolitajn kaj sufiĉajn helpantojn.
Mia skizo estis nur ekzemplo.
Sed unu afero certas: post 2-3-4 horoj da skribado oni estas mortlacaj por aŭskulti .... kaj per tio ni endaĝerigas la rezulton, kiu ĉiam en tiu parto estas la plej malbona.
La organizadon de parola sesio mi konsilas nur tie, kie malfacile eblas aliaj okazojn trovi. Do, certe ne por parizanoj.
Pri la pagoj: estas anonco en la aliĝformularo ke ili pagu antaŭ la sesio al la organziantoj aŭ al de ili indikita loko. En Francio eble denove UFE helpos. Nur tiuj rajtos partopreni, kies pago estos alveninta al UEA ĝis la 15a de majo.
Amike, Katalin

strigo
afiŝita je 2013-02-15 01:18:31

Oni volas organizi KER-ekzamen-sesion en Santiago de Chilio, la 8an de junio 2013, je la 16 horo. Ni proponas Josè Antonio Vergara kiel respondeculo pri la sesio.
Mi atendas pliajn informojn por organizi la aranghon.

Hector Campos Grez

strigo
afiŝita je 2013-02-15 15:16:43

Oni volas organizi KER-ekzamen-sesion en Santiago de Chilio, la 8an de junio 2013, je la 16 horo. Ni proponas Josè Antonio Vergara kiel respondeculo pri la sesio.
Mi atendas pliajn informojn por organizi la aranghon.

Hector Campos Grez

(Eksmembro) landirul
afiŝita je 2013-03-10 07:47:29

Saluton!
Kiel estus plej oportune, ke la kursanoj pagu? Ĉu eblas pagi al mi kiel ĉeforganizanto de mano al mano (mi ne povas doni pruvilon)? Ĉu mi devus provi tion tra loka Esperanto-asocio, aŭ mi povas peti la lernantojn rekte ĝiri al UEA? Ĉu ĉiuj tri eblas?
Dankon!

Katalin
afiŝita je 2013-03-10 23:42:25

Szabolcs, ankaŭ pri la pagoj venos detalaj informoj. Nun nur mallonge tio, ke prefere ili pagu al vi (vi havos eblon doni pruvilon) kaj necesas kune ĝiri la sumon. UEA tute ne povas trakti 300-400 ĝirojn tiel, ke mi sciu kiu pagis, kiu ne. Bv. pavcienci kaj ĉio klariĝos. Unue necesus aliĝintoj. Amike, Katalin

isksanjo
afiŝita je 2013-03-24 15:43:38

Kara Katalin,
Mi rimarkis, ke la dokumento "Sindevigo de la ekzamengvidonto" estas por la lasta ekzamensesio en 2012. Ĉu eblas uzi ĝin aŭ ĉu vi liveros novan formularon?
Tieko

Ivanchjo
afiŝita je 2013-03-29 03:53:34

Saluton! Ni intencas denove organizi KER-Ekzamensesion en Kuritibo, Brazilo! Ritinjo kaj Ivanĉjo, nome de Paranaa Esperanto-Asocio.

amandahigley
afiŝita je 2013-04-13 22:23:43

Mi pretas aranĝi ekzamenojn ie en Norda Kalifornio, verŝajne en San Francisco.

Amanda Higley Schmidt
Sakramento, Kalifornio

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.