Forumo

Temoj(Inter)komunikadoLingvaj limoj tra Eŭropo, svisa mozaiko

Mireille
afiŝita je 2012-12-01 16:41:10

Eŭropaj limoj, svisa mozaiko

Kiam mi prelegis en Japanio, mi konstatis, ke el tiu fora lando Eŭropo estas tuto, bloko. Konsekvence mi devis unue desegni mapon kaj meti limojn.
La unua limo kuras el la Norda Maro en Belgio ĝis Triesto, ĉe Italio kaj Kroatio. Tiu limo disdividas la latindevenaj landoj kaj la ĝermandevenaj landoj. La dua limo estas iom pli oriente, dekstre de ĝi sur la mapo estas slavaj landoj. Norde estas Skandinavio. La kulturoj, pensmanieroj, malsamas en tiuj diversaj regionoj.

Svislando sidas sur la unua limo. Ĝia okcidenta parto (20% de la loĝantaro) estas franclingva ; ĝi havas la nomon Romandio. Ĝia orienta parto (70%) estas germanlingva, ĝi havas la nomon Alemanio. Sude estas Tiĉino, la italparola parto de Svislando (10%). Ne ekzistas svisa « nacio ». Svisoj siatempe decidis, volis, vivi kune. En la germana oni parolas pri « Willensnation », ni diru eble « decidita kunmetaĵo ». Ne ekzistas formulo en la franca lingvo por tio. Ĉiu sviso sentas sin unue en rilato kun sia kantono. (kantono estas la nomo de svisa provinco) Por helpi al tiu komuna sento oni organizas lingvoinstruadon de la najbara lingvo : la franclingvanoj lernas la germanan, la germanlingvanoj lernas la francan, la itallingvanoj lernas kaj la francan kaj la germanan. Nuntempe regas emo al enkonduko de la angla lingvo unue. Tio kaùzas diskutojn, disputojn kaj streĉojn. Do svisoj devas ĉiutage en ĉiu tutsvisa organizo maĉi, gluti kaj digesti la interkulturajn aspektojn. Ĉu sporta skipo, ĉu sindikato, ĉu arta asocio….

Alitipa problemo estas, ke la germanlingvanoj fakte ne parolas la germanan. Ili uzas dialektojn. Ili penas paroli la germanan, la dialekto venas el la koro. Iu amdeklaro centprocente venos en la dialekto…same kiel insultoj… La origino de tio estas vershajne grandparte klarigebla per la Historio de la dudeka jarcento kaj la naziaj krimoj. Parolante sian dialekton svisoj montras : « Ni ne estas germanoj ».

Mireille Grosjean, Svislando (Romandio)

Artikolo aperinta en La Sago en novembro 2011

tukero
afiŝita je 2013-02-14 22:57:45

Kara Mirejo,
mi ŝatis vian artikolon. Mi permesas al mi komenti ĝin surbaze de miaj (neformalaj) studoj kaj miaj (interlingvaj) spertoj.
Pri „nacio“: La vorto enhavas la etimologian radikon de „nasko“, do temas pri medio en kiu oni naskiĝis aŭ akceptiĝis pro adopto, civitaniĝo, integriĝo aŭ alia agnoskiĝo. Ne malmultaj interkulturaj socioj nomas sin „nacio“. Bona ekzemplo estas la usona.
Tamen, la usona „nacio“ estas esence „anglalingva“, dum la svisa estas (oficiale) kvarlingva. La svisoj donis al si la ŝtatformon „konfederacio“ kun la latina nomo „Confoederatio Helvetica“.
La Ŝtatnomo eternigas la fakton ke la iamaj keltaj loĝantoj „helvetoj“ estas la „indianoj“ de Eŭropo, venkitaj kaj forpelitaj, aŭ laŭ romia kutimo, asimilitaj, do latinigitaj. La svisa nacio estas tamen latinida kaj ĝermanida.
Mi menciis ke Svisio estas kvarlingva, ĉar, kiel ofte, ne menciiĝis la cetera latinida lingvaro (dialektaro), ekz., ladina, rumanĉa, engadina, griŝuna ktp). Neniu el la kvar oficialaj lingvoj estas kelta.
La kaŭzojn de la altrudiĝo de la angla ni ĉiuj konas.
Laŭ miaj scioj la franca kaj itala svisaj ankaŭ ne estas identaj kun la etalona lingvo de Francio kaj Italio.
Tamen la svisa germana estas verŝajne pli ekstreme diferenca de la „german-germana“. La germana kaj itala lingvoj krome havas gamon de aliaj dialektoj. La sudaj germanoj ofte bone komprenas la radiofonian kaj televidan dialekton de la svisa, kiu konservas la svisan fonologion, sed uzas preskaŭ „altgermanan“ leksikon. Tio estas komunika kompromiso tre efika.
Dankon pro tiu pensiga kontribuo.
Tukero

jan_el_francujo
afiŝita je 2013-02-21 00:25:54

Mi timas, ke mia neperfekta mastrumo de la esperanta lingvo malhelpos min aldoni ion sufiĉe interesan al la ĉi-fadeno.
Mi unue simple volas diri miajn dankojn pro tiu interesa artiklo. Pri svislando mi havas tre nekompletan konon, sed mi ege ŝatas kiel tiu lando sukcesis konservi ties lingvan diversecon kun pli malpli egalisma mensstato. Kiel franca, mi kutimiĝis al radike malsimilaj politikoj pri lingva diverseco, bedaŭrinde. Kiam mi vizitis svislando, mi do spertis tre agrablajn surprizojn. La kantono-sistemo saĵnas al mi promociiga al demokratio kaj sekve al la lingva kaj kultura egaleco.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.