Forumo

TemojPri edukado.net11 jaroj pasis, sed kiel plu?

Katalin
afiŝita je 2013-01-23 16:47:18

akrocefalo skribis:
ĉiuj konsentis ke ni povos kontribui per 120€ jare, laŭ monata konstanta bankokomisio de 10€. Ni jam petis ke nia kasisto donu la bezonatajn instrukciojn al la banko. Espereble multaj aliaj faros same. Esperanto 3000 - Loveno - Belgio
Koran dankon Ivo, pro tiu subteno. Amike, Katalin

bajanisto
afiŝita je 2013-01-24 18:36:40

Katalin skribis:
karlo1a skribis:

Chu vi povas konsili, kiel skribi la supersignojn sub Mac-OS?
Saluton, ankaŭ mi luktas. Mi havas sistemon, kiu igas min tajpi tre komplike. Mi eĉ ne penas rakonti kiel, sed por unu ĉapelita litero mi devas premi 3 klavojn, kaj se fine mi forgesas krei spacon, ĉio malaperos, kion mi ofte ne rimarkas. Tial en miaj skribaĵoj mankas ofte tiuj lietroj.
Ie mi legis, ke nun estas bona nova tekniko, sed mi ne trovas tiun mesaĝon nun. Eble iu alia povos helpi.
Difini klavojn same eblas. Mi kapablis tion fari en Vindozo, sed ne en Mac.
Do, jen malavantaĝo esti mekulo.
Kiel tajpi ĉapelitajn literojn de Esperanto en Makintoŝo (operaciumo: Mac OS X)?

Ekzistas kelkaj ebloj:
1.
Bonvolu legi la blogaĵon de Kalle Kniivilä ĉe la blogo de E@I:
Esperantaj klavaroj por Mac OS X
2.
Vi povas tajpi ĉapelitajn literojn de Esperanto ekz. per klavaroj:
– la “vastigita finna” klavaro
– la “vastigita usona” klavaro
– la “vastigita norvega” klavaro ktp.
3.
Mi mem tajpas per åuiogx-klavaro (Esperanto-klavaro), kiu estas optimizita por la finna lingvo kaj Esperanto. Se vi regas la finnan lingvon, bv. legi miajn mesaĝojn ĉe la forumo ”Hopeinen omena”: åuiogx-näppäimistö

Do, mi tajpas per åuiogx-klavaro jene
– komo kaj ö (aŭ Ö) → ĉ (Ĉ)
– komo kaj ä (aŭ Ä) → ĝ (Ĝ)
– komo kaj q (aŭ Q) → ĥ (Ĥ)
– komo kaj x (aŭ X) → ĵ (Ĵ)
– komo kaj w (aŭ W) → ŝ (Ŝ)
– komo kaj y (aŭ Y) → ŭ (Ŭ)

Bonvolu noti, ke
– komo (,) funkcias kiel senpaŝa klvavo (aŭ ”morta klavo”) kaj ankaŭ kiel vera komo (,)
– ŭ = u + brevo (angle: breve)
– ĉ = c + cirkumflekso (angle: circumflex) ktp.

Kaj dankegon al Katalin pro la utila kaj bonega paĝaro ”edukado.net”!

Katalin
afiŝita je 2013-01-24 19:03:48

Dankon por la utilaj konsiloj.
Tuj kiam mi havos iom pli da tempo kaj kuraĝo mi komencos dresi mian hungaran klavaron kaj ni vidos kiom parencaj estas niaj lingvoj....

Larisa
afiŝita je 2013-01-25 09:11:18

Saluton, kara Katalin kaj instruistoj de Edukado!
La pasintan jaron la superaj lernejoj(institutoj, universitatoj,akademioj) de Rusio pasis kontrolon de la ministrejo de edukado. Kiel rezulto la laboro de multaj el ili okazis ne efekta.En tiun kategorion trafis la pedagogia akademio de la urbo N.Tagil, kie dum kelkaj jaroj mi instruis Esperanton en la fakultato de nedevigaj profesioj. Unu el la kauzoj de neefekteco de la akademio estis ke chi tie lernas malmulte da studentoj el aliaj landoj.
Fine de decembro la rektoro de la akademio devis foriri, char ne konsentis kun la rezultoj de la kontrolo. Nun en nia akademio estas la periodo de optimizado, kiam oni decidas chu necesas unuighi kun iu alia supera lernejo kaj fari la laboron efekta.
Nia urbo situas apud la limo Europo-Azio kaj estus bonege krei internacian grupon kun lernantoj el diversaj landoj, instrui al ili Esperanton, alian lernoobjektojn. Se Vi au instruistoj havas ion proponi al ni,skribu.

Ranieri
afiŝita je 2013-02-05 18:10:27

Malfacile mi trovus vortojn adekvatajn al agnosko, kuraĝigo kaj danko, de la ideaj, projektaj, realigaj, organizaj, labor(ig)aj kapabloj - konstante aplikataj - de Katalin Kovats. Mi simple konkludu, ke mi pretas kontribui – modere sed regule, por plancela fidindeco -al financa helpado, por ke ŝia laboro plejefike kiomeble pludaŭru. Ranieri

fejfi
afiŝita je 2013-04-27 10:28:43

Kara Katalin,
jes, vi pravas, ke ni, uzantoj de edukado.net ne tro ofte lasas iajn mesaghojn, inter ili ankau mi mem. Sed mi petas, ne seniluziighu pro tio kaj chefe, ne chesu elpensi!!! Ekzemple, via nova ludo RISKO estas ege bona ideo, mi jhus alighis, malgrau ke mi jam nun scias, ke ne chiutage mi kapablos alighi. Sed pli bone kelkfoje, ol neniam, chu ne?
Rilate al monsubtenado: estas tre bona ideo de Lichjo krei la promes-fadenon, kaj mi ghojas, ke mi vidis, ke estis reagoj je lia propono. Sed por kuraghigi helpi ankau tiujn malplimonhavajn: mi mem jam pli frue decidis, ke mi sendas unu euron pomonate, do entute 12 eurojn por tuta jaro per unu pago. Jes, ne estas multo, sed denove - pli bone ol nenio, chu ne? Rimarko por tiuj, kiuj timas grandajn interbankajn sendokostojn: mi havas mian monkonton che pola interreta banko, pere de kiu mi povas pere de mia komputilo senpage internacie sendi la monon al certaj EU-landaj bankoj, kaj la banko de edukado.net estas inter ili.
Mi deziras al Katalin multajn animajn fortojn por plua pliraborado de niaj shatataj edukado.net-paghoj kaj al ni, uzantoj, ghuigan uzadon de ili.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.