Forumo

TemojPri edukado.net11 jaroj pasis, sed kiel plu?

Raita
afiŝita je 2012-12-16 04:31:19

Karaj Katalin kaj aliaj kontribuantoj, saluton! Via laboro estas valorega, antaŭ 10 jaroj oni ne povis imagi tian! Kion lernu-net por la lernantoj kaj studentoj faras, tion vi por la instruantoj kaj -istoj provizas. Nur la malgaja fakto, ke ekzemple al mi mankas lernemuloj kaj tial mi ne povas multe uzi la varian kaj utilegan stokon de lernomaterialoj el edukado.net, sed mi mem povas plu eduki min kaj amuziĝi en via instrua ĝangalo. Longan sukceson kaj laborfortojn al edukado.net mi deziras!
Saliko

giorgosesper
afiŝita je 2012-12-16 07:29:06

Bonan tagon Edukado.
Kion okazis al Vi? Eble la profetaĵo pri la fino de mondo influas vin.:)
La klara vero estas ke : Edukado kaj la Lernu kunligas la esperantistojn ĉie en la tera globo. Miloj da esperantistoj kiuj ne ankoraŭ estas reĝistritaj al UEA aŭ ien ajn uzas la paĝarojn por plibonigi sian ĉion pri la lingvo.
Alimane kiam oni parolis pri Edukado kaj precipe pri siaj paĝoj estas kiel la infanoj parolis pri sia lernejo. Ĉiuj komprenis ke la lernejo devas ekzisti (pro la aliaj infanoj kompreneble). Por mi, vi estas la lanco de nia Movado. Vi havas tre bonajn utilajn profesie faritajn paĝojn, informojn ankaŭ organizadon pri la venontaj ekzamenoj de KER, multajn helpilojn kaj precipe RITE. Pro tio la gvidado al vi!
Estime via
Giorgos

petrolaverno
afiŝita je 2012-12-16 08:19:41

Kara Katalin, mi regule uzis la paĝaron, ĉar mi estas memlernanto kaj trovas multe da dokumentoj por plibonigi miajn konojn. Via laboro estas mirinda. Do mi esperas, ke vi senlace daŭrigu, por ke la internacia lingvo "ESPERANTO" disvolviĝu tra la mondo.

Mi bondeziras al vi kaj al via familio ĝojajn kaj feliĉajn feriojn.
Petro

Renatocorsetti
afiŝita je 2012-12-16 09:14:54

Ĉiuj aliaj, kiuj mesaĝis, jam diris ĉion. Mi simple aldonu: antaŭeniru, ne atendu dankojn, ĉar ili venas tre malofte. Mi miras, ke ne venas pli da petoj de ekstereŭropaj instruistoj pri ekzercoj taŭgaj por ekzemple klarigi al ĉinaj lernantoj la diferencon inter substantivo kaj verbo. Kio estas la vera distingo inter ven-i kaj ven-o aŭ martel-o kaj martel-i? Eble la lernantoj de Esperanto en Azio aŭ Afriko estas ĉiuj jam-lernintoj de alia eŭropa lingvo. Amike, Renato

ajloamanto
afiŝita je 2012-12-16 10:33:27

Kara Katalin, karaj kontribuantoj al edukado.net,
salutas vin Harald Schmitz el Pulheim, Germanio.
Via retpaĝaro intertempe iĝis al mi nemalhavebla, ne nur por la bonegaj materialoj, kiujn oni povas elŝuti, sed ankau pro la ideoj, la instigoj, la diskutoj kaj ĝenerale pro la entuziasmo kaj idealismo, kiu troveblas "inter la linioj".
Mi deziras la vi kaj viaj kolegoj ankau estontece la energion daurigi vian valoregan laboron kaj ĉerpi ĝojon el la fakto, ke tiom da dankemaj instruistoj kaj kursgvidantoj regule utiligas viajn produktojn.
Ĉion bonan, samideane kaj kolege,
Harald Schmitz

kolombisto
afiŝita je 2012-12-16 10:40:12

La demando nepre pretendas respondon. Mi vizitas la paĝaros ofte kiel pensiulo, sed mi ne estas instruisto, nek lingvisto, nur interesiganto. La paĝaro helpas traspekti la evoluon de lingvouzado la metodojn de ekzamensistemo disde en la mondo. Tre sukcesaj novaĵoj, aperis kiel bildoprezentadoj, filmetoj ktp. Do mi elkore gratulas kaj dankas al vi kaj aliaj kunlaborantoj por elstara laboro.
Nun samtempe mi deziras agrablajn Kristnaskajn festotagojn kaj ĝojplenajn Novan Jaron.

Myntsy
afiŝita je 2012-12-16 11:14:12

Paĝaro de edukado.net estas la plej bona montrilo, ke Esperanto vivas kaj evoluas.Ĝin eblas lerni ĉie en la mondo. Ĉiu semajne mi parolas al iu, kiu ne konis esperanton pri lernu.net kaj edukado.net, kelkaj eĉ komencis lerni la lingvon rigardinte, kiel allogaj estas paĝoj de edukado.net. Mi mem ĝuis pri la Kultura vojaĝo al Vjetnamio, multon lernis kaj ofte disdonas miajn scion pri Vjetnamio al homoj, kiuj volas ion scii.Mi ĝuis ankaŭ rigardi diversajn videofilmojn kaj instrumaterialon, kiun esperantoinstruantoj diverslande faris. Al homoj, kiuj instruas esperanton mi montris edukado.net kaj kiel trovi instrumaterialon, bibliotekon ktp. Ankaŭ informis , kiam kaj kie okazos KER-Ekzamenoj. Konstante mi sekvas Novaĵojn. Lastatempe mi ne povis ĉiutage rigardi edukado.net pro la laboraj urĝoj, sed tamen mi sekvas la aferojn.
Pardonu, mi tute ne komprenas pensmanieron " Mi finanĉe subtenas, se aliaj 20 promesas fari tion", kial ne simple subteni tuj kaj konstante. Jam antaŭ jaroj, mi decidis, ke mi subtenas lernu.net kaj edukado.net same kiel FES, Ĉar ĉiujare mi vidis, ke ili uzas la rimedojn por la tuta mondo tiel, ke ĉiuj kiuj volas povas lerni internacian lingvon, esperanton, FES ankaŭ donas rimedojn por scienca laboro, kiu ankaŭ gravas.

StenSvenonius
afiŝita je 2012-12-16 11:25:40

Karaj Katalin kaj kunlaborantoj! Mi tre esperas ke vi trovos energion kaj entuziasmon daŭrigi vian gravan laboron pri la retejo. Instruado de esperanto estas ege grava tasko por nia movado kaj edukado.net sekve tre bezonata. Persone mi rigardas ĝin preskaŭ ĉiutage, interalie por legi pri la interesaj novaĵoj kiuj aperas de tempo al tempo. Foje por leciono mi serĉis materialon. Eble tiu parto povus esti iom plibonigita per pli rapida superrigardo pri la enhavo de la diversaj instrumaterialoj. Kiel estrarano de la sveda ILEI-sekcio mi ŝatus vigligi nian laboron kaj faciligi por instruistoj la instruadon. En tiu laboro mi ĉiam pensis ke edukado.net estos grava parto.
Kiel etan monan subtenon mi petos UEAn ĝiri al via konto 40€ de mia konto.
Amike
Sten Svenonius

Mireille
afiŝita je 2012-12-16 14:50:36

Gratulon al ĉiuj kunlaborantoj de edu.net kaj ĉefe al Katalin!!!!!!!!
Mi pretas subteni la paĝaron per 100 euroj, se dudek personoj anoncas saman pretecon.
Nepre ni bezonas tian paĝaron!!!
Nepre venu 11 pliaj tiaj jaroj kaj eĉ pli!!!
Amikaj salutoj el Barcelono. Mirejo

akrocefalo
afiŝita je 2012-12-16 16:45:55

Kara Katalin,
Efektive utilas de tempo al tempo valortaksigi sian laboron de la uzantoj.
Mi efektive daŭre konsultas kaj uzas la paĝaron kaj la ekzercojn (B2 ĝis C2) por la daŭriga kurso de nia klubo. Kiam okazas elementa kurso same mi kelkfoje uzas la ekzercojn A1-B1.
Malmultaj uzantoj reagas aŭ eĉ diskonigas sin dum uzado. Mi kredas ke tion ankaŭ suferas aliaj retpaĝoj, kaj Esperantaj (ekz,lernu.net), kaj ne-Esperantaj. Mi supozas ke tio estas la granda frustracio de preskaŭ ĉiuj retejestroj. Esta ofte sendankega laboro.
Tutcerte vi ankaŭ ne ricevos amasan respondon (mi intencas diri: almenaŭ 1500) al via ĉi tiea alvoko. Konsideru tion kiel tute normala. Eble estus utila fari enketon per demandoj kie la respondontoj nur devas kompletigi "jes" aŭ "ne" aŭ kolorigi globeton. Ĝenerale la granda publiko ne ŝatas skribi longajn leterojn por valortaksi alies laboron. Plenigebla enketo certe kaŭzos pli multnombran reagon.
Pri financa subteno. Mi memoras ke okaze de la ĝisfunda reformo de la paĝaro, multaj subtenantoj (ankaŭ mia klubo, kaj mi mem persone) kunlaboris laŭ iliaj ebloj. Sed tio ne daŭras. Malmultaj personoj daŭre pagos sciante ke la paĝaro principe estas senpage alirebla, kaj la enhavo senpage elŝutebla. Ankaŭ multaj uzantoj ne estas bonhavaj, kaj siavice laboras por Esperanto senpage.
Same, multaj aliaj retpaĝoj suferas pri tiuj problemoj (eĉ Vikipedio). Gravas trovi grandajn aŭ mezgrandajn subtenantojn kaj akcepti en la paĝaro de Edukado.net ilian reklamon, kaj traklakeblecon al iliaj produktoj.
Mi vere volas ke Edukado.net sekvu sian laboron, kaj deziras al vi, Katalin, deziron, kuraĝon, persistemon, obstinon, kaj forton, por daŭrigi laboron nemalhaveblan al la Esperanto komunumo de Esperanto-instruistoj.
Pensu precipe pri la belaj momentoj dum kongresoj kaj sukcesplenaj aranĝoj, la sukceso pri la ekzisto mem de la paĝaro, la kunlaboro de alportantoj de materialon al la paĝaro.

Mi deziras al vi daŭran sukceson!
Ivo Schenkel

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.