Forumo

TemojPri edukado.net11 jaroj pasis, sed kiel plu?

Larisa
afiŝita je 2012-12-17 07:07:47

Saluton el Ruslando! Edukado.net estas tre bona portalo ne nur por instruistoj, sed por chiuj kiuj uzas praktiki Esperanton. Al mi plachas multaj instrumaterialoj, filmoj kaj mi skribas al miaj korespondaj geamikoj-esperantistoj pri la bonegaj lerniloj por ke ili ankau uzus ilin. La sola problemo estas kie (kiel) trovi lernantojn. Estus bonege organizi metodikajn renkontojn inter instruistoj de iuj fremdaj lingvoj en diversaj urboj de la mondo kaj montri al ili la utilon de Esperanto kaj la lernilojn de la portalo Edukado.net.

Katalin
afiŝita je 2012-12-17 11:37:47

Saluton,
Mi tutkore dankas ĉiujn, kiuj aldonis komenton.
Mi atente legas ĉion kaj ĝojas pro viaj opinioj, mesaĝoj.
Apartaj dankoj iru al Liĉjo kaj la aliaj 5 personoj kiuj proponis eĉ financan subtenon.
Por tiuj, kiuj skribis ĉi tie en la forumo, mi sendos baldaŭ personan mesaĝon kun iom pli da klarigoj pri la nuna situacio.
Amike, Katalin

Grazina
afiŝita je 2012-12-17 14:15:45

Koran dankon al vi Katalin kaj al ĉiuj aŭtoroj de la ekzercoj kiuj estas en Instrumaterialoj. Se Edukado.net ne plu ekzistus, mi vere estus malfeliĉega, ja mi mem ne havas fantazion por krei ekzercojn. Pere de edukado.net mi trovis kolegojn por nuna Comenius projekto kaj familion kiu akceptis min en Vjetnamio, ne parolante jam pri multaj utilaj informoj kaj konsiloj. Mi uzas Edukado.net tre ofte, almenaŭ foje semajne kaj la materialon de ĝi ĉiutage en mia instruista laboro.

frans
afiŝita je 2012-12-17 17:41:47

Karaj Katalin kaj la teamanoj. Edukado.net estas GRAVEGA por la instruantoj. Estus terura afero, se ĝi finiĝus. Mi ofte "foliumas" la instrumaterialojn kaj prenas tiujn, kiujn mi pensas esti bona por miaj celoj. Mi kulpas al tio, ke mi ne donis mian opinion, ĉar vere mi ne tiam scias tiun. Kaj post la uzado mi kompreneble ne plu memoras, ke oni devus tion fari. Pardonon.
Mi kun aliaj uzantoj atendas viajn konsilojn kielmaniere mone helpi.
Amike

Ldoviko
afiŝita je 2012-12-18 12:21:40

Gratulojn!

stelamiko
afiŝita je 2012-12-18 12:55:54

Kara Katalin

Profundrespekte mi klinas min pro la grandaj atingoj de edukado.net dum ĝia 11-jara ekzisto. La nuna rezulto certe ne estus realigebla sen via daŭra luktado, superhoma laborego. Varmkoran dankon. – Mogens Rude Andersen.

emilia
afiŝita je 2012-12-18 20:09:03

Kara Katalin:
Unue mi salutas vin kaj mi esperas ke vi kaj via familio estas sanaj.
Nun mi vere gratulas vin pro via laboro dum tiom da jaroj.
Mi bedaŭras ke vi ne plu volas daŭrigi la laboron ĉar ni ne apogas vin.
Mi komprenas vian senton de soleco, ĉar oni ne dankas vin se ni uzis vian materialon.
Do, estas bone ke vi esprimis kiel vi fartas, tiel ni povas kompreni ke ni ne bone faras. Ke ni ne estas dankemaj kaj ke ni ne rekonas la valoron de via laboro. Sed, kontraŭe.
Mi volas ke vi sciu ke mia filo Joaquín kaj mi miras vin pri via laboro.
Ni jam trovis vin en pluraj kongresoj ĉiam laborante tutan tempon kaj kun tre granda rido vi ĉiam afabla.
Ni fieras pri vi kaj ni klopodos ŝanĝi nian konduton.
Ni deziras vin feliĉan novan jaron, sanon, amon kaj ĉion bonan ĉiam por vi kaj viaj familianoj.
Tre sincere salutas vin Guadalupe kaj Joaquin el Meksiko.

paulosviana
afiŝita je 2012-12-18 20:48:01

Mi konfesas, ke mi iom surpriziĝis de viaj demandoj. Ni, frekventantoj de edukado.net fakte ne tre konscias, ke necesas resendi niajn reagojn por stimuli ĝian produktanton! Mi persone supozis, ke la simplaj kvanto da aliĝintoj kaj da regulaj vizitantoj per si mem jam atestas pri la graveco kaj akceptateco de la retejo. Kaj vidu, kiom longa estas la listo da reagintoj al ĉi tiu via nuna peto! edukado.net simple estas parto de nia kulturo, de nia Esperantista vivo, eĉ se ni ne ĉiutage vizitas ĝin! Ĝi estas tute nemalhavebla! La konjekto, ke ĝi iam ne plu ekzistus sonas absurde! Temas pri trezorejo, el kie ni povas elpreni ekzercojn por niaj komencantoj kaj memkleriĝon. El tie ni spektas filmojn kaj ricevas novaĵojn. Pensu nur pri la ekzamenoj de la eŭropa referenckadro.
Mi supozas, ke la unuhoma skipo de la retejo eble estas laca, eĉ elĉerpita, kaj jam ne emas surporti la tutan ŝarĝon sola. Ĉu alvenis la tempo, ke aliaj homoj ŝin helpu? Tio estus eĉ pli efika ol la (tamen tre valora) propono pri monhelpo. Mi esperas, ke la energio de Katalin ne estingiĝos!

Myntsy
afiŝita je 2012-12-19 16:54:40

Unue tre gravas,ke ĉiuj kiuj altetaksas la valoron de la paĝaro edukado.net finanĉe ĉiuj laŭ sia kapablo subtenu la paĝaron, manieron ,kiel fari ĝin vi trovas sub la titolo Pri la paĝaro.
Due ĉiuj ,kiuj vidas valoron de la paĝaro por nunaj kaj estontaj esperantistoj, meditu kaj helpu, kiel daŭre prizorgi la aktualigon de la paĝaro. Aferoj ne okazas sen organizado, sen talentaj homoj, sen mono. Al ni uzantoj ŝajnas, ke ĉio okazas senpage, sed laŭ mia kompreno, la laboron subtenis multege unu familio, kiu loĝas en Nederlando, multe la sama Fondaĵo, kiu subtenas lernu.net, UEA kaj ILEI kaj Kelkaj landaj aŭ lokaj esperanto asocio aŭ grupoj,ankaŭ unuopaj esperantistoj, kiuj vidas la valoron de esperanto.
Iam mi aŭkultis prelegon pri Vikipedio. Juna preleganto, kiu faris dum Vikipedio sian universitatan ekzamenon, trovis laboron kaj modeste vivas, diris, ke ĉar li en siaj studoj utiligis Vikipedion(diverslingve) li nun finace subtenas Vikipedion , estas dankesprimo. Ni povus agi same, kiam ni utiligas la paĝaron ni notu en nian propran memorlibron kaj kiam la sumo estas tia, ke indas sendi ĝin al aŭ al la konto ĉe UEA aŭ pli rapide rekte al la konto de la paĝaro, ni sendu.
Certe ekzistas kelkaj talentaj, entuziasmaj esperantistoj, kiuj kapablas fari kune kun Katalin kaj post ŝi la laboron, sed esperantistaro ne rajtas imagi, ke ie ekzistas simile sindonema talentulo kiel Katalin kaj tiel sindonema subtenanta familio.
Mi dankas Katalin, ke vi ĝuste nun komencis diskutadon pri la afero.
Bondezire al ĉiuj legantoj de la paĝaro!
Synnöve

Katalin
afiŝita je 2012-12-20 01:29:36

Mi kore dankas ĉiujn alparolintojn kaj volas trankviligi tiujn, kiuj pensas ke mi volas ĉesi la redaktadon kaj laboron por la paĝaro.
Ne, mi ne volas ĉesi,s ed male, mi luktas por ke mi povu plu fari la laboron inter kondiĉoj akcepteblaj por mi mem, kaj por vi, membroj.
Alvenis periodo kiam ni devos enkonduki ŝanĝojn, kaj devos trovi monrimedojn, regulajn kaj sekurigajn por ke nia fondaĵo povu konservi la valoran paĝaron kaj ni ne bezonu transdoni ĝin al iu alia. Ni nun serĉas la plej taŭgajn rimedojn por la solvo.

Intertempe vi povas dumaniere helpi.
1) Montri, pruvi, signali per kontribuoj, ensalutoj, opinioj ke vi jes ja uzas la servojn kaj valorigas ilin.
2) Pripensi per kiom da mono - kiel regula subteno - vi povos kontribui al la plua funkciigo de la retejo.

La opiniojn ni jam nun atendas. Pri la financoj de regula subteno ni sendos komunikaĵon iam en la sekvaj monatoj.
Por unusumaj donacoj, elspezotaj por novaj servoj kaj projektoj (evoluigo kaj riĉigo de la LIBERAJ STUDOJ, granda, reta kultura kaj movada poentkolekta ludo, reta/on-line/ memtaksilo kaj ekzamenilo ktp.) bonvolu trovi en la suba parto de ĉiu paĝo la butonon SUBTENO.

Dankon pro la kuraĝigo kaj subteno, amike, Katalin Kovats, redaktoro

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.