Forumo

TemojPanteonoKatalin devus esti en la Panteono.

ilonaesp
afiŝita je 2013-01-01 17:50:05

Nia elstara kaj sindediĉa metodikistino Katalin devus esti en la Panteono. Mi alvokas la kolegojn, ke ankaŭ ili subtenu mian proponon kaj instigu Katalin por ke ŝi enmetu la datumojn pri si mem.
Amike Ilona Koutny, Interlingvistikaj Studoj de UAM, Poznan.

Myntsy
afiŝita je 2013-01-01 18:37:40

Uzu x-sistemon...
Tutkore mi subtenas la bonegan proponon de Ilona
Nia Kara Katalin tiel modestas, ke verŝajne ne rapidas.
Synnöve

Burdo
afiŝita je 2013-01-05 15:41:52

Mi tutkore apogas la proponon de Ilona Koutny, Katalin nepre devus esti en la Panteono.

Dorota Burchardt

imremihaly
afiŝita je 2013-01-12 17:59:55

Ilona pravas tute, ankaŭ laŭ mia opinio Katalin devus esti en la Panteono! Ŝia laboro estas tre grava al la tuta e-a afero. Edukado.net estas tre utila, ĝi helpas al ĉiu, kiu deziras instrui aŭ lerni la lingvon. Mi gratulas ŝian laboron elkore!

Monik
afiŝita je 2013-01-13 09:06:37

tutkore mi subtenas la bonegan proponon de Ilona. Kara Katalin nepre rakontu pri vi kaj pri via mirinda laboro !
Monika05

Desmares
afiŝita je 2013-01-19 14:54:29

Jes, jes, jes mi apogas tiun deziron,nepras ke Katalin iĝis "Panteoninon"!
Francis Desmares.

Monika
afiŝita je 2013-01-20 15:50:47

Jes, evidente, ke ŝi jam delonge devus esti tie. Antaŭ Ilona estis jam pasintjare Mirejo, kiu proponis tion la 22an de februaro 2012: http://edukado.net/komunumo/forumo?f=150
Sed kiu kapablos atingi, ke ŝi faru tion? Ĉu ni proponu al ŝi iun sistemon, kiel la Promeso-banko? Se estas minimume 10 personoj, kiuj volas tion, tiam Katalin enmetu sin en la Panteonon. Hm, eĉ ne malbona ideo. Kion vi pensas pri tio? Ni ne estas malproksime de tiuj 10, ĉu ne? Katalin, preparu vin kaj vian lokon en la Panteono, ĉar ĉi tie ni tre ŝatus jam vidi vin tie! Se vi ne meritas tion, kion la aliaj faras tie?

Renatocorsetti
afiŝita je 2014-07-12 15:18:22

evidente katalin devus esti en la panteono!

Koninda
afiŝita je 2014-07-12 15:19:13

Neniu pli ol ŝi meritas eniri tiun diecan cirklon. Kvankam eble ni bezonas pli altan tavolon por rekoni ŝiajn unikajn kontribuojn. Plej bone, tamen, aldoni al laŭdoj, estus helpi ŝin pri la farendaj taskoj, kiujn ŝi konstante elpensas kaj akceptas, kaj konkrete subteni ŝin per farado de bezonataj laboroj.

herzbergcentro
afiŝita je 2014-07-12 15:47:41

Meritoj senfinaj... subtenas la proponon Zsófia Kóródy

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.