Forumo

TemojPoemetoj en lingvoinstruadoBukedo

nazarelaroca
afiŝita je 2013-01-03 11:13:24

Verdas Januar’
Alpaŝ’ unua.
Februar’ brunas,
Ebriiĝas, brulas.

Jen Mart’ arĝentas,
Sagpafas trafe.
Flavas Aprilo
Per folioj mildaj...
Majo bluas glate:
Naskiĝmonat’ mia.

Lazuras Junio
Kaj Julio blankas
Dum nigras Aŭgusto.

Septembr’ rozkoloras
Oktobro ruĝas
Kaj Novembr’ violas...
Decembr’ orumas:
Ĝojo ĉielarkas.

Maria Nazaré de C. Laroca (Cabo Frio-RJ –Brazilo)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.