Forumo

TemojPoemetoj en lingvoinstruadoJarsezonoj - vintro

fringilla13
afiŝita je 2013-01-24 10:20:46

Neĝo kaŝas nur ĝis printempo.
[El la "Proverbaro Esperanta" de L. L. Zamenhof]

En la pola lingvo "zima" (vintro) estas "ŝi", do dum tiu sezono promenas digne en longa neĝblanka robo la belega Pani Zima (Sinjorino Vintro).

En la lerneja vivo jarsezonoj estas grava temo. Instruante Esperanton, mi fervore serĉis konvenajn kantojn aŭ facilajn poemetojn pri jarsezonoj. Nur parte mi estas kontenta pri la trovitaĵo.
Se vi konas aliajn kantojn aŭ versaĵojn pri la sama temo, bonvolu aldoni ĉi tie.

Ne reagu je mia peto laŭ alia vintra proverbo:
Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara. :)

Grava rimarko: La materialon mi enskribos dum kelka tempo, do certe mi kelkfoje ŝanĝos la enhavon de la artikoloj. Se vi interesiĝas pri la temo, revenu post kelka tempo. :)

 JPG Alkroĉita dosiero: 9871_1359023173.jpg

fringilla13
afiŝita je 2013-01-24 10:27:49

NEĜERO, BLANKERO

Denove germana kanto. Vere mi tre longe serĉis vintran kanton esperantigitan el alia lingvo, eĉ petis kelkajn personojn pri helpo - sen iu ajn rezulto!

La kanto pri la neĝero estas vintra kanto. Sed ĝi aperas ofte en kristnaskaj kantaroj, estas kantata ankaŭ dum advento, pro tio oni ne malofte nomas ĝin kristnaska kanto. Plej ofte oni konsideras la tekston kiel "popola", kio signifas, ke la nomo de la aŭtoro ne estas konata. Tamen la origino de la kanto estas pruvebla.

La unuan version de la teksto skribis Hedwig Haberkern (naskita Stenzel; 1837–1902), kiu estis infanvartistino kaj poste instruistino. Kiel "Onklinjo Hedwig" ŝi skribis rakontojn por infanoj. En la jaro 1869 aperis ŝia unua libro - rakonto pri neĝa nubo - en kiu troviĝis la kanto "Schneeflöckchen vom Himmel" ("Neĝero el la ĉielo" ).

LA ORIGINALA KANTO:

La originala teksto de Hedwig Haberkern iom varias de la hodiaŭa kanto, sed ĝenerale ĝi estas tre simila. Ĝi estas trovebla en la germana vikipedio
http://de.wikipedia.org/wiki/Schneeflöckchen,_Weißröckchen

La hodiaŭa teksto sonas jene:

Schneeflöckchen, Weißröckchen,
wann kommst du geschneit?
Du wohnst in den Wolken,
dein Weg ist so weit.

Komm setz dich ans Fenster,
du lieblicher Stern,
malst Blumen und Blätter,
wir haben dich gern.

Schneeflöckchen, du deckst uns
die Blümelein zu,
dann schlafen sie sicher
in himmlischer Ruh’.

Schneeflöckchen, Weißröckchen,
komm zu uns ins Tal.
Dann bau’n wir den Schneemann
und werfen den Ball.

E-TEKSTO (1-a versio):

Mi trovis ĝin ĉi tie: http://kantaro.ikso.net/negxero_blankero
Estas tie notoj kaj midio. Ne estas indikoj pri la tradukinto.
La teksto enhavas eraron, kiun mi nun korektis (mi anstataŭis la vorton "plorfolioj" per "florfolioj" ), nesufiĉa estas ankaŭ la informo "germana popolkanto".

Neĝero, blankero,
ekneĝas vi nun.
Vi loĝas en nubo,
malproksima kiel lun'.

Sidiĝu al fenestro,
beleta vi, stel'.
Florfoliojn vi pentras;
kiel brilas via hel'!

Neĝero, blankero,
venu valen al ni,
por formi neĝviron,
ĵeti pilkon el vi.

"KRUDA" TRADUKO:

Neĝfloketo, blankrobuleto,
kiam vi venos neĝante?
Vi loĝas en la nuboj,
via vojo estas tre malproksima.

Venu, sidiĝu al la fenestro,
vi ĉarma stelo,
vi pentras florojn kaj foliojn,
ni ŝatas vin.

Neĝfloketo, vi kovras por ni
floretojn,
tiam ili dormas sekure
en ĉiela trankvilo.

Neĝfloketo, blankrobuleto,
venu al ni en la valon.
Tiam ni faros la neĝhomon,
kaj ĵetos la (neĝ)bulon.

E-TEKSTO (2-a versio):

Mi ne scias, kiu esperantigis la kanton, do mi petas ĉi tie pardonon de la aŭtoro, ke mi modifis la trovitan tradukon. Bedaŭrinde la ritmo ne tute konvenas al la melodio. La melodion mi ne volas ŝanĝi.
Ankaŭ mia versio ne estas perfekta - mi certe ne estas poeto - sed konservas la ritmon de la originalo. Krome mi tradukis la mankantan trian strofon. Proponoj, kiel plibonigi la tekston, bonvenas. Ekzemple mi longe hezitis, ĉu en la 3-a kaj 4-a strofoj ne uzi pluralon (Neĝeroj, vi kovras... Neĝeroj, blankeroj...)

Neĝero, blankero,
ekneĝu jam nun.
Vi loĝas en nuboj,
for de ni kiel lun'.

Venu al la fenestro,
beleta vi, stel'.
Florfoliojn vi pentras;
brilas jam via hel'!

Neĝero, vi kovras
ĉiujn florojn sur ter'
ili dormos trankvile
ĝis printemp', ĝis somer'.

Neĝero, blankero,
venu valen al ni.
Ni faros neĝhomon,
formos bulojn el vi.

MELODIO:

La intenco de la aŭtorino estis jena: oni kantu pri la Neĝero laŭ la konata melodio de Wolfgang Amadeus Mozart - "Das Kinderspiel" KV 598, komponita de Mozart al la teksto de Christian Adolf Overbeck.
La komponaĵon de Mozart vi povas aŭskulti ĉi tie:

http://www.youtube.com/watch?v=4wtc_9f773M
Wolfgang Amadeus Mozart - Das Kinderspiel, KV 598

(W.A. Mozart sonigis kelkajn poemaĵojn de Christian Adolf Overbeck, inter ili "Komm, lieber Mai..." - "Venu, kara majo..." )

Post la jaro 1900 (la aŭtorino mortis en la jaro 1902) estis komponitaj por la versaĵo kelkaj novaj melodioj, ĝis fine iĝis tre populara la hodiaŭ konata melodio kaj tekstversio. Oni ne scias, kiu estis la aŭtoro de la melodio.

Aŭskultu la kanton en la germana lingvo:

http://www.youtube.com/watch?v=_kGaTcdDpec
Schneeflöckchen, Weißröckchen

NOTOJ KAJ AKORDOJ:

Notoj abundas en la reto en kelkaj tonaloj, mi elektis la tonalon C-dur:
http://www.notendownload.com/8/dpshop/shop.cgi?kat=05.06.06&id=506060035

La akordoj por la tonalo C-dur:
C G
G7 C
C F
G7 C

aŭ:
C F G
G7 C
C F Dm
C F G7 C

La akordoj por la tonalo D-dur:
D A
A7 D
D G
A7 D

aŭ:
D G A
A7 D
D G Em
D G A7 D

 PNG Alkroĉita dosiero: 9871_1359801706.png

fringilla13
afiŝita je 2013-01-24 10:30:12

Loko rezervita por la kanto

VINTRO, HO VE
:)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.