Forumo

TemojPri edukado.netJarraporto pri 2012

Katalin
afiŝita je 2013-02-14 12:51:04

Ĉi-sube ni atendas viajn komentojn kaj demandojn pri la jarraporto de la Fondaĵo Edukado.net, legebla en la DOSIERUJO.

kolombisto
afiŝita je 2013-02-14 18:27:34

Kara Katalin !
La Jarraporto pri la jaro 2012, estas komprenebla bone, montras interesajn detalojn, eĉ ankaŭ decidan evoluadon.
Ĝojplena fakto la kreskaĵo de membraro, kiu estas sekvo al pluraj novaĵoj kaj metodoj, eĉ precipe pro la sukcesa
laboro de via teamo. Dankon.

mifonto
afiŝita je 2013-02-16 02:55:51

Mi atente legis la riĉan jarraporton pri 2012...kaj gratulas vin, Katalin, pro ĝia interesa kaj konciza esprimo. Kiel mi povus, iamaniere, alkrociĝi al unu aŭ pluraj 2013aj projektoj de edukado.net ?

salutnomo
afiŝita je 2013-02-16 03:26:48

La raporto emociis min, pro sia signifo. Mi rigardis ĝin kun granda admiro. Gratulon al Katalin kaj al la tuta teamo. Bondezirojn antaŭen!
Luiza CAROL

Mireille
afiŝita je 2013-02-16 05:36:42

Katalin! Mi volas gratuli vin kaj danki vin pro via nelacigeblo! Efike, fakule, energioplene vi estras la paĝaron de pli ol 10 jaroj. Ĝi por mi estas nemalhavebla: mi ne povas imagi nian movadon sen tia ilo. Mi per ĉiuj miaj fortoj kaj ebloj subtenos vin.
Mirejo (prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono)

karinko
afiŝita je 2013-02-16 07:14:01

Elkorajn gratulojn, kara Katalin!

Via entuziasmo estas neimagebla...
Multajn ukcesojn kaj atingojn al vi kaj via senlaca agado!

Karine, Armenio

vojagxema
afiŝita je 2013-02-16 08:21:16

Dankon por ĉio kara Katalin, kaj gratulojn pri via senlaca laboro.....

Renatocorsetti
afiŝita je 2013-02-16 09:13:36

saluton al ĉiuj! renato

robertleleu
afiŝita je 2013-02-16 09:42:27

Mi, Robertleleu, salutinta al http://www.edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=207 , iris al http://www.edukado.net/komunumo/forumo?f=391&p=1, kaj al http://www.edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=207 kaj tie trovis du ligojn http://edukado.net/prie/subteno/raportoj kaj http://www.edukado.net/ext/dok?d=361

La unua ligo respondis «Vi ne havas rajtojn por tiu ĉi paĝo.»
El la dua mi elŝutis la raporton.

Ĉu ne kurioza ?

Dimitrije
afiŝita je 2013-02-16 11:21:28

Mia opinie raporto por 2012 estas tre riĉa.
Ĉu vi, Katalin, kun ni ĉiuj, kompreneble, povos ĉi jare havi saman rezulton?

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.