Forumo

TemojPri ĉio ceteraMemoru la Fundamenton

Remuŝ
afiŝita je 2013-03-11 20:14:34

Bonvolu sendi al mi viajn komentojn pri
http://remush.be/memoru/ekzercaro
Tio estas perkomputila kurso kiu faciligas la memoradon de gramatikaj reguloj.
La sistemo permesas facilan redaktadon de novaj lecionoj.

pjer
afiŝita je 2013-03-16 17:22:47

Gratulojn al la kreinto ! Tiu retekzercado estas tre valora ne nur por lerni perkore la frazojn de la ekzercaro, sed ankaŭ por gramatike lertiĝi. Ĉiuj esperantistoj devus studi la Fundamenton. Prie jen citaĵo de la antaŭparolo de la Fundamento: La "Fundamento de Esperanto" devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco."
Mi sendas dosieron, kiu entenas la tutan ekzercaron kun traduko mia de ĉiuj ekzercoj en la franca lingvo.
Amike, Pjer. (Pierre Telle Bouvier)

 PDF Alkroĉita dosiero: 9029_1363454567.pdf

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.