Forumo

TemojPri edukado.netKiam ni havos la 3000-an membron?

tatjana
afiŝita je 2013-04-07 09:59:21

MI proponas la 15-an de junio, 20.48.

Vojacek
afiŝita je 2013-04-07 11:00:11

La okan de majo je la 16-a horo de mezeŭropa tempo.

hipopotamo
afiŝita je 2013-04-07 11:46:49

Laŭ miaj specialaj kalkuloj ;-) tio nepre estos la 21-a de majo 2013 je la 2-a (nokte) kaj 15 minutoj laŭ la mezeŭropa somera tempo.
Multan sukceson por ĉiuj prognozantoj!

sabino
afiŝita je 2013-04-07 20:24:23

Eble mi estas tro optimisma homo, ĉar malgraŭ ĝia tempa proksimeco mi esperas ke EDUKADO.NET atingos la 3.000-a aliĝint(in)o je la 24a de aprilo pli malpli je la tagmezo. Ĉu mi vere troigas? Mi esperas trafi ĝuste je la dato!

(Eksmembro) Petro
afiŝita je 2013-04-08 15:15:10

Ni akceptos la 3000-an registriĝantan samideanon je la 15a de junio 2013, ĝuste komence de la dekkvara horo kaj tio estas optimima. Mi esperas pli fruan atingon.

Petra
afiŝita je 2013-04-09 09:11:07

Lau mi la 23an de majo, je la 23:23 (lau mezeuropa tempo)

Petra

-
afiŝita je 2013-04-09 12:01:01

Ni povus atingi la 3000 membrojn la 6an de junio, je la 6a kaj 6 minutoj.

Desmares
afiŝita je 2013-04-09 14:56:38

Jen mia propono: espereble ni estos 3000 je la 24a de majo, sed mi ne hazardas la horo!
Desmares

imremihaly
afiŝita je 2013-04-15 12:07:55

Laŭ mia opinio la 25-an de majo je la 23-a horo kaj 30 minutoj laŭ la mezeuropa tempo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.