Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

vmel
afiŝita je 2014-12-15 15:06:59

euxgeno skribis:
vmel skribis:
Eŭgeno, ĉu vi povas doni ligon al iu ajn retpaĝo, uzanta sonojn (k eble ankaŭ videojn) laŭ la sistemo proponita de vi? Ke mi (k aliaj) povu testi siajn retkrozilojn...
Bonvole:
Video
Audio
Ĉi tie vi trovos tabelon pri la subteno de la teknologio HTML5-video en diversaj foliumiloj:
Subteno
La subteno de HTML5-audio verŝajne estas simila.
Sub Fajrovulpo bonorde, sub IE 10 (pli novan mi ne povas uzi pro sistemaj postuloj de mia oficejo) ne funkcias. Sub Gugloĥromo bonordas. Do principe uzeblas - sed indas averti tiujn, kiuj havas ne tre mondernajn krozilojn, ke ili testu.

euxgeno
afiŝita je 2014-12-15 16:28:07

vmel skribis:
Sub Fajrovulpo bonorde, sub IE 10 (pli novan mi ne povas uzi pro sistemaj postuloj de mia oficejo) ne funkcias. Sub Gugloĥromo bonordas. Do principe uzeblas - sed indas averti tiujn, kiuj havas ne tre mondernajn krozilojn, ke ili testu.
Tio dependas ankaŭ de la uzata kodeko. IE kaj Safari subtenas nur H.264, dum aliaj subtenas liberajn Ogg Theora kaj VP8. Do necesas nur aldoni al la datumbazo po du videojn (koditajn per H.264 kaj VP8). Por sonoj eblas uzi MP3, ĉar ĝin subtenas ĉiuj foliumiloj.

vmel skribis:
Do principe uzeblas - sed indas averti tiujn, kiuj havas ne tre mondernajn krozilojn, ke ili testu.
Pri tio, ke la ludo postulas instalitan Flash, neniu avertis iun ajn. Malgraŭ tio, ke ĉi tiu teknologio neniam estis rekomendata de la Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo.

vmel
afiŝita je 2015-01-01 14:05:33

Feliĉan novjaron al ĉiuj!
Dankon al Katalin, Mogens kaj aliaj kunlaborantoj pro la zorgoj.
Dankon pro gratuloj.

Mi jam avertis pli frue, nun mi refoje insiste petas: bonvolu konservi la eblon vidi resumajn tabelojn de ĉiuj jaroj.
Nun la tabelo de 2013 ne plu videblas.
Mi opinias necese k oportune havi ligojn ne kiel "pasintjare", sed "2014", "2013" ks.
Ĉar la rezultoj de pasintaj jaroj ne plu ŝanĝiĝos, oni ne bezonas formi dinamikan tabelon - sufiĉas fari fiksitan html-dosieron kaj rektan ligon al ĝi.
Dankon pro via atento kaj komprenemo.

Katalin
afiŝita je 2015-01-01 14:08:17

Dankon, Valentin.
Kiam mi havos iom pli da mono, mi mendos tiun kompletigon.
Momente la mono, dediĉita por RISKO elĉerpiĝis. Se venus iom da donaco de riskoludantoj, mi povus pripensi la aferon.

vmel
afiŝita je 2015-01-03 13:08:21

Katalin skribis:
Dankon, Valentin.
Kiam mi havos iom pli da mono, mi mendos tiun kompletigon.
Momente la mono, dediĉita por RISKO elĉerpiĝis. Se venus iom da donaco de riskoludantoj, mi povus pripensi la aferon.
Mi povas mem prepari la dosieron (mi certe konservis siatempe la tabelon 2013), al programistoj restos nur alŝuti ĝin al la servilo kaj fari ligon - tio estas laboro por unu minuto.
Havante monatan salajron ĉ. 250 EUR, mi ne povas mone subteni eĉ la plej laŭdindajn aferojn - nur helpi per mia senpaga laboro...

Refoje dankon pro ĉiuj zorgoj.

vmel
afiŝita je 2015-01-28 08:50:55

Ankaŭ hodiaŭ, ŝajne, estas problemo kun servilo.
Mi tute ne vidis la bildon por la demando. Feliĉe, tiun demandon eblas respondi laŭ nura teksto - sed iu alia povas havi malbonŝancon...

Katalin
afiŝita je 2015-01-28 12:50:01

Valenti, bv sendi al mi en PRIVATA mesaĝo la enhavon de tiu demando. Vi eble memoras, ke pro ŝanĝoj en Ipernity, mi devis ŝanĝi la adresojn de ĉiu bildo kaj tiam mi remetis nur tiujn por kies solvo nepre necesas vidi la ilustraĵpjn. Eble tiu ĉi ne estis tia. Tamen mi ŝatus kontroli. Dankon.

vmel
afiŝita je 2015-01-31 11:33:22

Refojan dankon al la organizantoj de la ludo, persone al Katalin, Mogens, kaj al modestaj programistoj kun nekonataj por mi nomoj.
Se mi rajtus influi decidon, mi ŝatus transdoni la januaran premion al Olga Ŝilaeva (lelka_shilyaeva), kiu iam ludis modeste, sed ĉi-monate vere brave progresis.

Katalin
afiŝita je 2015-01-31 21:39:33

Dankon, Valentin, pro via propono, kaj fakte unue mi gratulu vin pro la denova venko. Bedaŭrinde vian premion Olga ne povos nun ricevi, ĉar laŭ la reguloj, ĝi devas iri al tiu persono, kiu estas la unua en la ĉi-monata listo sen donacoj. Do, fakte tiu estos nun Anna J. se mi bone vidas. Sed kompreneble, ankaŭ mi tre ĝojas, pro la progreso de Olga....

vmel
afiŝita je 2015-02-26 19:10:57

Eble jam temp' esta' denove iomete modifi la regularon. Nome: se monata venkinto jam ricevis donacon dum lastaj 12 monatoj, k ankaŭ la sekvaj ludantoj same (ja kiel mi komprenas, oni povas ricevi premion ne per propra venko nur unufoje, eĉ se pasis pli ol jaro, ĉu ne?) - do premion rajtas ricevi nur tiu, kiu okupas la lokon super la 10-a (aŭ eble 12-a, la cifero diskuteblas), alikaze premion ricevos neniu.

Tiel la organizantoj iom ŝparos monon/premiaĵojn, k la ludantoj havos stimulon ludi pli aktive, leviĝi pli alte...

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.