Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoKiu povus klarigi al mi la signifon de "drapo"?

kristof
afiŝita je 2013-04-17 10:44:14

En ReVo mi legas:
ReVo skribis:
Teksaĵo el lano uzata por vestoj
Sed ĝi samtempe tradukas per la franca vorto "drap". Tiun tradukon ŝajne konfirmas ambaŭ "Grand Dictionnaire Français-Espéranto" kaj "Grand Dictionnaire Espéranto-Français". Tio ne kongruas: en la franca "drap" ne estas vesto. Ĝi estas kutime littuko.

PIV donas la saman tradukon (iomete pli detalan) kiel ReVo:
PIV skribis:
Lana fulita teksaĵo, uzata por vestoj, tegoj k.s.
Mi do pensis, ke tio povus signifi la francan "châle". Sed ekzistas rekta traduko de "châle" en la vorto ŝalo! Do, ĉu iu povas klarigi al mi kion signifas precize tiu vorto? Antaŭdankon!

alesh13
afiŝita je 2013-04-17 19:24:56

En la franca "drap" havas du signifojn. Littuko sed ankaŭ ŝtofo Larousse

kristof
afiŝita je 2013-04-19 07:55:31

Dankon pro via respondo Alesh! Post iom da esploro mi fine trovis ke "drapo" signifas precize drap de laine en la franca.

tukero
afiŝita je 2014-04-06 22:04:07

En la angla "drape" estas kvazaŭ rezulto de "drapiri". En la usona angla temas pri (fulitaj) fenestroflankaj kurtenoj aŭ ĝenerale pri kurtenoj. Se mi bone komprenas la NPIV-an aludon pri drapo, temas pri nobelaj vestaĵoj konvene "fulitaj" aŭ ŝtofoj, eble dekore drapireblaj.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-08-04 22:21:39

kristof skribis:
Dankon pro via respondo Alesh! Post iom da esploro mi fine trovis ke "drapo" signifas precize drap de laine en la franca.
Koran saluton,
Mi ne scipovas la francan, sed la demando pri "drapo" ege interesas min, ĉar ne nur drapo, sed ankaŭ multaj aliaj Esperantaj vortoj estas por mi balasto, kadavra vortprovizo, kiun mi neniam uzis en la praktiko skribe nek parole. La klarigo estas simpla: malgraŭ la vortara difino mi ĝis nun ne povis bildigi al mi la konceptojn de iuj vortoj. Mi tre ĝojas pri la mesaĝo de Kristof, ĉar estas evidente, ke ne nur mi suferas de tio. Estus bone trovi respondon al la demando, kial nur malfacile aŭ iafoje neniel oni bildigas al si iun koncepton kaj ne trovas kion nomi per iuj vortoj. Mi ne hezitas tion konfesi, eĉ se la demando ŝajnas unuavide naiva, ĉar la afero jam multe okupis min. Mi eĉ skizis pri ĝi hipotezon, kiun mi elprovis ĉe iu esperantista amiko. Iam mi ŝatus dividi ĝin kun vi, kiam mi havos ĝin prilaborita :) Ankoraŭ mankas al mi iuj libroj - kiujn mi nepre bezonas konsulti - ekz. la konataj Esperantaj etimologiaj vortaroj. Dankon :)

tukero
afiŝita je 2014-08-06 22:26:15

Kara Leandro,
Kiel vi scias, la komunikado okazas sur diversaj niveloj de lingvorego. Tio ludas grandan rolon ankaŭ sur la vorttrezora kampo. La baza vortrezoro estas fundamento por plia kreskigo de la komunika kapablo. Se oni konstatas ke sur iu kampo pli preciza terminaro bezoniĝas, necesas akiri tiujn vortojn.
La de vi menciita etimologia vortaro estas interesa (mi havas ĝin), sed mi opinias ke ni prefere bezonas pli da ilustritaj terminaroj, ellaborendaj de Esperantoregantoj kun fakaj scioj.
Por la iom superbaza nivelo sufiĉus la fakaj lingvokonoj de ĉiu laika lingvano. Pro tio ke ne ĉiu persono scias aŭ bezonas scii ĉiun fakvorton, sufiĉas havi vortaretojn kiuj helpas nomi kelke da elementoj de iom difekta aparato aŭ klarigi la funkciadon de tia ilo.
En via situacio (tiu de ĉi tiu fadeno) la signifo de „drapo“ povus esti klarigita per diversaj kuntekstodependaj bildoj (fotoj, desegnajoj).
La „Bildvortaro en Esperanto“ de Petro Desmet’ kaj Jozefo Horvath kaj eldonita de Flandra Esperanto-Ligo estas bona por la baza vortaro, sed povus esti suplementata de malpli ampleksaj fakaj vortaretoj kiel tiuj, kiuj estas cititaj en PIV kaj NPIV.
Kore salutas Ĝeraldo.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-11-21 19:12:25

Koran saluton :)
La demando pri drapo jam pensigis min kiam mi legis la demandon de Kristof (kiel mi skribis pli frue). Por faciligi al mi la menson mi verkis en aŭgusto artikoleton pri la vorto drapo kaj sendis al s-ro Ĝeraldo - kiu faris multajn interesajn esplorojn - kaj al s-ro Francisco, redaktoro de la revuo Brazila Esperantisto, organo de la Brazila Esperanto-Ligo. S-ro Francisco kutime traesploras tiajn demandojn pri vortsignifo en artikolserio, kiun li titolas sinonimludo. Li interesiĝis pri la demando pri drapo kaj tre profunde esploris la temon. La kleriga rezulto de liaj klopodoj aperis en la lasta numero de la menciita revuo (n-ro 350, sep. 2014). La dokumento estas almetita al tiu ĉi mesaĝo.

 PDF Alkroĉita dosiero: 9024_1416597145.pdf

fringilla13
afiŝita je 2014-11-29 13:19:01

Kia drapo, tia vesto. [el Zamenhofa proverbaro]

Kara Leandro, via artikolo estas interesa, sed mi iom malsamopinias. Mi ne konsentas pri tio, ke vortoj, kiujn vi neniam uzis en la praktiko skribe nek parole, estas balasto en la lingvo. Vi ne estas en stato uzi ĉiujn vortojn, eĉ ne ĉiujn vortojn de via gepatra lingvo vi konas. Sed estas aliaj homoj, kiuj tiujn vortojn bezonas. Imagu, ke mi uzas en la pola la ekvivalenton de "drapo" (kiu pole nomiĝas "sukno" ). Male mi ne uzas vortojn, ligitajn ekz. kun piedpilko, kiu estas tute ekster mia intereso.

Se mi aŭdas/legas "lana teksaĵo", mi imagas ĝenerale sufiĉe delikatan, malpezan teksaĵon, el kiu estas kudrataj pantalonoj, roboj kaj jupoj k.s. vestaĵoj. Tiun teksaĵon ni nomas pole "wełenka" [ve'ŭenka] ("laneto" ). Oni devas gladi la vestaĵojn kaj atenti dum lavado, ĉar lana teksaĵo nepre postulas malpli varman akvon ol kotono kaj malbone toleras rotacian senakvigadon aŭ vringadon. Kiu tion ne scias, ne distingas lanon de kotono, povas difekti la ŝatatan vestaĵon.
Pli dikan lanan teksaĵon oni uzas por manteloj. Sed ankaŭ tio ne estas "sukno" (drapo), tio estas "wełna" ['veŭna] (lano).

Kiu havas katon, bone scias, kiel facile kataj ungoj difektas lanan teksaĵon, same dum laboro ĝi facile difektiĝas. Pro lavado lana teksaĵo feltiĝas, kio estas ĝia granda malavantaĝo. Tiun econ homoj rimarkis jam antaŭ jarmiloj kaj uzis, eĉ profitis ĝin, dum produktado de alispeca lana teksaĵo. Oni rafinite "difektis" la teksaĵon ANTAŬ la uzo. Tion signifas "lana fulita teksaĵo". La teknologio de fulado ŝanĝiĝis dum jarmiloj, sed la celo restis la sama: ricevi SPECIALAN lanan teksaĵon.
Ludoviko Zamenhof naskiĝis en Bjalistoko, kiu iĝis tiutempe granda teksindustria centro, li certe vidis grandegan diferencon inter "lana teksaĵo" kaj "drapo". Drapo estas peza kaj felteca (sed ĝi ne estas felto, ĉar felto tute ne estas teksaĵo). Ĝi estas bonega izolilo kontraŭ malvarmo (nu jes, lano), vento kaj... akvo (tute kontraŭe al normala lana teksaĵo), ĝi estas fortika, ne facile difektiĝas (la teksaĵo estis jam totale difektita kaj poste "riparita" dum la produktado) kaj oni ne bezonas gladi ĝin.

Drapo ne plu estas tiom populara kiel antaŭe, ĝia tempo pasis kun la 19-a jc., sed ĝi daŭre estas uzata, ekz. por kudri mantelojn kaj vintrajn uniformojn por la armeo, polico (sed ankaŭ por vintraj jakoj por privatuloj).
Kara Leandro, mi supozas, ke por brazila vintro drapo ne bezonatas, sed tio ne signifas, ke ĝi tute ne bezonas nomon.

Alia uzo (kiel tegilo) malpli dependas de la klimato. Drapo estas bone konata ekz. al bilardludantoj - laŭ Reta Vortaro "bilardo" estas "ludo, ludata per eburaj globoj sur tablo tegita per drapo".

Dum mia instruado de la germana lingvo al polaj infanoj mi rimarkis, ke multaj knaboj ne komprenas la diferencon inter jupo kaj robo, ili miksas la vortojn eĉ en la pola lingvo, do ne povas bone lerni ilin en la fremda lingvo. Ili ofte opinias, ke du vortoj por la sama afero estas senbezonaj. Tuj ekkrias knabinoj: Kia sama afero? - ja jupo kaj robo estas tute malsamaj vestaĵoj! Ĉio dependas...

fringilla13
afiŝita je 2014-11-29 13:34:22

En la mezepoko drapo estis unu el la plej gravaj, eĉ internacie, komercaj varoj.
Sur Malnova Urboplaco de Krakovo (en suda Pollando) staras impona konstruaĵo, kiu nomiĝas "sukiennice", ĉar oni vendis tie drapon (pole: sukno). Bv. rigardi:
http://pl.wikipedia.org/wiki/Sukiennice_w_Krakowie

En la pola lingvo "robo" nomiĝas "sukienka" [su'kjenka] ("robeto" ) aŭ "suknia" ['suknja] (eleganta, longa robo). Pli frue "suknia" signifis vestaĵon ĝenerale. La eco, ke drapo ("sukno" ) ne sorbas akvon, faris ĝin tre oportuna por longaj strataj roboj de la pasintaj jarcentoj, ĉar la malsupra parto ne malsekiĝis kaj ne tiom malpuriĝis dum la promeno.

fringilla13
afiŝita je 2014-11-29 14:29:00

Kara Kristof, ĉu nun vi pli-malpli komprenas, kio estas "drapo"? :)
Mi scivolas, ĉu post mia klarigo ĝi daŭre "signifas precize drap de laine en la franca".

Laŭ mia pola-franca vortaro "sukno" estas "tapis", kio similas ne nur al "tapiŝo" :) , sed ankaŭ al la pola "tapicerka" (franca "tapisserie" ).
Ĉu do "drapo" = "ŝtofo uzata kiel meblotegilo"?

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.