Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoKiu povus klarigi al mi la signifon de "drapo"?

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-11-29 17:23:06

S-ino Małgorzata, tre koran dankon pro via respondo!
Ĝi balzamis mian spiriton. Ĝi estas ege klariga :)
Per vortoj kiel balasto, vegeti, kadavra, inflamo, doloro mi celis sentigi la ĝenon, kiun kaŭzas al mi la malpovo uzi ne nur drapon, sed grandan amason da aliaj vortoj. Kiom mi jam penis, same kiel pri drapo, por kompreni vortojn, kiujn mi sufiĉe ofte renkontas! Via artikolo, same kiel tiu de s-ro Francisco en la revuo Brazila Esperantisto, estas tre kleriga. Kiom da aferoj enhavas en si unu vorto! Mi jam ne plu baraktas. Mi estas tre ĝoja kaj kontenta. Espereble ankaŭ la aliaj forumanoj :)

fringilla13
afiŝita je 2014-11-29 17:42:25

Mi ĝojas, ke mia klarigo utilis. Laŭ mi, se Esperanto devas esti lingvo por la tuta mondo, por diversaj kulturoj, ĝi ja nepre devas enhavi ankaŭ vortojn, kiujn ni ne komprenas, eĉ kies difinon ni ne komprenas. Ni povas kompreni nur tion, kion ni konas. Kiu konas ĉion en la mondo? Sed Esperanto ebligas konatiĝi kun multaj nekonataj aferoj. :)

kristof
afiŝita je 2014-12-02 10:20:26

Al Leandro: Mi legis vian artikolon. Gratulon! Efektive, vorto apenaŭ uzata en la kutima lingvo-uzo ne povas havi klaran signifon. Alia problemo por mi kuŝis en tio, ke la franca drap estas plursenca. La unua senco (fulita lanŝtofo) estas nekonata de la mezuma francparolanto, ĉar la afero mem tute eksmodiĝis.

Al Fringilla: Jes, drap de laine estas la plej preciza traduko de "drapo". Drap iam sufiĉis, sed kiel mi klarigis la plimulto de la francparolantoj jam ne konas tiun unuan sencon, do necesas nuntempe pli trafa nomo por tiu ŝtofo.

Amike,
Kristof

Bernadox
afiŝita je 2015-05-05 13:59:28

Misinfluita de la maltaŭga pamfleto de Piron ("La bona lingvo" ), vi intermiksas du ebenojn, Leandro, nome tiujn de nocio kaj termino:

Nocio estas la objekto mem, kutime priskribita per difino. Termino estas la vorto (aŭ vortokombinaĵo), per kiu oni nomas la objekton (aŭ pli ĝenerale fenomeno).

Via problemo estas, ke vi ne havas spontanean "internan bildon" pri la objekto "drapo" - problemo de nocio, t.e. de mondoscio, do. La kialo estas, ke unue tiu specifa ŝtofo nuntempe ne plu estas tia ĉiutagaĵo kiel dum la epoko de Z. Fakte oni uzas ĝin preskaŭ nur plu en la tradicia modo de Bavario kaj Tirolo (vd. la foton). Due tiu uzo de tiu specifa ŝtofo estas malofta en via mondoparto.

Ĉe mi estas simile pri iuj tropikaj fruktoj el Brazilo. Mi simple neniam havis ilin en la manoj, neniam manĝis kaj gustumis ilin. Mankas al mi mondoscio pri ili, mi ne havas klaran bildon pri la nocio.

Neniu lingvo de la mondo povas anstataŭigi mondoscion, konojn pri objektoj kiel tiaj. Tio estas la kerna miskompreno de Piron kaj de la t.n. "bonlingvisma" misinstruo. Se vi ne konas tiun beston, tute ne helpas al vi ĉu iuj nomas ĝin urskato, plej multaj aliaj pando. La demando ĉu urskato, ĉu pando koncernas la ebenon de terminoj, de nomoj.

Pli detale legu en: "La mesia libro".

"Bonlingvismo" estas grandaparte kontraŭfundamenta, vd. en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, BK I, p. 385-388 (aldonita).

 PDF Alkroĉita dosiero: 13023_1430834368.pdf

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-05-05 16:32:43

Bernadox skribis:
Misinfluita de la maltaŭga pamfleto de Piron ("La bona lingvo" ), vi intermiksas du ebenojn, Leandro, nome tiujn de nocio kaj termino
Estimata Bernadox, dankon pro via reago kaj instruaj vortoj. Estas rimarkeble, ke vi estas klera persono. Dankon ankaŭ pro la ligoj kaj proponitaj dokumentoj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.