Forumo

TemojPri ĉio ceteraNi subtenu Monika kaj ŝiajn infanojn

Katalin
afiŝita je 2013-05-27 10:44:42

La Granda Ursino estas malgranda, privata lernejo en Svislando, kie nia Kolegino Mónika Molnár altnivele instruas Esperanton al ĉiuj infanoj de la lernejo. Pro la privateco de la lernejo ili devas mem financi ĉiujn agadojn de la lernejo kaj ebligi ke la nun 30-jara lernejo povu plu funkcii, kaj ankaŭ Esperanto resti tie en la studprogramo.

La 1-an de junio ili havos grandan, jubilean feston al kiu ligiĝas ankaŭ sponsorenda maratona kurado. Por esprimi nian subtenon kaj helpi ilin, ni povas sponsori la instruistinon Monika aŭ iun el la infanoj.
Vidu pli da detaloj en la novaĵoj.

Ĉi-sube ni kolektas viajn gratulojn kaj subtenproponon, t.e. la sumon kiun vi povas donaci al kuranto. Oni antaŭvidas ĉ. 10 turnojn, do, la sumon vi proponu por unu turno, kiu estos multobligata laŭ la plenumitaj turnoj.

 PDF Alkroĉita dosiero: 4_1369651482.pdf

Katalin
afiŝita je 2013-05-27 11:41:30

Monika, mi mem donacos al vi po 3 eurojn post ĉiu sukcesa rondo.
Kuraĝe antaŭen ..... kaj sciu, ke pro solidareco mi mem samtempe biciklos kun vi sur mia trejnbiciklo.

Monika
afiŝita je 2013-05-27 15:43:11

Dankon! Ankaŭ pro la kuraĝigo kaj ankaŭ pro la subteno!!!

margaretha
afiŝita je 2013-05-27 21:49:20

Kara Monika,
Gratulon pro via belega laboro kaj via dediĉo al gelernantoj. Nun sekvas sporta aldono al kiu mi kun ĝojo kontribuos per 50 eŭroj.
Havu belan tagon! Amike, Margaretha

Monika
afiŝita je 2013-05-27 21:52:18

Koran dankon Margaretha!!!

martenolelargo
afiŝita je 2013-06-01 12:39:08

vi nun kuras mi pensas pri vi.
mi subtenas vin per po unu euro post ĉiu giro.

marteno

Monika
afiŝita je 2013-06-01 21:22:03

Dankon Marteno! Vi estas tre ĉarma kaj atentema. Ankaŭ mi pensas pri vi kaj baldaŭ vi eĉ vidos kial. ;)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.