Forumo

TemojPanteonoMi rekomendas s-ron Reza Kheir-khah.

leejungkee
afiŝita je 2013-05-29 22:35:36

Mi rekomendas s-ron Reza Kheir-khah,kiu loĝas en Tajvano por nova panteonano.
En Tajvano li instruas Esperanton de elementa lernejo ĝis universitato konstante.

Jen estas lia biografieto.

Ekde la jaro 2000 li loĝas en Tajvano, kie li instruas Esperanto-kursojn. La sola oficiala Esperanto-kurso en Tajvano estas en Pingrong Mezalta Lernejo en la urbo, kie ekde 2003 li gvidas kurson de Esperanto kadre de eksterkursa lecionaro. Ekde la jaro 2000 li organizis Zamenhofajn Festojn daŭre, kiuj dum la lastaj jaroj dufoje okazis en Wenzao universitato, la sola lingva universitato en Tajvano, kun partopreno de multaj.
Cetere li ankaŭ kunredaktas la lokan Esperanto-gazeton Formoza Folio, kies 13ª numero aperis en decembro 2010.

Katalin
afiŝita je 2013-05-29 22:39:28

Koran dankon pro la propono. Mi ekagos.

leejungkee
afiŝita je 2013-09-04 00:26:14

Dankon pro via pozitiva akcepto. Sukceson al vi. Via, Jungkee

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.