Forumo

TemojEkzamenojEventoj dum la Dua Tutmonda Ekzamentago 2013

Katalin
afiŝita je 2013-06-08 11:48:14

Bonege, dankon al ĉiuj. Ni ekzamenas ankoraŭ parole.....
sendu fotojn, tiuj kiuj ankoraŭ ne faris.
Amike, tutkore, Katalin

esperantomaceio
afiŝita je 2013-06-08 19:37:53

Fotoj de la ekzameno en Maceió, Brazilo.
la 8-an de junio 2013.

 JPG Alkroĉita dosiero: 7037_1370720273.jpg

esperantomaceio
afiŝita je 2013-06-08 19:39:52

Ekzamenotoj antau la Edukejo "CECITE".
Maceió, Brazilo.
La 8-an de junio 2013.

 JPG Alkroĉita dosiero: 7037_1370720392.jpg

esperantomaceio
afiŝita je 2013-06-08 19:41:36

Afiŝo Ne Ĝenu sur la pordo.
Maceió, Alagoas, Brazilo.
La 8-an de junio 2013.

 JPG Alkroĉita dosiero: 7037_1370720496.jpg

gildamunoz
afiŝita je 2013-06-09 06:29:43

ĉio en ordo ĉe Tijuana. Nur la kodo de la kobrilo de la ekzamenoj estis indikitaj por la jaro 2012, kaj ni korektis tion.
Vi jam povas vidi pri nia sesio en Tijuana, Meksiko:
http://www.youtube.com/watch?v=OrwcKcVv9ms&feature=youtu.be

Petra
afiŝita je 2013-06-10 08:51:56

Ankaŭ ĉe ni en Bonaero, Argentino ĉio estis en ordo. La malgrandaj eraretoj (ĉefe tajperaroj) kaŭzis neniun problemon, ĉiu povis kompreni kaj fari la taskojn.

LaurentZ
afiŝita je 2013-06-10 10:17:10

Kara Katalin,

Mi ege dankas vin, kaj la ĉiajn aliajn organizantojn, pri la organizo de la KER-ekzameno. Vi faris multe, por ke ĉio bone funkcius - kaj ĉio bone funkciis! :-) Mi tre miras pri via granda kapableco, de ĉion kunlaborigi. Mi tre ĝojas kaj sentas min honorata, ke mi povis partopreni en tiom grava evento : la dua monda ekzameno, kaj la unua, en kiu oni povis samtempe pasi la skriban kaj la parolan parton - danke al la skajpa teknologio.

Amike.

Katalin
afiŝita je 2013-06-10 11:22:40

Koran dankon, Laurent, pro viaj vortoj.
Ankaŭ mi ĝojas, ke en Arras denove okazis sesio kaj kun tiom multe da kandidatoj. Oni vidas, ke la regiono pretiĝas al la UK en 2015.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.