Forumo

TemojEkzamenojEventoj dum la Dua Tutmonda Ekzamentago 2013

Katalin
afiŝita je 2013-06-05 14:42:04

Estimataj kolegoj, Bv. raporti ĉi tie..... ni scivole atendas viajn skribaĵojn kaj fotojn.
Sukceson al ĉiuj, Katalin

Fotojn serĉu ĉi tie: http://edukado.net/biblioteko/fotoj?al=38

Katalin
afiŝita je 2013-06-07 09:40:59

7a de junio, 11.40
La ekzamenkomisiono pretas al la parolaj partoj de la ekzameno, kiu komenciĝos post du horoj en Linon.
Vidu la suban foton kaj elgu la anoncon.

 PNG Alkroĉita dosiero: 4_1370598058.png

Mireille
afiŝita je 2013-06-07 10:50:00

Ĉio pretas en Liono, Francio. Mi atendas iom da manĝaĵo por elteni la tutan posttagmezon. Marilou kaj Andrea iris aĉeti ion. Mi vartas la komputilojn, la materialon, kaj siestas iomete. Mi deziras sukceson al ĈIUJ!!!

rosemarie
afiŝita je 2013-06-07 20:30:28

AVINJONO (Francio) Pretas por akcepti la kandidatojn.

Monika
afiŝita je 2013-06-07 21:35:02

La Chaux-de-Fonds pretas, atendas la kandidatojn.
Vidu: http://edukado.net/biblioteko/fotoj?f=1195

(Eksmembro) ypji5361
afiŝita je 2013-06-08 08:24:39

Ni konstatis du erarojn por la sesio C1 :
- la respondo I-3 korespondas al la demando I-4 kaj la respondo I-4 korespondas al la demando I-3
- mankas la demando 4 por la teksto IV-3 : nur 3 demandoj sur la verda folio kaj 4 atenditaj respondoj sur la blanka folio.

Ĉu vi konfirmas ?

Katalin
afiŝita je 2013-06-08 08:31:56

JES, jes, bedaŭrinde. Agu laŭ la logiko.
Dankon, Katalin

Monika
afiŝita je 2013-06-08 09:16:45

Jes, ni konstatis la samajn erarojn kaj pluse:
Je nivelo C1, ekzerco IV/1 estas tajperaro en la tasko:
"elektornikaj" anstataŭ "elektronikaj"
Espereble tiu malgranda tajperaro je tiu nivelo jam ne kaŭzas problemojn. ;)
Ĉe ni ĉio iras glate. Ĉion bonan al ĉiuj!
Monika

Monika
afiŝita je 2013-06-08 10:01:34

Vidu niajn novaĵojn ĉe la fotoalbumo:
Fotoj pri la tago diversloke

gravuristo
afiŝita je 2013-06-08 11:42:58

Saluton al ĉiuj

koregajn dankegojn precipe al Katalin de la vendeanoj. Sesio finis je la 13-a kaj 10, akurate kaj precize............
Ni jam ĉion multobligis, kopiis...............kaj nun ni estas trinkontaj kaj manĝontaj...............Je via sano kaj bonan apetiton.
Stefano+Patriso.......................kaj Beti.......

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.