Forumo

TemojPri edukado.netMinaco

Katalin
afiŝita je 2013-08-25 12:39:43

Mi ĵus ricevis la sekvan mesaĝon en la interna sistemo.
"Katalin!! Estu preta! vi ne estas pardonita pro ĉiuj viaj kulpoj ))"
La sendinto kun ĉiuj datumoj estas konata.

Mi ekcerbumis. Kion signifas tiu ĉi mesaĝo? Ĉu mi devas ĝoji ke iu entute skribis? Ĉu estas ŝerco?
Ĉu mi vere maltrankvilu aŭ pensu pri kritiko? Ĉu post 6-semajna kontinua kaj intensa kursumado mi ne rajtas havi kelkajn tagojn, kiam mi provas ripozi de la reto? Ĉu estis kaptitaj eraroj en la RISKO-ludo kaj la skribinto malvenkis pro ili?
Nu, mi decidis atendi la punon, sed tamen scivolas pri la KULPO.

RubyNunes
afiŝita je 2013-09-03 00:52:54

Nekredeble! Ŝajnas, ke restas ankoraŭ blatoj pistendaj. Kiam oni pensas, ke oni havas sian domon pura ... jen aperas ĝenemaj bestetoj.
Katalin, indas nur ignori tiun homon. Vi ja meritas bonegan ripozon post senduba longega labortempo. :)

Ĉion bonan! ^_^

tukero
afiŝita je 2013-09-05 20:02:20

Kara Katalin,
mi konsentas kun RubyNunes. Krome la skribinto maltrafis la temon de la fadeno. Indus eble demandi psikologon.
Amike
Tukero

kolombisto
afiŝita je 2013-09-08 14:40:53

Kara Katalin!

Ŝerco aŭ minaco enletere ambaŭ estas erara konduto. "La sendinto kun ĉiu datumoj estas konata"
Do, tiam estus inda demandi lin/ŝin ke vicigu la kulpojn. El la respondo estos evidenta ke la
sendinto ŝercis aŭ minacis, eĉ eble cerbomalsana.
Do mi treege dankas vian raportojn kaj fotoseriojn pri la UK el Rejkjaviko. Tiu estas ĝoja al
tiuj, kiuj ne povis partopreni. Kun plej amika saluto, Johano

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.