Forumo

TemojEŭropa Tago de Lingvojitala lingvo

Patrick75
afiŝita je 2013-09-26 14:58:27

En la itala lingvo, same kiel aliaj lingvoj, oni uzas ofte nomojn de bestoj por "kolorigi" iujn eksprimmanierojn. Tiuj ĉi estas vere amuzaj. Ni vidu:
Essere a cavallo (Esti sur la ĉevalo): solvi gravan problemon aŭ atingi tion, kion oni volis sen malfacilaĵoj
Essere come il gatto e la volpe (Esti kiel la kato kaj la vulpo):fakte temas pri la historio de Pinokjo. Tio signifas plenumi misfarojn kaj defendi sin unu la alian.
Avere i grilli per la testa (Enteni grilojn en la kapo): enteni en la kapo strangajn ideojn
Gatta da pelare (Senharigota katino): tio signifas alfronti tre malfacilan situacion, kion oni devas solvi
Come il gatto e l'acqua bollita (kiel kato kaj boligita akvo). Ni jam konas la malamon de katoj por akvo. En tiu kazo la akvo estas varmega, ĝi bolas, do jen plia kaŭzo por plu malami iun
Essere come il latte di gallina (esti kiel kokina lakto): tio fakte rilatas pri io tre malofta, kiun oni malfacile trovas
Mi ŝatas tiujn eksprimmamierojn, kiuj montras la riĉecon de la popola itala lingvo

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.