Forumo
Temoj / Lingvaj demandoj kaj helpo / uzo de akuzativo
noelzivo
Ĵus oni korektis la respondon: "Mi vizitis s-ron Larsen, svedoN, konatan al mi", asertante, ke la markita N ne estas bezonata.
Ĉu nova vorto en gramatiko? |
Katalin
Mi ne komprenas kion vi opinias "nova vorto". En la frazo temas pri apozicio, postmetita klarigo, revortigo de la antaŭa frazparto. Ni aldonos informon pri s-ro Larsen, nome ke li estis svedo. Apozicioj ĉiam havu akuzativon, se la antaŭa frazparto havas tion. Se ni ŝanĝus la vicordon de la du elementoj ni fakte havus nominacion kaj sen komo, sen akuaztivo. Ni renkontis la svedon s-ro Larsen. |
noelzivo
Nu jes, ankaŭ mi temas pri tio, ke akuzativo estas bezonata. Sed kial oni korektis min, ke ĝi NE estas bezonata?
|
Katalin
Eble estis eraro. Mi ne trovas spurojn pri ĝi.
|
tukero
Estas ofte demandinde, ĉu ĉiu „korekto“ estas „bezonata“. En ĉi tiu okazo la formoj estas alternativaj. Principe la aŭtoro decidas tiuokaze mem pri la bezono. Ne ĉio, kio ne nepre estas bezonata, estas en certa kunteksto malĝusta kaj korektenda. Korektado premisas eraron.
Redaktado ne ĉiam estas objektiva korektado. Redaktoroj kelkfoje, ne nepre intence, trudas sian personan stilon al aŭtoroj, ne konsiderante la tutan gamon de la eventuale intencitaj nuancoj. Laŭ mia memoro (fonton mi ankoraŭ ne trovis), en tiaj situacioj la rezigno pri la akuzativo estas opcia, ne deviga. Kore salutas Tukero |