Forumo

Temoj(Inter)komunikadoEnverŝi oleon en la fajron

Ĉu tia esprimo ekzistas en via lingvo?

fringilla13
afiŝita je 2013-10-02 19:18:42

En la pola lingvo la esprimo estas uzata, eble ne ĉiutage, sed sufiĉe ofte:
"dolewać oliwy do ognia" (alverŝadi oleon en (la) fajron).

Katalin
afiŝita je 2013-10-02 19:25:15

Jes,
olajat önteni a tűzre.
Hungare.

wabe
afiŝita je 2013-10-02 20:12:39

Jes, ĝi ekzistas en la itala "versare olio sul fuoco" kaj en la germana "Öl ins Feuer gießen".

verdeca3
afiŝita je 2013-10-03 00:29:40

Jes, ankaŭ en mia lando ,Ĉinio ,tiun frazon oni ofte diras ,kaj ĝia signifo estas ,ke oni plikolerigas kolerulon .

stelamiko
afiŝita je 2013-10-03 07:12:20

En la dana lingvo ni uzas la esprimon:

hælde/kaste benzin på bålet, t.e. verŝi/ĵeti benzinon sur la fajron.

Patrick75
afiŝita je 2013-10-03 12:29:20

jes, ni diras en la itala: "versxi benzinon sur la fajron" por kompliki situaciojn jam malbonaj aux "versxi akvon sur la fajron" por malpezigi situaciojn

vmel
afiŝita je 2013-10-11 14:01:13

Ankaŭ ruse - подливать масла в огонь.

tukero
afiŝita je 2013-10-14 21:47:02

En la angla la idiomo havas plurajn formojn:
- to add fuel the flames (aldoni fuelon al la flamoj) t. e. pli ardigi disputon
- to add insult to injury (aldoni ofendon al doloro) t. e. damaĝi/domaĝi al iu kaj samtempe insulti tiun
Ĝenerale temas pri plimalagrabigo de la situacio.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.