Forumo

TemojMetiejolisto de radi-kanaloj kun horaro

(Eksmembro) Johan_Derks
afiŝita je 2013-10-11 08:30:28

Unue mi ne scias, chu chi tiu rubriko taugas por mia demando. Se ne, kie mi enmetu ghin? Nun mia demando:
Mi ricevis demandon de Serba esperantistino kiel shi plibonigu sian parolkapablon.
Mi ne havas rektan solvon por tio sed volas atentigi shin pri en Serbujo bone audeblaj radi-elsendoj.
Char mi ne interesighas pri radi-auskultado en Esperanto, mi ne scias kiel procedi por kunmeti - por shi kaj aliaj - liston de tiaj radi-kanaloj.
Chu iu havas sperton pri tio ?

Johan Derks

Katalin
afiŝita je 2013-10-11 08:38:08

Saluton,
Bv. iri al la Biblioteko, kaj tie la lasta parto estas: RETLIGILOJ.
Dekstre videblas la enhavtabelo, kaj la antaŭlasta ero estas kolekto de radio- kaj televidelsendoj.
Mi donas la rektan ligon al la RETLIGILOJ, sed estus bone se laŭ la priskribo vi mem povus trovi ĝin. http://www.edukado.net/biblioteko/retligiloj.
Ĉiukaze radioelsendoj taŭgas por evoluigi la aŭdkomprenon, kaj ne la parolkapablon. Mi estas preperanta liston de aktivaĵoj, kiuj evoluigas la parolkapablon. Mi anoncos, kiam mi finis ĝin.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.