Forumo

TemojMetodikoKiel krei motivojn lerni Esperanton?

blazio
afiŝita je 2010-08-16 20:00:11

Mi ja konas frazojn, kiel "per Esperanto vi povas akiri geamikojn. "....ekkoni la mondon", "... akiri dokumenton pri lingvoekzameno..." "...havi bonan amikan societon..." "... helpi realigi bonan kaj humanisman celon..." "...plifaciligi vian lernadon de aliaj fremdaj lingvoj. Ni en Hungario eĉ havas laste simil-celan libreton de d-ro Ludoviko Molnár, ampleksajn studojn de Ladislao (n.s. László) Gados ktp.
Mia emo estus iom pli apartigi kaj plipercizigi, kiun motivon povas havi kiu, kaj kiel tiuj motivoj estas flegeblaj.
Mi konsideru ion paralelan. Junulo lernas la lingvon Germanan,
kaj poste li ne studas la Germanan literaturon. li ne fariĝas komercisto en la germana lingvoteritorio, li ne ekfunkciigas gastejon speciale por germanoj aŭ germanlingvuloj. Ĉu oni pridubas lian rajton esti lerninta la germanan lingvon? Mi emas nei tian supozon.
Se li/ŝi lernas Esperanton, unue oni tre ĝojas kaj oni (mi pensas pri la esperantista subaro de *oni*) laŭdas lin:
tio liveras plian motivon perfektiĝadi. Sed ĉirkau meza nivelo lin atingas la demando, ĉu li volas evoluigi turismon, aŭ batali por akcepto de Esperanto tie kaj tie, eventaule ĉie... kiu-isman submovadon li preferas partopreni, kaj kiu estas lia preferata organizo-modelo.
Se lerninto de la Germana lingvo decidas okupiĝi pri fungoj en Germanio, eble oni laŭdos lin pro akiro de konoj en tre speciala kampo, kaj verŝajne oni ne diros al li, ke li prefere devus okupiĝi pri Goethe - nek inverse: oni ne avertas junan studanton de beletro okupi sin pri io pli utila... por la aliaj gerlernantoj de la germana lingvo. Oni ne diras, ke nun la ĉefa celo de la lernantoj de la germana lingvo estas nepra partopreno en la evoluigado de la maljunula (aŭ junula) turismo ktp.
Malgraŭ tio: ekzistas "alidirektaj" faktoj: kaj la germana lingvo, des pli Esperanto bezonas junajn turismistojn kaj junajn terminologojn, ja - se temas pri terminologio - la ŝanĝiĝanta homa mondo (industrio, medio, scienco, kulturo) defias ĉiun lingvon, kaj la ŝanĝiĝanta mondo devas esti lingve spegulata. Kaj fakte, mi povas bone imagi junulojn, kiuj ambicias kaj grandajn fakajn plenumojn en tiu au alia kampo de la ĝenerala homa kulturo, kaj plenumon en la evoluigado de faka apliko de Esperanto, ekzemple. Sed: kiuj, kiam, kiom estu atentigataj pri tiaj ebloj, kaj kia estas la konvena stilo por priparoli similaĵojn.
Ĉu oni povas ekzemple skizi garantiatan au almenau: iom post-iom garantiendan, profesian vojon, karieron, en kiu Esperanto estus harmonia komponento? Aŭ oni nur devas klarigi al gejunuloj, ke ili, se pro ia (alia) motivo decidas okupiĝi pri esperanto ne nur poramuze (kio ja devas esti ilia rajto!) ili devos konstante spertadi konflikton inter la pagata labormedio kaj la esperantista agado? - Statu la afero iel ajn, E-pedagogo devus kapabli liveri pli-mal-li klaran bildon ankau ĉi-kampe.
Blazio

blazio
afiŝita je 2010-08-16 20:01:31

Eble la demando "kio motivas gelernantojn", havas tro evidentajn respondojn. Ĉu estus pli interesa demando,
por k i u j ni prezentu konvenajn motivojn?

Mi pensas, ke plej ofte esperantistoj celas allogi
homojn, por kiuj lingvolernado prezentas tre grandajn
obstaklojn, kiu ne esperas bone alproprigi lingvon.

Alia celo povus esti: logi plej lingvotalentajn hmojn, kiuj
ankau en esperanto produktus verkojn, kiujn ne eblas preteriri senrimarke.

Nu, mi divenas, ke ambaŭ celoj estas plenumindaj. Sed kia
devas esti la proporcio? Ĉu la samaj homoj havas forton kaj
kapablojn labori por ambaŭ celoj? Ĉu oni devas, pro mizera
nia stato, elekti el la du celoj, kaj provizore neglekti la alian?
ĉu oni povas esti prudenta, en simila situacio?

Blazio

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-04 11:34:35

Parolante ĝenerale, oni povus aserti ke, ekster la devigoj de la lernejo, oni lernas lingvon:

1. Por praktikaj celoj
2. Pro prestiĝaj kialoj
3. Pro scivolemo (intelektaj celoj)

Sub praktikaj kialoj, oni povus listigi, ĉar tio donas pliajn eblojn de dungiĝo, ĉar oni volas viziti aŭ enloĝi landon kie oni parolas la lingvon, ĉar la koramik(in)o parolas tiun lingvon, ĉar necesas por plustudo en via fako, ktp.

En la kazo de Esperanto, la praktikaj rekompencoj apenaŭ ekzistas. Tamen tiuj abundas rilate la anglan.

Nuntempe, scio de Esperanto ne alportas prestiĝon. Neniel oni povas atribui snobisman valoron. Tamen en pli ol kelkaj landoj vi akiras respekton se vi scipovas la anglan.

La sola kampo sur kiu oni povas senblage argumenti por la lernado de Esperanto estas la eduka/intelekta/hobia kampo. Sur tiu kampo Esperanto okupas almenaŭ egalan pozicion kompare kun la angla - aŭ eĉ pli superan pozicion.

Kompreneble la estonteco de Esperanto kaj la nombro da parolantoj, fundamente, ŝanĝiĝus, se iel oni povus enkonduki ĝin devige en la lernejojn. Sed por efektivigi tion oni nur povas argumenti per asertoj pri la eduka/intelekta valoro.

Kiam estos vere milionoj de fluparolantoj, tiam oni povus kampanji por la adopto de Esperanto kiel solvon por la 'lingva problemo'. Ĝis tiu tempo, la finvenkistoj devos kaŝi sian celon kaj eviti prezenti Esperanton al la mondo kiel la miraklan interlingvon. La mondo povas tro facile respondi, ni jam havas mondan lingua franca - la anglan.

ĵajroad
afiŝita je 2010-10-05 22:15:24

Karaj lagantoj,

Li starigis tre interesa damando. Post la damandoj: kiom da homoj parolas Esperanton? kaj Kiuj landoj uzas ĝin? Ĝi venas tiun demandon! Mi uzas Eon por kio? En mia lando Eo estas precipe afero de hobiistoj kiel ŝako. Mi kaj kelkaj aliaj esperantistoj celas disvolvi Eon en ekonomia kampo. La granda avantaĝo de Eo ne estas nur la facileco sed la eblo simple kopii kaj apliki tiun kiun aliaj landoj kreis. Ni faras neniajn erarojn. Anglaj parolantoj prenis la franca vorto "people" kaj simpre misprononcis ĝin al "pipol" kaj malmultaj uloj en mia lando korekte prononcas ĝin sed oni rekonas kiel ANGLA VORTO. Nu, ni devas komenci montri kiel Esperanto povas esti utila por formi profesian teamon por produkti varojn kaj aĉetaĵojn. Vidu vi sinjoroj, kiel mi konkludis, ni havas 3 aŭ 4 ekonomaj sektoroj: unuagrada (agrikulturo kaj brutbredado), duagrada (eltira minerala kaj vegetala kaj transformiga industrio), triagrada (komerco kaj servoj), kvaragrada (arto kaj kulturo). Ĉu vi perceptis kie estas la influo de Esperanto? Nur la kvaragrada!

Angla lingvo invadis ĉiujn kaj vendas sukcesan imagon malgraŭ sia malfacileco. Ni bezonas konstrui teamon ne nur por produkti kulturon sed ankaŭ por produkti konsumaĵojn. Mi vidas kiel ebla estas teami ĉinaj, grekaj, usonaj, ktp profesiuloj por fari grandan ekonoman grupon. Mi ne scias en viaj landoj sed en mia la junulo volas luksaĵojn kaj angla lingvo signifas al ni vojon por akiri luksaĵojn, sukceson. Esperanto devas esti simileco de sukceso. Post, kiel kelka normala socieco, krei la bazo de nia ekonomio ni povos financi vojaĝojn de niaj samideanoj...finaci arton kaj kulturo kaj ni eblas krei riĉoplena kulturo ĉar ni unue povas simple kopii post ni povos krei. Sed por subteni la kreantojn ni devas havi monrimedojn. Ni forlasos la fratecon kaj niaj unuajn idearon ĉu? Ne, tute ne! Inter ni ni povos daŭre havi nian fratajn ideologistojn sed ankaŭ ni devas malfermi spacon al aliuloj.

eobo
afiŝita je 2010-10-13 19:53:31

Slu/Sal' al ĉiuj,
Mi uzis senkosta karaokeilo por krei karaokeoversionoj de e-o muziko mi ŝatas. Tion edukamuzadeco motivigas min lerni Esperanton. Aliajn edukamuzadoj mi konas:
www.filmoj.net
komiksoj.wordpress.com
pondus komiksoj

Amike, Erik

eobo arkivejo | Sintel rekontas E-o mikso de Sintel filmo kaj taŭga e-o karaokeoj. Sintel estas Krea Komunaĵo filmo. Aktuale kurolisto sole, ankoraŭ bezonas taŭga videotranĉon.

blazio
afiŝita je 2010-11-02 04:31:47

Jes, kolekti monon en kontrolebla maniero, ankaŭ tio estas farinda. Tion laŭ Géza Felső oni devas komenci
de ĉelo, malsupro, konstruante grupojn bazajn, ne desupre. Mi pripensas tiujn aferojn, sed mi ne sentas senperan rilaton de tio al instruado.

laszlo
afiŝita je 2011-08-28 19:56:37

Se minimume 80% el Esperantistoj kapablus paroli normale siajn planlingvon, tio estus sufiĉa motivo por eksteruloj eklerni Esperanton. Krom tio nenia reklamo aǔ propagando necesus.

tukero
afiŝita je 2011-12-02 23:36:07

Estus agrable, se ili regus ankaŭ la propran lingvon.

blazio
afiŝita je 2013-11-02 15:22:50

Laszlo estas prava: eble post certaj kvantaj sukcesoj nun devas sekvi kvalita evoluo, almenaŭ en Hungarujo.

alejandro3192
afiŝita je 2015-08-18 14:46:52

Jen interesaĵo: Respondoj en fejsbuka grupo angle de duolingo-kursantoj pri "kial vi lernis Esperanton". Per revortumo ili respondus al "por kiu celo vi eklernis esperanton?"
-Satigi kuriozemon/interesiĝemon (hobio/scioj/lertoj)
-lerni lingvojn pli rapide (kiuj ja helpos por laboro)
-Kontribui al tiu brila ideo egaliga kaj paciga
-amikiĝi
-paroli kun la mondo
-vojaĝi (per pasporta servo)
-partopreni eventojn kaj ĝui transnacian kulturon

Nuntempe oni precipe lernas fremdajn lingvojn por akiri pli bonan laboron, la dua kialo estus vojaĝi eksterlande. La anglan nuntempe ni ne povas ne konsili al homoj, sed eblas konsili esperanton unue por lerni la anglan pli rapide kaj ankaŭ ĉar ĝi ja utilas alimaniere por vojaĝi pli amike kaj agrable.

 JPG Alkroĉita dosiero: 12723_1439909212.jpg

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.