Forumo

TemojPri ĉio ceteraKonkurso por infanoj

terenia_kk
afiŝita je 2013-10-27 10:18:55

Karaj samideanoj!

Mi arangxas en mia baza lernejo konkurson. Temo: ADVENTA KALENDARO.

Speciale gxi estas por niaj gelernantoj el Rybnik, sed mi pensas, ke interese estus, kiam patroprenus la konkurson ankaux gelernantoj el aliaj landoj, por ke cxiuj povus scii kaj vidi, kiel aspektas adventaj kalendaroj el aliaj regionoj de la tuta mondo!

Oni devas prepari adventan kalendaron memstare diversmaniere (oni povas desegni, pentri, kudri ktp.) kaj sendi al ni. Oni elektos 5 plej interesajn kalendarojn, kiuj estos premiitaj. Kategorioj - lau agxo de gelernantoj:
- gxis 7 j.a.
- 7-8 j.a.
- 9- 10 j.a.
-11-12 j.a.
-13-14 j.a.
Skribu ankaux :
Nomo kaj antauxnomo
adreso
agxo de infano
nomo kaj antauxnomo de instruisto aux gepatroj
retadreso (nedevige)

Bv. sendi kalendarojn al nia lernejo gxis 27.11.2013:
Esperanto -Rondo "Verda Arbeto"
Szkoła Podstawowa z Oddziałami Integracyjnymi nr 34 im. I.Sendlerowej
u. Reymonta 69
44-200 RYBNIK
Pollando

Teresa Konsek

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.