Forumo

TemojPri edukado.netPropono je regulŝanĝo en RISKO

Kio okazus al la plurfoje venkintoj?

Katalin
afiŝita je 2014-01-03 09:32:40

Dankon pro la komento. Pri la unua parto mi tute samopinias kaj dankas vin pro la priskribo de via propra kazo kaj disciplino. Tamen sciu, ke ankoraŭ multaj plendas pro tio, ke ni ne donas sufiĉan tempon, kvankam ni jam ĉe ĉiu demando plilongigis mane la disponeblan tempon.

Pri SAMOPINIULOJ: la eltrovintoj de la ludo proponis al edukado.net la ludon, kion mi kun ĝojo akceptis kaj preparigis fare de la programisto spacon kaj bazajn funkcieblojn por ĝi. La ludo kapablus funkcii ĉe edukado.net sed la posendanto devus ankoraŭ fari kelkajn programmodifojn por ke la kontoj de la ludantoj en Samopiniuloj kaj edukado.net estu ligitaj kaj ne necesu dufoja registrado. Bedaŭrinde jam de unu jaro mi atendas je tiu kompletigo kaj ne povas lanĉi la ludon. Se ĝi ne okazos baldaŭ, mi devos - kun bedaxro - ukomplete rezignos de ĝi, ja aranĝi la aferon estas ekster miaj ebloj kaj povoj.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-01-03 14:53:16

Dankon Katalin pro la informoj, kaj dankon s-ro Valentin, mi ne sciis, ke la ludo jam ekzistas kaj funkcias aliloke. Vi tute pravas, eble nur mi proponis plilimigi la tempon. Kaj certe en dek sekundoj ja ne eblas ion fari por trovi respondojn ekz. per Guglo. Mi celis demandojn, kiuj pro la donata tempo ebligus (laŭ mi, kaj mi povas esti malprava) ian eksterludan helpon. Mi ankaŭ malkonsideris la retkonektajn kondiĉojn (kiuj ankaŭ ĉe mi ne estas aparte bonaj). Amike Leandro :)

vmel
afiŝita je 2014-01-09 13:23:19

Se iu interesiĝas pri la ludo "Samopiniuloj", jen ĝi:
http://samopiniuloj.esperanto-jeunes.org/ludu.php

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-01-09 15:04:48

S-ro Valentin, koran dankon pro la ligilo. Mi jam aliĝis al la ludo kaj ludis hodiaŭ. Ĝi estas ege interesa, mi pensas. Sed kompare kun RISKO tre malmultaj ĝin ludas. Ambaŭ estas same defiaj kaj allogaj. Mi ja tre ŝatis ĝin.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.