Forumo

TemojPri edukado.netRuĝa Krajono

leandro_abrahao
afiŝita je 2013-12-11 15:59:02

La ruĝa krajono ne aperas kadre de la forumo.
Estus oportune aperigi ĝin ankaŭ tie, por ke uzantoj povu atentigi precipe pri eraroj, mistajpoj k.s. faritaj de la redaktisto(j) (ĝustigo de datoj, de oficialaj informoj ktp.), ĉar tiaj informoj koncernas ĉiujn forum-uzantojn. Estus grave, ke la redaktisto(j) estu helpata(j) ankaŭ ĉi-rilate.
Amike
Leandro = )

Katalin
afiŝita je 2013-12-11 18:30:58

leandro_abrahao skribis:
La ruĝa krajono ne aperas kadre de la forumo.
Estus oportune aperigi ĝin ankaŭ tie, por ke uzantoj povu atentigi precipe pri eraroj, mistajpoj k.s. faritaj de la redaktisto(j) (ĝustigo de datoj, de oficialaj informoj ktp.), ĉar tiaj informoj koncernas ĉiujn forum-uzantojn. Estus grave, ke la redaktisto(j) estu helpata(j) ankaŭ ĉi-rilate.
Amike
Leandro = )
Mi intence ne metigis krajonon sur la paĝojn de la forumo kaj Gastlibro. Tie ĉio devas resti kiel la membroj skribis. Se ili mem volas modifi ion, ili skribas al mi. Se mi mem eraris, kaj mi aŭ iu rimarkas, ni korektos. Ne eblas ke la redaktoro komencu laŭ raportmesaĝoj korekti la enskribaĵojn de la memebroj por tio mi ne havas forton kaj certe ne havas rajtojn.

Katalin
afiŝita je 2013-12-11 18:33:22

leandro_abrahao skribis:
Raporto pri la uzado:
Mi ege ŝatis la Krajonon!
Iam kaj iam mi devis premi la klavojn Ctrl + Enter kombine por sukcesi uzi la funkcion. La simpla surstreko kaj sekva klako sur la krajon-bildeton ne prosperis al mi. Ial ĝi ne funkciis.
Amike,
Leandro = )
Jes, vi multege helpis, dankon.
La priskribo de la krajono indikas tiujn eblojn (pasigu vian kursozron super la krajono por legi tion).Kiel oni sendas la raportojn dependas de la komputilaj programoj, sed devus ĉie iumaniere funkcii la afero. Almenaŭ tion mi esperas. :-)

leandro_abrahao
afiŝita je 2013-12-13 18:17:13

Raporteto:
La x-sistemo por meti supersignojn ne funkcias en la tekstokadro de Ruĝa Krajono.
Amike,
Leandro = )

Katalin
afiŝita je 2013-12-13 18:36:32

Dankon, mi raportos pri tio al Jevgenij, sed sincere dirite ne tro gravas por mi ĉu tie estas aŭ en ĉapelitaj literoj. Normale mi ĉiam retajpas (espereble ne refuŝas) la proponojn.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-01-07 16:42:40

Raporteto:

La x-rimedo meti supersignojn jam bone funkcias kadre de RK :)

Katalin
afiŝita je 2014-01-07 16:44:42

Dankon, mi scias, sed forgesis raporti. Mi riparigis tion.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-01-22 14:24:45

Uzado de RK per poŝtelefonoj - Raporto

Ne eblas uzi la funkcion per poŝtelefono. Eblas marki la tekstoparton pri kiu oni intencas raporti, sed alklako al la bildeto de la ruĝa krajono ne aktivigas la funkcion, sed nur aperigas flavan vezikon kun informoj pri ĝi. Necesus plia alklako por aktivigi ĝin, sed tiam la elstarigita teksto malmarkiĝas kaj RK atentigas, ke oni "markis maltro da simboloj".

La samo validas por alklako al aliaj ligiloj en la paĝaro (escepte ekz. de la ĉefmenuo), se temas pri poŝtelefonoj. Unua alklako ne aperigas la kocernan paĝon, sed nur la menciitan informovezikon. Nur dua laŭvica alklako efikas.

Dankon :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-03-18 19:41:00

Mi ĵus provis raporti eraron kaj ne povis, ĉar RK informas, ke "mankas titolo de la paĝo".
Ĉu eblas ĝustigi tion? Ĉu dependas de la retumilo? Ekz. mi kutimis raporti uzante Fajrovulpon, kaj neniam frontis ĉi tiun problemon, nun mi uzis Internet Explorer.
Amike,
Leandro :)

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1395172509.jpg

Katalin
afiŝita je 2014-03-18 20:53:09

Saluton,
en la formumo ni ne raportas kaj ne korektas erarojn de la legantoj. Tial ne funkcias ĉi tie RK. Dankon.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.