Forumo

TemojEkzamenojLogotipo por la Tutmonda Ekzamentago

Kiu logotipo estas - laŭ vi - la plej bona? Marku ties numeron.

WANERMA
afiŝita je 2014-02-21 10:07:46

Mi elektis la 3-an ĉar laŭ mi estas la plej bela. Kompreneble, mi tutkore salutas la alijan partoprenantojn. Ni laboru kune!

karlo1a
afiŝita je 2014-02-21 10:08:09

Numero 7 estas la plej bona. Ghi estas viveca kaj esprimas plej multon

WANERMA
afiŝita je 2014-02-21 10:10:17

Mi elektis la 3-an ĉar laŭ mi estas la plej bela. Kompreneble, mi tutkore salutas la aliajn partoprenantojn. Ni laboru kune!

Milevsko
afiŝita je 2014-02-21 10:11:19

En no 3 esas esprimitaj chiuj aspektoj kaj estas ankouh bone kolore aranghitaj.
Mendl.

nicolee
afiŝita je 2014-02-21 10:17:08

Mi preferas la duan. Ni vidas la mondon kaj la stelon.
La 7a estas bela, sed eble iom tro granda, eble KER povintus esti meze kaj ne sube. Ŝajnas esti du partoj kaj ne nur unu.

jefke
afiŝita je 2014-02-21 10:21:53

Logotipo nr 1 estas moderna, klara kaj simpla. Ĝi povas konkurenci kun aliaj logotipojn kiel tiu de la tre konata TOEFL.

tomasoavro
afiŝita je 2014-02-21 10:33:37

Saluton!
Miaopinie, ĉiuj konkursaĵoj havas difektojn/mankojn, kaj samtempe ĉiu el ili povus esti la bazo por bona logo-tipo.
Do tre subjektive: 1 - 'Ne' - pro strangaj koloroj (la verdo bruligas okulojn), 2 - 'Ne' - pro malklareco (sen vezikoj estus pli bone), 3 - 'Ne' - pro stranga tipografio (2 x 'T' ?), 4 - 'Ne' - pro malklareco kaj komplikeco, 5 - 'Ne' - pro malforta mandato (tro esotera), 6 - 'Ne' - kie KER? (tre bona por alia evento), 7 - 'Ne' - tro komplika (nura subo kun malgranda amendo pli bonus).
8 - JES (...malgraŭ ke formo de la steleto estas senkaŭze ne klasika).
Ĉion bonan!

anna_lowenstein
afiŝita je 2014-02-21 10:46:30

Mi preferas n-ron 7, sed prefere nur la suban duonon. La simbolo evidente devus enhavi la literojn KER, do n-ro 6 ne taŭgas. N-ro 1 povus taŭgi, sed mi preferas la pli koloran version en n-ro 7.

Arbofeo
afiŝita je 2014-02-21 11:04:52

Mi elektis la 7an ĉar ĝi estas profesiaspekta, kun belaj koloroj, ŝajne farita laŭ vektora formato, do eblos ĝin modifiki (kvankam tio ne estas la celo) sed pli grave pligrandigi, etigi... sen ia perdo de kvalito. Ĝi ankaŭ aspektas moderna, de nia jardeko, kio estas tre grava por mi koncerne la eksteran aspekton de la movado.

leejungkee
afiŝita je 2014-02-21 11:06:28

Estas bone, ke la vorto 'Ekzameno' enestas en la logotipo. Mi estas por '7-a'.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.