Forumo

TemojEkzamenojLogotipo por la Tutmonda Ekzamentago

Kiu logotipo estas - laŭ vi - la plej bona? Marku ties numeron.

nyto1967
afiŝita je 2014-02-22 16:21:11

Saluton al ĉiuj geesperantistoj.Mia nomo estas Antoine Gomis el Senegalio.Mi voĉdonas por la numero 8 ĉar mi pensas kun li mia esperanto lingvo ovos evolui.Amike.Antoine.

Myntsy
afiŝita je 2014-02-22 18:12:43

La unua estas moderna, allogas ankaŭ ne esperantsitojn. Koloroj estas laŭ nuntempaj profesiuloj de reklamado tiaj , ke ili ne ĝenas homojn. Fakte pro viroj kiuj, ne kapablas distingi verdan povas esti iel malfacilaj. Mi esperas, ke oni ne elektu stelojn, kiuj memorigas pri historio, ili ne rigardas antaŭen kiel "KER"-ekzamenoj volas.

rcandido
afiŝita je 2014-02-22 18:17:36

Mi elektas la ĉarman kaj buntan kvaran proponon, ĉar ĝi similas al poŝtmarko kaj entenas plurajn riĉajn detalojn. Ekzemple la knabeto kiu forlasis la patrinan manon por gliti pendite sur la koro de la bildo.

pjer
afiŝita je 2014-02-22 19:58:26

Mi opinias, ke sufiĉus la suba parto de la N°7; plaĉas al mi ankaŭ la N°8 sed necesas scii, kion signifas K.E.R.
gratulon al ĉiuj kreintoj. Pjer.

herzbergcentro
afiŝita je 2014-02-23 01:55:09

Depende de celpubliko: simpla, bone videbla, tutmondeca, taŭga por serioza uzado ekstermovade. Por interna movada uzo mi verŝajne elektus alian. Zsófia

alesh13
afiŝita je 2014-02-23 19:59:35

Malgraŭ ke ĝi ne similas veran logotipon mi elektis la kvaran ĉar ĝi entenas multajn informojn. Eĉ neesperantisto povas kompreni pri kio ĝi temas. Ankaŭ plaĉas al mi la homoj kaj la poŝtmarka formo.

RubyNunes
afiŝita je 2014-02-23 21:14:48

Saluton! :)

Unue, mi volas gratuli ĉiujn tiujn, kiuj konkursis.
Kompreneble mi havas mian plej ŝatatan KER-logotipon, nome la 5-an.
Ĝi estas simpla, bela kaj tre inteligenta ideo. La cirklo simbolas jam la tutmondecon kaj povas roli kiel terglobo. En ĝia mezo situas la verda stelo, kiu, krom esti unu el la plej konataj kaj gravaj simboloj de Esperanto, ilustras la ĉeeston de la kvin kontinentoj. La stelo en la mezo de la cirklo (mondo) funkcias kiel kunigilo de ĉiuj mondopartoj kaj kerno de la mondo. Pluse, ĉeestas ankaŭ ene de la cirklo la siglo KER, kiu estas mallongigo de Komuna Eŭropa Referenckadro. Do, ne bezonatas indiki tion denove per tri vortoj, kiam oni povas uzi la siglon. Cetere, estas ankaŭ videbla la celo (Tutmonda Ekzamentago). La ideo de la terglobo dividita pensigas min pri la verda stelo, simbolanta la unuigon de la mondo per la lingvo kaj per la KER-ekzameno. Ĉiuj tiuj elementoj petitaj kaj ĉeestantaj allogas min. Laŭ mi, ĉi tiu estas la plej taŭga logotipo por la Tutmonda Ekzamentago. ^_^

arankal
afiŝita je 2014-02-23 22:16:20

Mi voĉdonis por la 4-a konkursaĵo laŭ la konsulto kun mia filino kaj ŝiaj amikinoj, kiuj elektis ĝin ĉar reflektas la esencon de Esperanto, kaj pro verda baza koloro. Laŭ mia opinio, ankaŭ la 7-a estas bonega.

LaPingvino
afiŝita je 2014-02-23 22:46:36

Mi elektis la sepan opcion, ĉar ĝi aspektas ne nur plej profesia, sed ankaŭ grandlitera, bone legebla kaj multkolora. Tio ankaŭ indikas la plezuron de Esperanto.

Katalin
afiŝita je 2014-02-24 06:41:50

Ekde nun la voĉdonado estas fermita.
Koran dankon pro via aktiva voĉdonado kaj bona helpo. La nombrado de la validaj voĉoj (nur tiuj kiuj estas en la komentoj) nun komenciĝos kaj mi baldaŭ anoncas la rezulton kaj kontaktos la kreinton de la plej populara logotipo por priparoli eventualajn modifojn kaj peti lin definitivigi la logotipon.
Dankeme al vi ĉiuj, Katalin

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.