Forumo

TemojMovadoKiel doni novan celon al sia klubo?

(Eksmembro) Johan_Derks
afiŝita je 2014-06-26 07:12:40

En mia nova rolo de gvidanto de klubo (Beogrado, Serbujo) mi volas doni novan impulson, ĉar la klubo nur vegetas. Nura pozitivaĵo: nia klubo ankoraŭ kunvenas ĉiusemajne.
Hodiaŭ mi kunmetis tekston surpaperan por distribui ĉi-vespere. Vidu sube.
Sed mi miras, ke ne ekzistas deponejo por ideoj kiel vigligi/okupi/instigi membrojn de klubo. Ĉu iu scias? Vi povas elŝuti la tekston (kaj mi esperas, ke la kvadratetoj, kiuj estas sur la papero montriĝos).

 DOC Alkroĉita dosiero: 8821_1403766760.doc

Katalin
afiŝita je 2014-06-26 14:31:13

Bona ideo, Johano. Espereble la ricevitaj respondoj donos al vi klaran ideon pri la deziroj kaj vi povas difini la farendaĵojn.
Jes, estus bone kolekti tiaĵojn en komuna loko. Mi mem volas koncentriĝi ĉefe pri la instrumaterialoj, sed se mi scius, ke via estas ne la sola tia dokumento, mi cerbumus pri kreo de tia spaco kaj elŝutejo.
Ni vidu, se venos pliaj, mi faros. Atentigu min. Sukceson al vi kaj salutojn al viaj klubanoj, Katalin

(Eksmembro) bojana
afiŝita je 2014-06-28 09:37:04

Johan Derks estas gvidanto de neniu beograda klubo. J. Derks estas ano de E-asocio Nova sento kaj de nedelonge anstatauigas la prezidanton dum li forestis/as. S-oro Johan ne komprenas ĉitiean mentalecon, ankaŭ ne fakton ke E-to por ni ĉiuj estas nur hobio kiun mi elektis laŭ propra volo. Do, ni E-on uzas survoje, por interkomuniki, kaj niaj realaj vivoj estas io alie. Ĉe ni ekzistas multe da problemoj kiel travivi en la ekonomia krizo kaj oni malofte decidas lerni E-on. Johan mem konvinkis, ĉar li provis organizi kurson je iu fakultato kaj allogi novajn anojn sed ne sukcesis. Kursojn sukcese gvidas Tereza Kapista. Do, estus pli bele se J.D. ne klaĉus beogradanoj kaj Serbujon.

Katalin
afiŝita je 2014-06-30 17:08:22

Kara Bojana. Mi ne komprenas vian eksplodon kaj viajn negativajn vortojn. S-ro Derks skribis nenion malbonan, sed serĉis ion kaj petis helpon.
Mi ne ŝatas, kiam esperantistoj, devintaj agadi kune, malpacas. Sed eĉ pli mi ne ŝatas, kiam tiuj aferoj estas diskonigitaj ekster la koncerna medio. Edukado.net net ne estas por tiaj kvereloj. Ĉu vi permesas, ke mi forigu vian komenton?

(Eksmembro) bojana
afiŝita je 2014-07-01 04:50:28

Edukado net ankaŭ ne estas loko por skribi la malveron. Ĉi tiu s-ro faras tion.

(Eksmembro) Johan_Derks
afiŝita je 2014-07-01 13:24:47

Liberigu vin de via malamo kontraŭ la mondo.
Via atako havas neniun rilaton kun mi.
Oni ne povas esti membro de klubo, eĉ viziti kunvenojn sed rifuzi ĉiun pozitivan kontribuon.

tukero
afiŝita je 2014-08-04 21:30:22

Katalin skribis:
Kara Bojana. Mi ne komprenas vian eksplodon kaj viajn negativajn vortojn. S-ro Derks skribis nenion malbonan, sed serĉis ion kaj petis helpon.
Mi ne ŝatas, kiam esperantistoj, devintaj agadi kune, malpacas. Sed eĉ pli mi ne ŝatas, kiam tiuj aferoj estas diskonigitaj ekster la koncerna medio. Edukado.net net ne estas por tiaj kvereloj. Ĉu vi permesas, ke mi forigu vian komenton?
Kara Katalina
Vi pravas!
Kiaj kontrastoj! Ĉi tiu fadeno kaj la fadeno E-Kluboj. Mi preferas la lastan.
Salutas Ĝeraldo

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.